Til indholdet

ebla eraro en la reta PIV

af mkj1887, 11. sep. 2016

Meddelelser: 4

Sprog: Esperanto

mkj1887 (Vise profilen) 11. sep. 2016 02.25.53

Sub “elĉerpi” (sub “ĉerpi”) troviĝas “elĉerpi la provizitan vinon” - sed sub “provizi”, povas aplikiĝi nur senco n-ro 3: “prizorgi”, sed tio ne farus sencon. Ŝajnas, ke la ekzemplo tekstu: “elĉerpi la liveritan vinon”.

Martinbr (Vise profilen) 11. sep. 2016 21.38.59

La ekzemplo el la reta PIV estas ĝusta.

Oni povas diri ekzemple, ke gastiganto aŭ trinkejestro prizorgas vinon (= zorgas pri vino). La frazo "Gastiganto/Trinkejestro provizas vinon." havas la saman signifon. Do, "provizita vino" estas vino, kiun iu/oni prizorgis, kaj tiu esprimo estas tute senco-hava en la PIV-a ekzemplo.

mkj1887 (Vise profilen) 12. sep. 2016 01.48.13

Martinbr:La ekzemplo el la reta PIV estas ĝusta.

Oni povas diri ekzemple, ke gastiganto aŭ trinkejestro prizorgas vinon (= zorgas pri vino). La frazo "Gastiganto/Trinkejestro provizas vinon." havas la saman signifon. Do, "provizita vino" estas vino, kiun iu/oni prizorgis, kaj tiu esprimo estas tute senco-hava en la PIV-a ekzemplo.
Sed la starpunkto de PIV rekte kontraŭstaras la starpunkton de Wells, kaj la starpunkton de Benson:

En angla-Esperanta parto de sia vortaro, John Wells donas la jenon por “provide”:

(someone with something) provizi; (something to someone) liveri; antaŭvidi; ...

kaj en sia angla-Esperanta vortaro, Peter Benson donas la jenon por “provide”:

(make available), provizi [tr] (iun per io) [not “ion al iu”] (e.g.: we provided chairs for the guests: ni -is la gastojn per seĝoj); (give, gen), doni [tr]; ...

akueck (Vise profilen) 15. sep. 2016 18.26.10

mkj1887:

La tradukoj en la Universala Vortaro, "proviz' pourvoir, garnir de | provide | versehen, versorgen | запасать | robić zapasy", subtenas la starpunktojn prezentitajn en la vortaroj de Wells kaj Benson. Sed ne koheras kun ili la ekster-Fundamenta lingvo-uzo de Zamenhof, "Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj" (Fabeloj de Andersen).

Mi provas prezenti klarigon:

Ni deiras de la evidente ghusta "Oni provizas iun per vino". Se oni ne mencias "iun", restas "Oni provizas per vino". Anstatau "per" eblas diri "je" (Regulo 14), do "Oni provizas je vino". Anstatau "je vino" oni povas diri "vinon", se ne estas risko de miskompreno (ankau lau Regulo 14). Tia risko ne estas. Sekve rezultas "Oni provizas vinon", kaj - pasivigite - "Vino estas provizata".

Tilbage til start