Leĝoj pri drogoj
글쓴이: rabhiuz, 2008년 3월 27일
글: 21
언어: Esperanto
rabhiuz (프로필 보기) 2008년 3월 27일 오후 10:14:24
Laŭ mi, leĝoj kontraŭ kanabo estas strangaj. Mi komprenas nek kial oni punus uzantoj kaj vendistoj de kanabo, nek kial oni riskus punon por uzi kanabon. Ŝajnas al mi, ke alkoholo estas kaj pli danĝera kaj pli distra.
Mi ne scias, kion pensi pri fortegaj drogoj, ekzemple kokaino kaj heroino. Sendube tiuj drogoj estas tre danĝeraj. Vendistoj ne zorgas pri la sano aŭ pri la feliĉo de siaj klientoj. Tamen ĉu droguzantoj estas viktimoj, se ili estas plenkreskaj kaj se la drogvendistoj ne mensogas pri la danĝeroj de la drogoj? Ĉu registaroj devus enŝlosi personojn pro senviktimaj agoj?
appelflap (프로필 보기) 2008년 3월 28일 오후 2:40:28
Filu (프로필 보기) 2008년 3월 28일 오후 4:11:24
Mallaŭleĝante alkoholon oni ankaŭ mallaŭlegu vinon: tion mi (modera vintrinkanto, kiu ŝategas ĝin dum vespermanĝo) denove tute ne povus akcepti!
Mallaŭleĝante tabakon oni rifuzas al nunaj fumantoj drogon, kiun ili dum siaj tutaj vivoj povis laŭleĝe akiri kaj pro tio nun nepre bezonas: mi ne fumas, sed laŭ mi ankaŭ tio malakceptebla!
Mi tute malrekomendas kanabuzadon, sed eble estus pli bona, se oni ĝin laŭleĝigus: mi ne vere havas opinion pri la subjekto, sed mi pensas, ke estas eble ke laŭleĝigo de ĝi estus bona afero: tiam eble estus malpli timiga peti por helpo, se ĝin oni deziras... Ĝuste kiel nuntempe facilas peti por helpo pri drinkproblemoj.
Ja estas multaj argumentoj por pravigi mallaŭleĝigon de tiaj kaŭzoj de malordo, sed eble estas ankaŭ multaj alispecaj kaŭzoj de malordo: religia maltoleremo, hororfilmoj, interreto, pezmetaleska muziko kaj ties memmortig-igaj paroloj , mortopuno, mono , landestroj , monopoloj, pigreco, malrespektaj humuraĵoj, sarkasmemuloj, urbegoj, cunamoj, terpremoj, amas-agitigemaj homoj, Kristnaska frenezo, gazetoj, kazinoj, ĉies hormonoj, ...
Ĉu do oni mallaŭleĝigu ĉiujn el tiuj?
dirkbesbrugge (프로필 보기) 2008년 4월 7일 오전 10:57:16
Amikeco (프로필 보기) 2009년 11월 19일 오후 3:53:11
Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 11월 19일 오후 6:02:37
Mi drinkas (alkoholaĵon), mi fumas (tabakon+cigaredon), mi trinkas (kafon+ajuaskon). Kiu damne estas la registaro por diri kion damne mi rajtas enkorpigi aŭ ne?
La pli grandskalaj problemoj okazas pro la malbona regado de la registaro.
Sammondane,
Ĥod
Miland (프로필 보기) 2009년 11월 19일 오후 6:32:02
Pri la uzado de plenkreskuloj mi ne estas tute certa. Ja eblas argumenti ke kontraŭleĝigi drogojn fine kostas pli pro la kresko de krimo. Aliflanke, la uzo de drogoj kaj malutilas la uzantojn kaj kostas multon, al la familioj kaj ŝtatservoj. Kiel la registaro devus protekti individuojn el ilia malsaĝo estas debatebla.
Ĉiokaze mi favoras la ideon permesi la uzadon de kanabo por medicinaj celoj, sub la supervido de kuracistoj aŭ aliaj personoj permesitaj de la ŝtato. Mi aprobas la nederlandan metodon kuraci sklavecon al drogoj per persvadi uzantojn uzi malpli fortajn drogojn supervidate de licentitaj profesiuloj.
Miland (프로필 보기) 2009년 11월 20일 오후 12:07:10
R2D2!:Mi konsentas pri alkoholo kaj tabako. Multaj ŝtatoj ne permesas infanojn aĉeti alkoholaĵojn aŭ cigaredojn.Miland:Miaopinie la plej forta kialo kontraŭleĝigi kanabon estas ke ĝi endanĝerigas infanojn...Sed ankaŭ alkoholo, tabako, kafeino, kaj aliaj.
nikko (프로필 보기) 2009년 11월 21일 오전 9:04:18
Miaopinie la plej forta kialo kontraŭleĝigi kanabon estas ke ĝi endanĝerigas alkoholajn firmaojn, kiuj emas savi lokon en la vastega merkato.
Ŝajnas al mi ke kanabo ne estas tiom danĝera kiel vodko. Ĝi ne bestigas homon.
darkweasel (프로필 보기) 2009년 11월 21일 오후 4:44:30