본문으로

"muzikilo" aŭ "muzika instrumento"

글쓴이: SebastianH, 2008년 4월 5일

글: 7

언어: Esperanto

SebastianH (프로필 보기) 2008년 4월 5일 오후 11:13:52

Mi ofte legis la pli malsimpla el la du. Ĉu ĝi havas ion faktan utilon, aŭ oni ĝin nur uzis ĉar ĝi eĥas kelkaj eŭropaj lingvaj?

RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 4월 6일 오전 12:36:22

Ambaŭ estas ĝusta.

Mi pensas ke eble "muzikilo" ne estas tiom preciza, ekzemple, kiam oni volas paroli nur pri pianoj, gitaroj, ktp. "Muzikilo" signifas tiujn aĵojn, sed eble ankaŭ signifas KD-ludilojn kaj radiojn. Tial, oni parolus pri muzikaj instrumentoj anstataŭe, kiuj ne inkludas neinstrumentajn muzikajn ilojn.

Se oni volas paroli pri ĉiuj aĵoj kiuj povas produkti muzikon, tiam "muzikilo" perfektas.

Ĵus hipotezo.

SebastianH (프로필 보기) 2008년 4월 6일 오전 2:39:30

Dankon, Nrrdo!

Via hipotezo estas tre konsiderinda. La mala hipotezo estus: Vortoj kiel "flugilo" aŭ "naĝilo" signifas nur specialaj iloj, ne helocoj aŭakvo-flugiloj por infanoj. PMEG diras ke "Temas ĉiam pri instrumento speciala por la koncerna ago". Radio, ekz., ne estas speciala, ĉar ĝi ankaŭ sendas lingvon.

RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 4월 6일 오전 3:09:16

SebastianH:Radio, ekz., ne estas speciala, ĉar ĝi ankaŭ sendas lingvon.
Jes, jes, radioj nur estis ekzemplo, kaj eble ne bona unu. Sed vi komprenas kion mi volis diri. Ia speciala ilo kiu ne estas instrumento, sed ankoraŭ produktas nur muzikon. Muzikskatolo, ekzemple, aŭ sinluda piano (angle - "player piano").

SebastianH (프로필 보기) 2008년 4월 6일 오전 3:46:52

Jes, mi komprenas. Existas du kategorioj: (1) Iloj por ludi muzikon kaj (2) Iloj por redoni muzikon.

Nun, la demando estas: Se ni diras "muzikilo", ĉu ne pensas pri la unua aŭ pri ambaŭ?

RiotNrrd (프로필 보기) 2008년 4월 6일 오전 3:53:29

SebastianH:Nun, la demando estas: Se ni diras "muzikilo", ĉu ne pensas pri la unua aŭ pri ambaŭ?
Mi pensas ke "muzikilo" estas iomete pli ĝenerala ol "muzika instrumento", sed en plej kazoj ambaŭ funkcius egale.

SebastianH (프로필 보기) 2008년 4월 6일 오전 3:56:14

Rilata demando: Ĉu estas muzikpedagogoj muzikistoj? PMEG: IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”.)

다시 위로