Al la enhavo

Aprila Fiŝo

de StephaSport, 2008-aprilo-01

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-aprilo-01 09:19:17

Stranga aprila fiŝo okazis hodiaŭ en Italujo.
Interrete aperis nova versio ĉe la situo de la itala registaro. Tiu versio estas en Esperanto!
Bedaŭrinde nur la ĉefpaĝo estas tradukita, ĉiuj ligiloj adresigas al italaj paĝoj...

Jen la paĝaro

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-01 11:13:09

TREEGE GRAVA ATENTIGO:

Ekstervicaj decidoj de UEA.

Nia Akademio kunvenis hodiaŭ 1an de Aprilo. Ĝi solene prenis gravajn decidojn:

1: Oficialigi la ĝis nun damne kondamnitan akuzativan prepozicion "NA",
limigante ĝin al uzado antaŭ nomoj plurvortaj aŭ fremdaj al Esperanto,
kaj antaŭ la nekompreneblaj akronimoj/mallongigoj kiuj tiom abundegas en nia lingvo, kaj pri kies hieroglifa signifo oni ĉiam devas konsulti al Google, al Vikipedio aŭ al iu bone informita samlingvano.

2: Nuligi la normon aperanta nur en la rusa kaj germana versioj de
Fundamento (ĉu eble redaktita sub influo de vodko?) sed ne en la pola,
franca kaj germana, laŭ kiu ŭ supersigna nur povas aperi post vokalo.
Ekde nun ŭ supersigna povos ankaŭ aperi post ĉiuj konsonantoj.
Urugŭajanoj, paragŭajanoj, ekŭadoranoj, nikaragŭanoj kaj gŭatemalanoj
esprimis sian plej altan kontenton.

Decido prenita en la kunveno okazinta en la Suda Poluso, Antarkto, laŭ tre agrabla temperaturo, nur minus 30 gradoj Celsius aŭ minus 22 Fahrenheit.

Fonto: Pingveno Press

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-01 13:51:56

Ĵus eltroviĝis en Bielorus enteriĝa manuskripto, enhavante konfeson de anonima aŭtoro. Ĝi diras:
"Mi konfesas! Mi kredas ke Dio ja diris al Patro Sĉlajer, ke li kreu Volapukon, kaj mi provis, envie, detrui liajn klopodojn ĉar mi estis tiutempe ateisto kaj komunisto. Ve al mi! Dio helpu min!"
Ĉu estas konfeso de la kreinto de Ido aŭ Klingon?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 18:47:12

Terurĉjo:TREEGE GRAVA ATENTIGO:

Ekstervicaj decidoj de UEA.

Nia Akademio kunvenis hodiaŭ 1an de Aprilo. Ĝi solene prenis gravajn decidojn:

1: Oficialigi la ĝis nun damne kondamnitan akuzativan prepozicion "NA",
limigante ĝin al uzado antaŭ nomoj plurvortaj aŭ fremdaj al Esperanto,
kaj antaŭ la nekompreneblaj akronimoj/mallongigoj kiuj tiom abundegas en nia lingvo, kaj pri kies hieroglifa signifo oni ĉiam devas konsulti al Google, al Vikipedio aŭ al iu bone informita samlingvano.

2: Nuligi la normon aperanta nur en la rusa kaj germana versioj de
Fundamento (ĉu eble redaktita sub influo de vodko?) sed ne en la pola,
franca kaj germana, laŭ kiu ŭ supersigna nur povas aperi post vokalo.
Ekde nun ŭ supersigna povos ankaŭ aperi post ĉiuj konsonantoj.
Urugŭajanoj, paragŭajanoj, ekŭadoranoj, nikaragŭanoj kaj gŭatemalanoj
esprimis sian plej altan kontenton.

Decido prenita en la kunveno okazinta en la Suda Poluso, Antarkto, laŭ tre agrabla temperaturo, nur minus 30 gradoj Celsius aŭ minus 22 Fahrenheit.

Fonto: Pingveno Press
Vi forgesis gravan aferon. La UEA decidis adopti la vorton "Malmanĝi" anstataŭigante "Vomi".
Malmultaj radikoj plibonigas nian amatan internacian lingvon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 18:59:50

Malmangi ne estas vomi. senkulpa.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 19:23:53

Maltrinki = urini, kaj ne vomi.

Logike, oni povas diveni la signifon de “malmanĝi”...

StephaSport (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 19:28:45

Mutusen:Maltrinki = urini, kaj ne vomi.

Logike, oni povas diveni la signifon de “malmanĝi”...
rido.gifrideto.gifokulumo.gif

StephaSport (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 19:31:09

Tamen, la vorto "malmanĝi" ne ĉeestas en mia vortaro ploro.gif

StephaSport (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 19:37:35

Word Play

Sometimes Esperanto derivational morphology is used to create humorous alternatives to existing roots. For instance, with the antonym prefix mal-, one gets,

maltrinki (from trinki to drink) to urinate (normally urini)
malmanĝi (from manĝi to eat) to vomit (normally vomi).

fonto:http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_vocabulary aklaku ĉi tie

Matthieu (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 21:50:27

Ho, vi pravas.

Ankaŭ la vortaro de Lernu diras tion.

Strangete.

Reen al la supro