Kwa maudhui

Leĝoj pri drogoj

ya rabhiuz, 27 Machi 2008

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

nikko (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 11:55:05 asubuhi

darkweasel:Ĉiu faru al sia propra korpo, kion tiu volas. Do ĉiuj drogoj estu laŭleĝaj.
Drogemuloj fariĝas krimemaj, ĉar ilia menso ŝanĝiĝas direkte al malsocieco. Tuta polica aparato ne povus kontraŭstari amasan derogemon de homoj. Fakte, multegaj krimoj estas rezulto de ies drogemo, do drogoj ne estas nur medicina problemo. Sendrogigo estas ankaŭ kontraŭkrima prevento.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 3:36:35 alasiri

Krimoj povas okazi sen influo de drogoj, kaj oni povas preni drogojn sen poste krimi. Tiun liberecon de la korpo oni ne malhelpu, ĉar laste ĉiu ja respondecas por siaj agoj, ĉu preninte drogojn, ĉu ne.

La argumento pri la tro malmulta nombro de policano estas iom mallogika. Se oni laŭleĝigas drogojn, oni fakte bezonas malpli da policanoj, ĉar estas unu malplia krimo persekutenda! Sekve, nur tiuj, kiujn drogoj vere krimuligas, devas esti persekutataj.

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 5:52:40 alasiri

darkweasel:[..]

La argumento pri la tro malmulta nombro de policano estas iom mallogika. Se oni laŭleĝigas drogojn, oni fakte bezonas malpli da policanoj, ĉar estas unu malplia krimo persekutenda! Sekve, nur tiuj, kiujn drogoj vere krimuligas, devas esti persekutataj.
Jes, kaj se ni laŭleĝigus ĉiujn agojn (eĉ murdon) ni tute ne bezonus policanojn shoko.gif

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 23 Novemba 2009 7:35:37 alasiri

nikko:Drogemuloj fariĝas krimemaj, ĉar ilia menso ŝanĝiĝas direkte al malsocieco.
Mi neniam aǔdis nek rimarkis tion. Ĉu vi havas pli da informoj pri tio?

nikko (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 5:40:43 asubuhi

Rogir:
nikko:Drogemuloj fariĝas krimemaj, ĉar ilia menso ŝanĝiĝas direkte al malsocieco.
Mi neniam aǔdis nek rimarkis tion. Ĉu vi havas pli da informoj pri tio?
Guglu statistikon de krimoj faritaj de drogemuloj por ŝteli iom da mono por aĉeti drogojn, aŭ krimoj okazintaj pro ebrieco. Serĉu mem, vi ne estas infano.

Min ne interesas libera elekto de drogemulo, min interesas mia sekureco. Se eblas malgrandigi krimojn je almenaŭ 30% pro malpermeso de drogoj - mi aprobas.

Krom tio, memoru, kiu profitas el vendado de drogoj, samaj homoj kiuj vendas armilojn, vendas homojn, havas aliajn krimajn enterprenojn. Drogoj estas fonto de iliaj financoj. Estas navie aĉeti kanabon kaj pensi ke tio ĉi estas sendanĝera. Mono gajnita de vi estos uzita por aĉeti pafilojn, por financi aliajn pli komplikajn krimojn, por organizi prostituadon ktp.

Esceptoj ne gravas.

nikko (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 5:43:35 asubuhi

darkweasel:Ĉiu faru al sia propra korpo, kion tiu volas. Do ĉiuj drogoj estu laŭleĝaj.
Vi ne povas fari al via korpo, kion vi volas. Se vi fortranĉos vian manon, oni juĝos vin, laŭ la leĝo, ĉar memvundiĝo intenca estas krimo. Per tiuj vundiĝoj vi gajnas ŝtatan helpon, kaj malŝparas vane imposte akumulitan monon. Se vi ne povas eĉ fortranĉi propran manon, kial vi povu uzi drogojn kiuj detruas korpon ne malpli?

Libereco, kiun vi imagas kondukas al kaoso kaj kontraŭstaro de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Sovaĝa libereco, neekvilibra.

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 2:18:01 alasiri

Vi parte pravas, kaj mi ne neos ke alkoholo igas homojn fari stultajn aferojn. Sed multaj aliaj krimoj kiujn vi mencias sekvas de la krimeco de drogoj. Se drogoj ne estas kontraŭleĝaj, ili malpli kostos, kaj ĝin povas vendi honestuloj.
Mi loĝas en Nederlando, kie uzado de drogoj ne estas kontraŭleĝa, kaj mi vidis multajn uzantojn de kanabo, kaj kanabo ne krimigas, kanabo trankviligas. Mia opinio estas ke kanabo ne estu pli kontraŭleĝa ol alkoholo.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 3:09:18 alasiri

Rogir:..mi vidis multajn uzantojn de kanabo, kaj kanabo ne krimigas, kanabo trankviligas..
Via opinio aŭskultindas, bazita sur reala observado. Mi ne kontraŭus la bone-regatan uzon de kanabo de kuracistoj. Tamen mi havas demandon pri uzi ĝin por plezuro: ĉu restas la danĝero ke la uzantoj de kanabo poste ekuzos pli danĝerajn drogojn?

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 3:35:19 alasiri

ĉu restas la danĝero ke la uzantoj de kanabo poste ekuzos pli danĝerajn drogojn?
Prava punkto. Mi timas ke jes.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 24 Novemba 2009 6:20:43 alasiri

AlfRoland:
darkweasel:[..]

La argumento pri la tro malmulta nombro de policano estas iom mallogika. Se oni laŭleĝigas drogojn, oni fakte bezonas malpli da policanoj, ĉar estas unu malplia krimo persekutenda! Sekve, nur tiuj, kiujn drogoj vere krimuligas, devas esti persekutataj.
Jes, kaj se ni laŭleĝigus ĉiujn agojn (eĉ murdon) ni tute ne bezonus policanojn shoko.gif
Kiun vere ĝenas drogprenado, se temas nur pri drogprenado kaj nenio plia (do, se la drogoj ne krimuligis siajn uzintojn)? Ĝuste: neniun.

nikko: La argumento pri la ŝtata helpo estas eble ĝusta, sed kie estas volo, tie estas eblo. Se iu fortranĉas siajn proprajn manojn, kial la ŝtato helpu tiun? Ĝi ne punu memmalsanigon, sed nek helpu tiujn, kiuj intence malsanigis sin mem.

Kurudi juu