Artikolo de la semajno
ca, kivuye
Ubutumwa 88
ururimi: Deutsch
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyandagaro 2008 09:44:18
heute geht es um ein mystisches Schriftstueck:
La Voynich-manuskripto estas mistera skribaĵo, kies aĝo, deveno kaj aŭtoro estas nekonataj. Ĝi havas formaton de kodekso kaj la paĝoj estas el pergameno. Nek la alfabeto, nek la lingvo, nek eĉ la temo de la manuskripto estas ĝis nun konataj. Oni plej ofte supozas, ke ĝi estis verkita inter la jaroj 1450 kaj 1520. La Voynich-manuskripto enhavas 234 paĝojn 15 cm longajn kaj 23 cm altajn. Ili estas el veleno (haŭto de mortnaskita bovido) kaj laŭ la paĝnombrado mankas 42 paĝoj. Ŝajnas, ke tiuj paĝoj jam mankis, kiam Voynich aĉetis la manuskripton en 1912. Kelkaj paĝoj estas grandformataj, falditaj, tiel formantaj subpaĝojn.
La nomo de la manuskripto devenas de unu el ĝiaj posedantoj, Wilfrid Michael Voynich, kiu aĉetis ĝin en la jaro 1912 de la jezuitoj de Frascati, urbo apud Romo. Konservas la manuskripton ekde 1969 la Biblioteko Beinecke de la universitato Yale. Laŭ lastaj esploroj de Gordon Rugg, la manuskripto povus esti trompaĵo. La manuskripto estis unuafoje publikigita de la franca eldonisto, Jean-Claude Gawsewitch, en oktobro 2005, por ke la publiko povu vidi la misteran tekston kaj la enigmajn bildojn. Legu pli...
Geraldo
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 25 Nyandagaro 2008 05:57:55
The Cat and the Canary (esperante "La Kato kaj la Kanario") estas usona, muta hororfilmo aperinta en 1927 kaj adaptita el la samnoma teatraĵo verkita de la dramisto John Willard en 1922. Reĝisorita de la germana ekspresionisto Paul Leni, la filmo prezentas la aktorojn Laura La Plante kiel Annabelle West, Forrest Stanley kiel Charles "Charlie" Wilder, kaj Creighton Hale kiel Paul Jones. La intrigo ĉefe temas pri la morto de Cyrus West, kiu estas la onklo de Annabelle, Charlie kaj Paul, kaj pri la legado de lia testamento 20 jarojn poste. Annabelle heredas la riĉaĵojn de sia onklo : kiam ŝi kaj ŝia familio tranoktas en la fantomloĝita sinjordomo de la onklo, ili tamen estas turmentitaj de mistera estaĵo.
The Cat and the Canary apartenas al specifa ĝenro de komediaj hororfilmoj, kiuj estis inspiritaj de kelkaj Broadway-teatraĵoj de la 1920-aj jaroj. Tiu adapto de la teatraĵo fare de John Willard sukcese miksas ekspresionismon kaj humuron, el kio laŭ kritikistoj rezultas la unika kaj rimarkinda stilo de Paul Leni. La etoso kreita de John Leni en la filmo spertis grandan sukceson ĉe la publiko, tiel ke The Cat and the Canary iĝis influa kaj imitinda ekzemplo por la klasika filmtemo de la malnova, malhela domo. Legu pli...
Mehr gibt es wie immer in der Vikipedio.
Geraldo
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyakanga 2008 05:50:38
heute ein Artikel zur Beweisfuehrung, also Mahtematik/Logik:
Matematika pruvo estas demonstro de deviga vereco de iu aserto surbaze de certaj supozoj (aksiomoj). La matematika pruvo devas esti fondita eksplicite sur nedubeblaj reguloj de prudento (tiuj estas esprimataj en matematika logiko en formo de logika aksiomo), ĝi allasas nenian procedon fonditan en opinio, eksperimento, intuicio aŭ sperto. Tiu ĉi fakto farigas el la matematika pruvo la plej certan konatan manieron de verkontrolo de la vereco de iu aserto. Sed la samaj ecoj faras la matematikan pruvon tute ne eluzeblan en aliaj terenoj ol en la matematiko mem. La aserto, al kiu estas konata matematika pruvo, nomiĝas teoremo.
Ne estas eliminite, ke oni sukcesos matematike pruvi teoremon, kiu fakte ne validas. Sed poste la pruvo de tiu ĉi teoremo devas esti devige erara kaj tiu ĉi eraro devas esti (post sufiĉe longa esplorado) trovebla. La fonto de eraroj dum la matematika pruvado do ne estas la nocio de pruvo mem, sed ĉiam kaj sole erarantaj homoj. Legu pli...
Geraldo
Simieto (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyakanga 2008 12:15:18
Aber wie wäre es mit einer Beweisführung für das Bestehen einer Demokratie in Europa.
Das würde sowohl Österreich wie auch Deutschland einschließen.
Gibt es ein demokratisches Land? (DDR hieß Deutsche Demokratische Republik, nannte sich demokratisch). BRD hat Demokratie nicht mal im Namen. Die Parteiendiktatur kann man auch nicht als demokratisch empfinden.
Gibt es Beispiele für eine erfolgreiche Demokratie?
Hermann (Kwerekana umwidondoro) 7 Nyakanga 2008 09:31:24
Du kannst Dir noch so viele Namen zulegen, Du enttarnst Dich gleich jedesmal sofort selber.
Du solltest den einzelnen Fäden die Themen vorbehalten, für die sie stehen. Verschone uns mit Deiner Weltanschauung und kreiere für Deine Missionsarbeit einen neuen Faden, z. B. "Fidemokratio kaj malkomunismaĉo" oder so.
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 8 Nyakanga 2008 05:49:29
diesmal geht es um kriegerische Handlungen:
La Granda Nordia Milito estis milito inter la jaroj 1700 ĝis 1721 pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro, kiu grupiĝas inter la Nordiaj Militoj. Ĝi signis la finon de la statuso de Svedio esti eŭropa grandpotenco kaj grave plifortigis la potencon kaj politikan pozicion de Rusio. La kaŭzo de la Granda Nordia Milito havis multajn diversajn faktorojn kaj havis siajn radikojn jam komence de la 17-a jarcento. En multaj militoj kontraŭ la Reĝlando Danio, la Reĝlando Pollando-Litovio kaj la Rusia Imperio Svedio ĝis 1660 gajnis la hegemonion en la teritorio de la Balta Maro.
Laŭ la rezultoj de la Traktato de Stolbovo (1617) ĝi baris Rusion de teritorio rekte borde de la Balta Maro, kaj laŭ la la Traktato de Oliva (1660) prenis de Danio la solan regon pri la Sundo, la markolo inter Danio kaj Svedio. Dum la sekvaj jaroj Svedio laŭ ekstera politiko estis subtenita de Francio kaj tiel povis teni la atingaĵojn. Legu pli...
Geraldo
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 15 Nyakanga 2008 05:50:43
Birdumo aŭ birdorigardado estas observado kaj studo de birdoj per simple okula rigardo aŭ per vida plibonigo danke al uzado de binokloj. Plej granda parto de birdumantoj aŭ birdorigardantoj plenumas tiun agadon pro distraj aŭ sociaj kialoj malkiel ornitologoj kiuj estas enmetitaj en pli formala scienca studo de birdoj.
Birdumantoj tre ofte diferencigas sin el birdorigardantoj. La distingo inter Birdumo kaj birdorigardado baziĝas sur dediĉo aŭ intenseco. Ĝenerale mempriskribitaj birdumantoj koncentriĝas plie ĉe trovo kaj studo de birdoj ol ĉe ĝenerala observado, kaj klopodas ekscii pri detaloj kiel plumoŝanĝado, distribuado, migrado kaj medio. Dediĉitaj birdumantoj klopodas investi plie en optika ilaro kiel teleskopoj kaj povas veturi malproksimen, dum birdorigardantoj agadas pli limigite eble ĉe lokaj naturaj rezervejoj, propraj ĝardenoj aŭ kiel feria hobio kaj investas malplie en optika ilaro. Legu pli...
Einen aehnlichen Artikel hatten wir schon, hier ist wohl ein (Hobby) Ornithologe am Werk.
Geraldo
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 22 Nyakanga 2008 06:03:45
La granda incendio de Londono (anglalingve Great Fire of London) estis grava brulego, kiu detruis la centrajn kvartalojn de Londono en Anglio, ekde dimanĉo la 2-a de septembro ĝis merkredo la 5-a de septembro 1666. La incendio progrese etendiĝis al la tuta mezepoka kvartalo City, ene de la malnova, romia muro de Londono. Ĝi minacis sed finfine ne atingis la aristokratan kvartalon Westminster (hodiaŭan West End), la palacon Whitehall de Karlo la 2-a kaj plejmulton el la cirkaŭurbaj domaĉoj. La fajro entute detruis 13 200 domojn, 87 parokajn preĝejojn, la katedralon Sankta Paŭlo, kaj multajn oficejojn de la City.
La incendio ekis en la panvendejo de Thomas Farriner (aŭ Farynor) ĉe la strato Pudding Lane, iomete post noktomezo la 2-an de septembro, kaj ĝi rapide disvolviĝis. La katastrofo kaŭzis kolosajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn en la angla ĉefurbo. Karlo la 2-a forte apogis la kompletan evakuon de Londono al alia loko, ĉar li timis eblan ribelon en la urbo fare de la senhavaj rifuĝintoj. Malgraŭ pluraj sufiĉe drastaj proponoj, Londono estis finfine rekonstruita proksimume laŭ la sama stratplano.
Legu pli en vikipedio!
Geraldo
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyakanga 2008 05:42:24
Historiema koncertado, aŭ historie informita koncertado, nomiĝas la klopodo prezenti la muzikon el pasintaj epokoj per aŭtenta instrumentaro, historia ludotekniko kaj sciante la artajn interpretajn rimedojn de la respektiva epoko. Komence la nocio rilatis al malnova muziko, do al la interpretado de verkoj ekestintaj antaŭ ĉirkaŭ 1830. Ekde la lastaj jardekoj, historiema koncertado okupiĝas pli kaj pli pri verkoj de la romantika kaj malfruromantika periodoj, sed ankaŭ de la frua 20-a jarcento.
Multfoje en la muzikhistorio oni uzis instrumentojn, kiuj poste eksuziĝis , ekz. gambovjoloj, klarionoj, krumornoj. Se oni nuntempe volas prezenti muzikon per tiaj instrumentoj, unue instrumentfaristo devas kopii la malmultajn konserviĝintajn kaj plejparte ne plu ludeblajn originalojn. Krome la ellernado de la pokaze necesaj ludoteknikoj postulas apartan fontostudadon, ĉar la kontinueco de la instrua tradicio estas interrompita. La ne eksuziĝintaj instrumentoj estis konstrue pluevoluitaj dum la paso de la tempo. Ekzemple la baroka violono havis aliajn mezurojn ol la moderna violono. Legu pli...
Mehr davon in der Vikipedio!
Geraldo
EL_NEBULOSO (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2008 10:52:40
heute gibt es leider noch keinen neuen Artikel, aber das Bild (bzw. die Animation) neben dem Artikel finde ich auch sehr nett:
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
Geraldo