メッセージ: 10
言語: Esperanto
StephaSport (プロフィールを表示) 2008年4月1日 9:19:17
Interrete aperis nova versio ĉe la situo de la itala registaro. Tiu versio estas en Esperanto!
Bedaŭrinde nur la ĉefpaĝo estas tradukita, ĉiuj ligiloj adresigas al italaj paĝoj...
Jen la paĝaro
Miland (プロフィールを表示) 2008年4月1日 13:51:56
"Mi konfesas! Mi kredas ke Dio ja diris al Patro Sĉlajer, ke li kreu Volapukon, kaj mi provis, envie, detrui liajn klopodojn ĉar mi estis tiutempe ateisto kaj komunisto. Ve al mi! Dio helpu min!"
Ĉu estas konfeso de la kreinto de Ido aŭ Klingon?
StephaSport (プロフィールを表示) 2008年4月4日 18:47:12
Terurĉjo:TREEGE GRAVA ATENTIGO:Vi forgesis gravan aferon. La UEA decidis adopti la vorton "Malmanĝi" anstataŭigante "Vomi".
Ekstervicaj decidoj de UEA.
Nia Akademio kunvenis hodiaŭ 1an de Aprilo. Ĝi solene prenis gravajn decidojn:
1: Oficialigi la ĝis nun damne kondamnitan akuzativan prepozicion "NA",
limigante ĝin al uzado antaŭ nomoj plurvortaj aŭ fremdaj al Esperanto,
kaj antaŭ la nekompreneblaj akronimoj/mallongigoj kiuj tiom abundegas en nia lingvo, kaj pri kies hieroglifa signifo oni ĉiam devas konsulti al Google, al Vikipedio aŭ al iu bone informita samlingvano.
2: Nuligi la normon aperanta nur en la rusa kaj germana versioj de
Fundamento (ĉu eble redaktita sub influo de vodko?) sed ne en la pola,
franca kaj germana, laŭ kiu ŭ supersigna nur povas aperi post vokalo.
Ekde nun ŭ supersigna povos ankaŭ aperi post ĉiuj konsonantoj.
Urugŭajanoj, paragŭajanoj, ekŭadoranoj, nikaragŭanoj kaj gŭatemalanoj
esprimis sian plej altan kontenton.
Decido prenita en la kunveno okazinta en la Suda Poluso, Antarkto, laŭ tre agrabla temperaturo, nur minus 30 gradoj Celsius aŭ minus 22 Fahrenheit.
Fonto: Pingveno Press
Malmultaj radikoj plibonigas nian amatan internacian lingvon!
Matthieu (プロフィールを表示) 2008年4月4日 19:23:53
Logike, oni povas diveni la signifon de “malmanĝi”...
StephaSport (プロフィールを表示) 2008年4月4日 19:28:45
Mutusen:Maltrinki = urini, kaj ne vomi.
Logike, oni povas diveni la signifon de “malmanĝi”...



StephaSport (プロフィールを表示) 2008年4月4日 19:31:09

StephaSport (プロフィールを表示) 2008年4月4日 19:37:35
Sometimes Esperanto derivational morphology is used to create humorous alternatives to existing roots. For instance, with the antonym prefix mal-, one gets,
maltrinki (from trinki to drink) to urinate (normally urini)
malmanĝi (from manĝi to eat) to vomit (normally vomi).
fonto:http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_vocabulary aklaku ĉi tie
Matthieu (プロフィールを表示) 2008年4月4日 21:50:27
Ankaŭ la vortaro de Lernu diras tion.
Strangete.
Filu (プロフィールを表示) 2008年4月9日 20:42:04

StephaSport (プロフィールを表示) 2008年4月16日 17:34:44
Filu:Pli bonas anstataŭi manĝi ol vomi: "Mi malvomis bonegan malvomaĵon malmorgaŭ"hehe
