본문으로

"sinnvoll" (DE) en Esperanto

글쓴이: Sciuro4, 2016년 9월 11일

글: 13

언어: Esperanto

Sciuro4 (프로필 보기) 2016년 9월 14일 오전 11:04:48

Multan dankon ankoraŭfoje! ridulo.gif

@MarcDiaz: Jes, estis tajperaro. Kaj mi scias ke oni diras "ŝajni al iu" propre, sed mi konfuzis ĝin kun la italan (la itala vorto "mi" havas la sama signifo kiel la Esperantoj vortoj "al mi").

@nornen: Dankon, estas logike usi la adverbon ĉi tie.

Kion vi pensas pri "nesensence"?
Eble en la traduko de "Es erscheint mir nicht sehr sinnvoll, das zu machen." estus "sensence" pli bona (do: "Ŝajnas al mi sensence fari tion."); sed en la traduko de "Es erscheint mir sinnvoll, das zu machen.", ĉu funkcius ankaŭ "nesensence" (do: "Ŝajnas al mi nesensence fari tion.")?
(Vidu ankaŭ http://vortaro.net/#sensenca.)

opalo (프로필 보기) 2016년 9월 14일 오후 12:58:26

Sensenca faro estas faro idiota, faro sen bona kialo. Do, ne sensenca faro estas faro malfacile komprenata , sed eble kun bona kialo.

Vi rimarkos ke la unusola difino en PIV de senco, krom "sencumo", estas "maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota", kaj oni rajtas etendi tiun difinon al "maniero, kiel ago povus esti plej verŝajne komprenita."

Do la senco de ago estas la konjektebla motivo, kaj la Senco de Vivo estas la konjektebla kialo (por plejpotenca Dio, ekzemple). Tamen, PIV evitas aprobi la difinon "prudento", kaj la proverbo "Barbo potenca, sed kapo sensenca" ŝajne aludas al nura racio, povo kunigi kialaron, ktp.

Sciuro4 (프로필 보기) 2016년 9월 16일 오전 7:03:09

Multan dankon denove! ridulo.gif

다시 위로