ورود به محتوا

Ĉu tiu fazo estas korekta (rilate al la selekto de la vortoj kaj al la interpunkcio)? Ĉu oni povas esprimi tiun frazon pli bone?

از Sciuro4, 8 سپتامبر 2016

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Sciuro4 (نمایش مشخصات) 8 سپتامبر 2016،‏ 8:29:17

"Miajn indikitaj lingvaj niveloj ne estas konformaj kun la realo; ili indikas nur, kiujn lingvojn mi scipovas paroli."

Kunteksto: Ĉe kelkaj profiloj jen la eblo, indiki la lingvojn, kiujn oni parolas, kaj ankaŭ indiki, kiel bone (aŭ malbone) oni parolas ilin. Se oni ne volas indiki, kiel bone li aŭ ŝi parolas la lingvojn (ekz. ĉar li/ŝi ne scias, al kiu nivelo li/ŝi estas en tiuj lingvoj, ktp.), sed oni devas indiki la nivelon se oni indikas la lingvon, kaj tial li/ŝi indikas iun ajn nivelon, oni povus uzi frazon kiel supre.

MarcDiaz (نمایش مشخصات) 10 سپتامبر 2016،‏ 19:47:00

"Miajn indikitaj lingvaj niveloj ne estas konformaj kun la realo; ili indikas nur, kiujn lingvojn mi scipovas paroli."

Mi povas kompreni tion, kion vi volas esprimi per la frazo ĉi-supre. Tamen, mi rimarkis du eblajn erarojn:

1) La unuan vorton "Miajn" skribus mi sen la lasta "n", ĉar ĝia kazo ne estas akuzativo, sed nominativo, same kiel la sekvontaj vortoj "indikitaj lingvaj niveloj".

2) Mi pensas, ke la verbo "scipovi" jam esprimas la ideon "povi paroli". Do, la vorto "paroli" ne necesas.

Do, la fina frazo estus:

"Miaj indikitaj lingvaj niveloj ne estas konformaj kun la realo; ili indikas nur, kiujn lingvojn mi scipovas."

Sciuro4 (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2016،‏ 14:03:32

Multan dankon! ridulo.gif

MarcDiaz (نمایش مشخصات) 11 سپتامبر 2016،‏ 14:14:02

Volonte. ridulo.gif

nornen (نمایش مشخصات) 12 سپتامبر 2016،‏ 7:29:14

Ŝajnas al mi, ke la plej ofte uzata prepozicio post konform/ estas "al".

Zamenhof uzis multajn fojojn la prepozicion "al" kaj malmultajn fojojn la prepozicion "je", tamen mi ne sukcesis trovi Z'an uzon de "konform/ kun". Serĉinte "konform/ kun" en la tuta tekstaro, mi trovis nur 2 trafojn. Tio ne implikas, ke via elekto estas malĝusta; tio nur eldiras, ke eble "al" estus pli taŭga elekto.

Sciuro4 (نمایش مشخصات) 12 سپتامبر 2016،‏ 16:05:58

Multan dankon ankaŭ al vi! ridulo.gif
Nun mi serĉis "konforma" en Tatoeba kaj ĉiuj ekzemploj tie uzas "al" ...

بازگشت به بالا