前往目錄

Kies Esperanton vi komprenas la plej malfacile?

貼文者: ora knabo, 2008年5月1日

訊息: 23

語言: Esperanto

tomasoavro (顯示個人資料) 2008年6月9日下午3:58:31

Ŝajnas al mi ke vi ne tre komprenas la temon. Kaj temas pri kiel sonas esperanton en buŝoj de homoj el malsamaj landoj. En japana lingvo ne ekzistas "l", en la sveda "ĵ", en la germana "c" ktp. - do estas al ili pli malfacile prononci korekte. Ja la enketo povas montri ke la plej komprenitaj E-parolantoj estas ekz. usonanoj kaj malgraŭ ke mi tute ne akceptas i.a. iliaj "r" mi respektos tian rezultaton.

horsto (顯示個人資料) 2008年6月9日下午4:46:26

Mendacapote:Jam diri kiujn oni plej malbone komprenas estas iomete malĝentila, ĉu ne?
Vi eble pravas, estas iomete malĝentile. Sed tamen devas esti permesite paroli pri tio, ĉu ne?
Mendacapote:
Tio iusence signifus ke la priparolitaj esperantistoj ne estas tre bonaj
Laŭ mia opinio tio pli signifas ke la gepatra lingvo de tiu popolo pli malsimilas al Esperanto ol la alia lingvoj.
Mendacapote:
Ne estus plejbone paroli pri la plejfacile kompreneblaj?
Tio ja estas tute alia demando.

horsto (顯示個人資料) 2008年6月9日下午4:53:39

tomasoavro:Ŝajnas al mi ke vi ne tre komprenas la temon.
Mi ne scias ĉu estas via intenco, sed viaj mesaĝoj ofte estas malĝentilaj, laŭ mia kompreno.

tomasoavro (顯示個人資料) 2008年6月9日下午8:33:02

Denove agreseco de Horsto! Kaj eble oni povas pace?

Mendacapote (顯示個人資料) 2008年6月9日下午9:44:53

Tute male, mi ege bone komprenas la temon. Al mi tre plaĉus audi paroli Esperanton al la kritikantoj… Mi jam parolis kun esperantistoj el Germanio, Hungario, Polando, Usono, Ĉinio, Japanio, Svedio, Rusio, Litovio, Brazilo, ktp. kaj ili ĉiuj estis sufiĉe bonaj parolantoj. Plej grava ol la misprononco estas sendube la manko de flueco kaj tion nur solvas la ĉiutaga praktikado. Eku ni praktiki!

ubuntuo (顯示個人資料) 2008年6月10日下午4:19:51

Mendacapote:Plej grava ol la misprononco estas sendube la manko de flueco kaj tion nur solvas la ĉiutaga praktikado.
Laŭ mi, vi pravas nur ŝajne, ĉar ĝuste prononco estas la plej grava ke uzu iu lingvo. Mi ankaŭ parolas kun homoj el diversaj landoj kaj mi rimarkas ke esperantistoj babilas ofte kun fluenco sed ne zorgante pri korekta prononco. Tiam mi komprenas pli bone ekz. slavoj ol ekz. ĉinoj. Kaj ja prononco de Esperanto ne estas tiel "strange" malfacila kiel la angla, ĉu ne? Jam mi kvazaŭ aŭdas NEEEEEEn de angloj... okulumo.gif

Sed...
Mendacapote:Eku ni praktiki!
...jes! sal.gif

horsto (顯示個人資料) 2008年6月10日下午6:31:33

tomasoavro:horsto, bonvolu esti por mi ne ĝentila sed... tre agrabla kaj respondu kiam mi ne estis logika. Escepte nur vi volas ekzisti ĉi tie skribante pseŭdointeligentajn postojn - oni ne scias por kio. Ke pruvu mian "krudecon"? Tiel vi konsideras miajn sincerajn vortojn? Mi esperas ke vi komprenas vian burleskecon. Certe sukceso de via lando en maĉo kun la mia en Euro estas kaŭzo shoko.gif
Bonvolu legi vian propran mesaĝon kaj diru al mi ĉu vi opinias ĝin ĝentila. Mi citas kelkajn partojn:
skribante pseŭdointeligentajn postojn (ĉu mesaĝojn?)
oni ne scias por kio.
Mi esperas ke vi komprenas vian burleskecon

tomasoavro (顯示個人資料) 2008年6月10日下午8:23:35

Horsto, bv. ne estu agresiva!

horsto (顯示個人資料) 2008年6月11日下午8:28:08

tomasoavro:290a posto! "Bravo", horsto! Daŭre mi ne scias por kio. Vi havas preparitan tezon kaj volas pruvi ĝin perforte. Ankaŭ tiel oni povas partopreni en forumo sed por kio? Vi atakas ne estante atakata - ĉu vi vere bezonas ĝin? Jeskaze, vi havas stranga hobio. Ne, mi ne intencas esti en dominanta ĉi tie "Klubo de La Admirantaj Unu La Alian". Forumo por diskuti iĝis ĝuste ĉi-klubo. Certe estas vi en ĝia estraro.
Sufiĉe ĝentila estis mi?
Kara tomasoavro!
Mi ne komprenas vin. Vi nun senfine skribas malĝentilajn kaj eĉ ofendajn mesaĝojn al mi por montri kion? Ke vi ne skribas malĝentilajn mesaĝojn?
Krome, mi tutcerte ne volis ataki (kia vorto) vin. Mi nur volis atentigi vin ke mesaĝoj de vi estis malĝentilaj, laŭ mia opinio, ĉar mi ne kredis ke tio estis via intenco.

Jasminka (顯示個人資料) 2008年6月11日下午9:05:59

Homoj, ekstertemo.gif!!! Viajn rilatojn bonvolu trakti per personaj mesaĝoj.

回到上端