Leĝoj pri drogoj
de rabhiuz, 27 de març de 2008
Missatges: 21
Llengua: Esperanto
nikko (Mostra el perfil) 23 de novembre de 2009 11.55.05
darkweasel:Ĉiu faru al sia propra korpo, kion tiu volas. Do ĉiuj drogoj estu laŭleĝaj.Drogemuloj fariĝas krimemaj, ĉar ilia menso ŝanĝiĝas direkte al malsocieco. Tuta polica aparato ne povus kontraŭstari amasan derogemon de homoj. Fakte, multegaj krimoj estas rezulto de ies drogemo, do drogoj ne estas nur medicina problemo. Sendrogigo estas ankaŭ kontraŭkrima prevento.
darkweasel (Mostra el perfil) 23 de novembre de 2009 15.36.35
La argumento pri la tro malmulta nombro de policano estas iom mallogika. Se oni laŭleĝigas drogojn, oni fakte bezonas malpli da policanoj, ĉar estas unu malplia krimo persekutenda! Sekve, nur tiuj, kiujn drogoj vere krimuligas, devas esti persekutataj.
AlfRoland (Mostra el perfil) 23 de novembre de 2009 17.52.40
darkweasel:[..]Jes, kaj se ni laŭleĝigus ĉiujn agojn (eĉ murdon) ni tute ne bezonus policanojn
La argumento pri la tro malmulta nombro de policano estas iom mallogika. Se oni laŭleĝigas drogojn, oni fakte bezonas malpli da policanoj, ĉar estas unu malplia krimo persekutenda! Sekve, nur tiuj, kiujn drogoj vere krimuligas, devas esti persekutataj.
Rogir (Mostra el perfil) 23 de novembre de 2009 19.35.37
nikko:Drogemuloj fariĝas krimemaj, ĉar ilia menso ŝanĝiĝas direkte al malsocieco.Mi neniam aǔdis nek rimarkis tion. Ĉu vi havas pli da informoj pri tio?
nikko (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 5.40.43
Rogir:Guglu statistikon de krimoj faritaj de drogemuloj por ŝteli iom da mono por aĉeti drogojn, aŭ krimoj okazintaj pro ebrieco. Serĉu mem, vi ne estas infano.nikko:Drogemuloj fariĝas krimemaj, ĉar ilia menso ŝanĝiĝas direkte al malsocieco.Mi neniam aǔdis nek rimarkis tion. Ĉu vi havas pli da informoj pri tio?
Min ne interesas libera elekto de drogemulo, min interesas mia sekureco. Se eblas malgrandigi krimojn je almenaŭ 30% pro malpermeso de drogoj - mi aprobas.
Krom tio, memoru, kiu profitas el vendado de drogoj, samaj homoj kiuj vendas armilojn, vendas homojn, havas aliajn krimajn enterprenojn. Drogoj estas fonto de iliaj financoj. Estas navie aĉeti kanabon kaj pensi ke tio ĉi estas sendanĝera. Mono gajnita de vi estos uzita por aĉeti pafilojn, por financi aliajn pli komplikajn krimojn, por organizi prostituadon ktp.
Esceptoj ne gravas.
nikko (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 5.43.35
darkweasel:Ĉiu faru al sia propra korpo, kion tiu volas. Do ĉiuj drogoj estu laŭleĝaj.Vi ne povas fari al via korpo, kion vi volas. Se vi fortranĉos vian manon, oni juĝos vin, laŭ la leĝo, ĉar memvundiĝo intenca estas krimo. Per tiuj vundiĝoj vi gajnas ŝtatan helpon, kaj malŝparas vane imposte akumulitan monon. Se vi ne povas eĉ fortranĉi propran manon, kial vi povu uzi drogojn kiuj detruas korpon ne malpli?
Libereco, kiun vi imagas kondukas al kaoso kaj kontraŭstaro de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Sovaĝa libereco, neekvilibra.
Rogir (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 14.18.01
Mi loĝas en Nederlando, kie uzado de drogoj ne estas kontraŭleĝa, kaj mi vidis multajn uzantojn de kanabo, kaj kanabo ne krimigas, kanabo trankviligas. Mia opinio estas ke kanabo ne estu pli kontraŭleĝa ol alkoholo.
Miland (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 15.09.18
Rogir:..mi vidis multajn uzantojn de kanabo, kaj kanabo ne krimigas, kanabo trankviligas..Via opinio aŭskultindas, bazita sur reala observado. Mi ne kontraŭus la bone-regatan uzon de kanabo de kuracistoj. Tamen mi havas demandon pri uzi ĝin por plezuro: ĉu restas la danĝero ke la uzantoj de kanabo poste ekuzos pli danĝerajn drogojn?
Rogir (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 15.35.19
ĉu restas la danĝero ke la uzantoj de kanabo poste ekuzos pli danĝerajn drogojn?Prava punkto. Mi timas ke jes.
darkweasel (Mostra el perfil) 24 de novembre de 2009 18.20.43
AlfRoland:Kiun vere ĝenas drogprenado, se temas nur pri drogprenado kaj nenio plia (do, se la drogoj ne krimuligis siajn uzintojn)? Ĝuste: neniun.darkweasel:[..]Jes, kaj se ni laŭleĝigus ĉiujn agojn (eĉ murdon) ni tute ne bezonus policanojn
La argumento pri la tro malmulta nombro de policano estas iom mallogika. Se oni laŭleĝigas drogojn, oni fakte bezonas malpli da policanoj, ĉar estas unu malplia krimo persekutenda! Sekve, nur tiuj, kiujn drogoj vere krimuligas, devas esti persekutataj.
nikko: La argumento pri la ŝtata helpo estas eble ĝusta, sed kie estas volo, tie estas eblo. Se iu fortranĉas siajn proprajn manojn, kial la ŝtato helpu tiun? Ĝi ne punu memmalsanigon, sed nek helpu tiujn, kiuj intence malsanigis sin mem.