Al la enhavo

Kies Esperanton vi komprenas la plej malfacile?

de ora knabo, 2008-majo-01

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2008-majo-01 13:35:26

Mi jam aŭskultis homojn el diversaj landoj parolantajn Esperanton, kaj mi konkludis ke plej ofte oni povas tuj scii kie iu vivas (kaj kiun lingvon li parolas) nur aŭskultante lian parolmanieron. Iam temas pri elektitaj vortoj, kaj iam pri akcento.
Do, mi demandas, kiun popolon vi komprenas la plej malfacile (kiam oni parolas Esperanton)? Kaj kial?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-majo-01 15:06:13

Mi malofte aŭdas Esperanton, do mi ne povas diri.

Je la malmultaj fojoj, kiam mi parolis Esperante per Skype, estis kelkaj komprenmalfaciloj, sed ĉefe pro mikrofonaĉo kaj mia manko de praktiko.

Jes (Montri la profilon) 2008-majo-22 19:33:29

Mi loĝas en Hispanio, kaj mi nur parolis kun hispanoj (en Esperanto) sed mi ankaŭ trovis kelkaj "parolaĵoj" ĉe la retpaĝo de youtube kaj aliaj retpaĝoj... mi nure aŭskultis kelkaj ĉinoj, japanoj, kaj aliaj (eble angloj...)

Mi sufiĉe bone komprenis ĉiujn parolantojn... sed kelkaj japanoj NE SCIAS KIEL PRONONCI "R" aŭ "L" shoko.gif

Ĝi vere surprizigis min! Unue, mi neniom komprenis, sed poste mi memoris ke japanoj (kaj eble ĉinoj) miksas "L" kaj "R" do... mi ekkomprenis... rideto.gif

ColinLaStranga (Montri la profilon) 2008-junio-04 02:32:26

Jes:Ĝi vere surprizigis min! Unue, mi neniom komprenis, sed poste mi memoris ke japanoj (kaj eble ĉinoj) miksas "L" kaj "R" do... mi ekkomprenis... rideto.gif
En la japana lingvo, L ne ekzistas, sed kelkaj japanoj elparolas la R iom kiel L. En la korea lingvo, ĝi iom samas kiel la japana lingvo. Nur estas R, sed iuj homoj diras ĝin kiel L. En la ĉina lingvo, estas diferenco inter R kaj L, sed kelkaj dialektoj diras la "R" strange.

Kiam mi rigardas JuTubajn videojn, la vloganto kutime estas usona aŭ hispana (aŭ de alia lando kie la hispana estas parolata) kaj ili plene estas facile komprenata, sed foje la hispanaj vlogantoj parolas iom rapide, sed mi nur ne komprenas ĉar mi ne sufiĉe aŭskultas Esperanton nek parolas.

Mielo (Montri la profilon) 2008-junio-06 05:30:56

Ankaŭ mi bone komprenas ĉiujn Esperante. Sed kelkfoje la germanaj manĝas finon de la vortoj. Eble, ili parolas iomte rapide por mi. Sed ne ĉie kaj ne ĉiuj. rideto.gif

Araneo (Montri la profilon) 2008-junio-06 08:03:55

Mia opinio kaj rimarko estas, ke poloj prononcas plej korekte nian lingvon.

Amikece, Vili Araneo

ubuntuo (Montri la profilon) 2008-junio-08 18:20:15

Laŭ mia opinio la plej bonaj esperant-parolantoj estas slavoj: rusoj, poloj, slovakoj ktp. - tre "pura" prononco, speciale vokaloj. Kaj ja ĝuste vokaloj estas ŝlosilo al konsonantoj kaj tuta lingvo. Se ni povas aŭdi bone vokaloj tiam eĉ la plej netipa akcento ne havas tiel granda signifon.

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-junio-08 22:16:28

Jam diri kiujn oni plej malbone komprenas estas iomete malĝentila, ĉu ne? Tio iusence signifus ke la priparolitaj esperantistoj ne estas tre bonaj… kaj kiuj tion diras??? Ne estus plejbone paroli pri la plejfacile kompreneblaj?

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-junio-09 04:38:27

Mendacapote:Tio iusence signifus ke la priparolitaj espeantistoj ne estas tre bonaj… kaj kiuj tion diras???
Ludoviko ne emfazis prononcon - ja mi tion diras sal.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-junio-09 04:53:38

Estu bonaj parolantoj antaŭ kritiki aliajn esperantistojn. Kiu estas sendifekta? Certe nek mi nek eĉ iu ajn el vi ĉiuj. Se oni volas esti kritika, unue kritiku sin mem.

Reen al la supro