Tästä sisältöön

Leĝoj pri drogoj

rabhiuz :lta, 27. maaliskuuta 2008

Viestejä: 21

Kieli: Esperanto

rabhiuz (Näytä profiilli) 27. maaliskuuta 2008 22.14.24

Iuj personoj opinias ke distra drogoj estas tre danĝeraj, kaj ke tial registaroj devus puni vendistojn kaj eble ankaŭ uzantojn de drogoj. Aliaj personoj opinias ke plenkreskuloj devus povi uzi distra drogoj, se ili volas. Krome, puni drogvendistojn kaj droguzantojn estas multekosta. Kion vi pensas pri tio?

Laŭ mi, leĝoj kontraŭ kanabo estas strangaj. Mi komprenas nek kial oni punus uzantoj kaj vendistoj de kanabo, nek kial oni riskus punon por uzi kanabon. Ŝajnas al mi, ke alkoholo estas kaj pli danĝera kaj pli distra.

Mi ne scias, kion pensi pri fortegaj drogoj, ekzemple kokaino kaj heroino. Sendube tiuj drogoj estas tre danĝeraj. Vendistoj ne zorgas pri la sano aŭ pri la feliĉo de siaj klientoj. Tamen ĉu droguzantoj estas viktimoj, se ili estas plenkreskaj kaj se la drogvendistoj ne mensogas pri la danĝeroj de la drogoj? Ĉu registaroj devus enŝlosi personojn pro senviktimaj agoj?

appelflap (Näytä profiilli) 28. maaliskuuta 2008 14.40.28

Mi pensas le hibou tute pravas. Tamen mi voĉdonis la tria ke la alkoholo, tabako kaj kafeino devus esti laŭ lego, ĉar mi pensas, same kiel le hibou, ke kafeine ne estas danĝera. Mi volas diri do ke kefeino devus esti laŭ lego, sed alkoholo kaj tabako devus esti mallaŭ lego.

Filu (Näytä profiilli) 28. maaliskuuta 2008 16.11.24

Mallaŭleĝante kafeinon oni ankaŭ mallaŭlegu ĉokoladon: tio estas tute malakceptebla!

Mallaŭleĝante alkoholon oni ankaŭ mallaŭlegu vinon: tion mi (modera vintrinkanto, kiu ŝategas ĝin dum vespermanĝo) denove tute ne povus akcepti!

Mallaŭleĝante tabakon oni rifuzas al nunaj fumantoj drogon, kiun ili dum siaj tutaj vivoj povis laŭleĝe akiri kaj pro tio nun nepre bezonas: mi ne fumas, sed laŭ mi ankaŭ tio malakceptebla!

Mi tute malrekomendas kanabuzadon, sed eble estus pli bona, se oni ĝin laŭleĝigus: mi ne vere havas opinion pri la subjekto, sed mi pensas, ke estas eble ke laŭleĝigo de ĝi estus bona afero: tiam eble estus malpli timiga peti por helpo, se ĝin oni deziras... Ĝuste kiel nuntempe facilas peti por helpo pri drinkproblemoj.

Ja estas multaj argumentoj por pravigi mallaŭleĝigon de tiaj kaŭzoj de malordo, sed eble estas ankaŭ multaj alispecaj kaŭzoj de malordo: religia maltoleremo, hororfilmoj, interreto, pezmetaleska muziko kaj ties memmortig-igaj paroloj lango.gif , mortopuno, mono senkulpa.gif , landestroj shoko.gif , monopoloj, pigreco, malrespektaj humuraĵoj, sarkasmemuloj, urbegoj, cunamoj, terpremoj, amas-agitigemaj homoj, Kristnaska frenezo, gazetoj, kazinoj, ĉies hormonoj, ...

Ĉu do oni mallaŭleĝigu ĉiujn el tiuj? senkulpa.gif

sal.gif

dirkbesbrugge (Näytä profiilli) 7. huhtikuuta 2008 10.57.16

me pensas ke oni devos aliri ci tio problemaron kun granda singardeco. La intenso de la leĝdonado ne povas esti malpermesu io set devu esti la protekton de la socianojn. Pro tio oni ne devu malpermesu produtojn set nur farojn. Mi opinias ke la farinta politiko favoras pli la kontraŭleĝan enspezon de la drogmaffion, ol la bonstaton de la socion. Havigi la produtojn en akomodinta kaj kontrolintaj medioj, povas doni problemoj. Set ci tio problemoj estos niniam pli grande ol la hodiaŭan danĝeron de la kontraŭleĝa mono kaj la forto da ĝi.

Amikeco (Näytä profiilli) 19. marraskuuta 2009 15.53.11

Malpermesi tabakon kaj alkoholon estas bonega ideo. Se tio tamen ne eblas, oni permesu ankaŭ kelkajn aliajn drogojn por almenaŭ subfosi bazon de krima komerco.

Rodrigoo (Näytä profiilli) 19. marraskuuta 2009 18.02.37

Mi opinias ke ĉiuj drogoj estu permesita laŭleĝe.
Mi drinkas (alkoholaĵon), mi fumas (tabakon+cigaredon), mi trinkas (kafon+ajuaskon). Kiu damne estas la registaro por diri kion damne mi rajtas enkorpigi aŭ ne?
La pli grandskalaj problemoj okazas pro la malbona regado de la registaro.

Sammondane,
Ĥod

Miland (Näytä profiilli) 19. marraskuuta 2009 18.32.02

Miaopinie la plej forta kialo kontraŭleĝigi kanabon estas ke ĝi endanĝerigas infanojn, kiuj emas premiĝi de iliaj sociaj grupoj.

Pri la uzado de plenkreskuloj mi ne estas tute certa. Ja eblas argumenti ke kontraŭleĝigi drogojn fine kostas pli pro la kresko de krimo. Aliflanke, la uzo de drogoj kaj malutilas la uzantojn kaj kostas multon, al la familioj kaj ŝtatservoj. Kiel la registaro devus protekti individuojn el ilia malsaĝo estas debatebla.

Ĉiokaze mi favoras la ideon permesi la uzadon de kanabo por medicinaj celoj, sub la supervido de kuracistoj aŭ aliaj personoj permesitaj de la ŝtato. Mi aprobas la nederlandan metodon kuraci sklavecon al drogoj per persvadi uzantojn uzi malpli fortajn drogojn supervidate de licentitaj profesiuloj.

Miland (Näytä profiilli) 20. marraskuuta 2009 12.07.10

R2D2!:
Miland:Miaopinie la plej forta kialo kontraŭleĝigi kanabon estas ke ĝi endanĝerigas infanojn...
Sed ankaŭ alkoholo, tabako, kafeino, kaj aliaj.
Mi konsentas pri alkoholo kaj tabako. Multaj ŝtatoj ne permesas infanojn aĉeti alkoholaĵojn aŭ cigaredojn.

nikko (Näytä profiilli) 21. marraskuuta 2009 9.04.18

>Miaopinie la plej forta kialo kontraŭleĝigi kanabon estas ke ĝi endanĝerigas infanojn, kiuj emas premiĝi de iliaj sociaj grupoj.

Miaopinie la plej forta kialo kontraŭleĝigi kanabon estas ke ĝi endanĝerigas alkoholajn firmaojn, kiuj emas savi lokon en la vastega merkato.

Ŝajnas al mi ke kanabo ne estas tiom danĝera kiel vodko. Ĝi ne bestigas homon.

darkweasel (Näytä profiilli) 21. marraskuuta 2009 16.44.30

Ĉiu faru al sia propra korpo, kion tiu volas. Do ĉiuj drogoj estu laŭleĝaj.

Takaisin ylös