ไปยังสารบัญ

Plaĉi

จาก guyjohnston, 26 มีนาคม 2008

ข้อความ 60

ภาษา: Esperanto

guyjohnston (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 00:07:39

Saluton, kial oni diras "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iu" (farinte "plaĉi" transitiva verbo)?

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 00:57:12

guyjohnston:Saluton, kial oni diras "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iu" (farinte "plaĉi" transitiva verbo)?
Se mi komprenas vin ĝuste, ĉu vi volas esprimi "igas iun plaĉa"? Se tiel, tiam estus "plaĉigas iun".

Taciturn_ (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 03:47:14

NE.li volis diri ke la prepozicio"al"povus esti forlasita sen ia malbono por la senco.

SebastianH (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 04:12:04

Ĉu tiu ne estus "plaĉi iun"?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 05:41:18

kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu
Oni povas diri "kiu flatas ĉiun", sed ne "plaĉas neniun".
En rusa lingvo ni diras "это мне нравится" [eto mn`e nrav`its`a], kaj "ĉi tio plaĉas al mi" estas laŭvorta traduko. Sed eble en aliaj lingvoj oni ankaŭ uzas "al" aŭ dativon kun "plaĉas".

RiotNrrd (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 05:44:17

Taciturn_:NE.li volis diri ke la prepozicio"al"povus esti forlasita sen ia malbono por la senco.
Mi vidas.

En Esperanto, post transitiva verbo, "al" = "-n".

Ŝi plaĉas al mi.
Ŝi plaĉas min.

Estas same.

Sed, "Ŝi plaĉas mi" ne estas ĝusta. Kiu estas la subjekto, kaj kiu estas la direkta objekto? Ni ne povas diri. Se ni uzus "al" aŭ "-n", tiam ni scias ke ni ne signifas tiu, kiu estas la mala: "Al ŝi plaĉas mi" (aŭ "Ŝin plaĉas mi")

Wilhelm (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 08:18:20

RiotNrrd:

En Esperanto, post transitiva verbo, "al" = "-n".

Ŝi plaĉas al mi.
Ŝi plaĉas min.

Estas same.
"Plaĉi" ne estas transitiva verbo, sed intransitiva verbo, ĉu ne?

mnlg (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 08:36:41

Wilhelm:"Plaĉi" ne estas transitiva verbo, sed intransitiva verbo, ĉu ne?
Precize. Vorto "plaĉi" signifas "esti plaĉa" same kiel "enui" signifas "esti enua". La verbo estas do priskriba kaj ne celas agon. Tial ĝi ne estas transitiva, kaj akuzativo ne taŭgas.

Mi iam aŭdis iun, kiu diris "Mi enuas lin", kun la signifo de "Mi enuas pro li". Mi scias ke akuzativo povas ofte forigi prepozicion kaj trasformi nerektan komplementon al rekta objekto, sed mi nur faras tion kiam la signifo estas tre klara.

Kion signifus "mi plaĉas lin"? Ĉu "mi estas plaĉa laŭ li"? "mi estas plaĉa pro li"? "mi estas plaĉa ĉe li"? La senco ne estus klara, kaj tial mi evitus akuzativon.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 09:51:21

Kial tiam la kapvortoj de artikoloj de ReVo (kaj de Bokarev - aliajn vortaroj mi ne havas) estas plaĉi, enui?
ReVo:*plaĉi (ntr) - Kontentigi aŭ simpatiigi iun per sia ĉarmo.
plaĉa - Alloge agrabla, ĉarma.

*enui (ntr) - Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco.
enuo - Stato de enuanto.
enua - Rilata al enuo, plena je enuo, enuiga.

guyjohnston (แสดงโปรไฟล์) 26 มีนาคม 2008, 11:28:15

Pardonu, mi volis diri " "plaĉi al iu" kaj ne "plaĉi iun" ". Simple ŝajnas al mi iomete strange ke "plaĉi" estas netransitiva verbo, ĉar oni normale parolas pri la efekto de io plaĉa je io alia, kaj ne pri io, kio simple plaĉas.

กลับไปด้านบน