ebla eraro en la reta PIV
从 mkj1887, 2016年9月11日
讯息: 4
语言: Esperanto
mkj1887 (显示个人资料) 2016年9月11日上午2:25:53
Martinbr (显示个人资料) 2016年9月11日下午9:38:59
Oni povas diri ekzemple, ke gastiganto aŭ trinkejestro prizorgas vinon (= zorgas pri vino). La frazo "Gastiganto/Trinkejestro provizas vinon." havas la saman signifon. Do, "provizita vino" estas vino, kiun iu/oni prizorgis, kaj tiu esprimo estas tute senco-hava en la PIV-a ekzemplo.
mkj1887 (显示个人资料) 2016年9月12日上午1:48:13
Martinbr:La ekzemplo el la reta PIV estas ĝusta.Sed la starpunkto de PIV rekte kontraŭstaras la starpunkton de Wells, kaj la starpunkton de Benson:
Oni povas diri ekzemple, ke gastiganto aŭ trinkejestro prizorgas vinon (= zorgas pri vino). La frazo "Gastiganto/Trinkejestro provizas vinon." havas la saman signifon. Do, "provizita vino" estas vino, kiun iu/oni prizorgis, kaj tiu esprimo estas tute senco-hava en la PIV-a ekzemplo.
En angla-Esperanta parto de sia vortaro, John Wells donas la jenon por “provide”:
(someone with something) provizi; (something to someone) liveri; antaŭvidi; ...
kaj en sia angla-Esperanta vortaro, Peter Benson donas la jenon por “provide”:
(make available), provizi [tr] (iun per io) [not “ion al iu”] (e.g.: we provided chairs for the guests: ni -is la gastojn per seĝoj); (give, gen), doni [tr]; ...
akueck (显示个人资料) 2016年9月15日下午6:26:10
mkj1887:La tradukoj en la Universala Vortaro, "proviz' pourvoir, garnir de | provide | versehen, versorgen | запасать | robić zapasy", subtenas la starpunktojn prezentitajn en la vortaroj de Wells kaj Benson. Sed ne koheras kun ili la ekster-Fundamenta lingvo-uzo de Zamenhof, "Lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj" (Fabeloj de Andersen).Martinbr:La ekzemplo el la reta PIV estas ĝusta.Sed la starpunkto de PIV rekte kontraŭstaras la starpunkton de Wells, kaj la starpunkton de Benson:
Oni povas diri ekzemple, ke gastiganto aŭ trinkejestro prizorgas vinon (= zorgas pri vino). La frazo "Gastiganto/Trinkejestro provizas vinon." havas la saman signifon. Do, "provizita vino" estas vino, kiun iu/oni prizorgis, kaj tiu esprimo estas tute senco-hava en la PIV-a ekzemplo.
En angla-Esperanta parto de sia vortaro, John Wells donas la jenon por “provide”:
(someone with something) provizi; (something to someone) liveri; antaŭvidi; ...
kaj en sia angla-Esperanta vortaro, Peter Benson donas la jenon por “provide”:
(make available), provizi [tr] (iun per io) [not “ion al iu”] (e.g.: we provided chairs for the guests: ni -is la gastojn per seĝoj); (give, gen), doni [tr]; ...
Mi provas prezenti klarigon:
Ni deiras de la evidente ghusta "Oni provizas iun per vino". Se oni ne mencias "iun", restas "Oni provizas per vino". Anstatau "per" eblas diri "je" (Regulo 14), do "Oni provizas je vino". Anstatau "je vino" oni povas diri "vinon", se ne estas risko de miskompreno (ankau lau Regulo 14). Tia risko ne estas. Sekve rezultas "Oni provizas vinon", kaj - pasivigite - "Vino estas provizata".