Aller au contenu

"sinnvoll" (DE) en Esperanto

de Sciuro4, 11 septembre 2016

Messages : 13

Langue: Esperanto

Sciuro4 (Voir le profil) 11 septembre 2016 14:21:38

Kiel oni povas traduki la germanan vorton "sinnvoll" en Esperanto?
Ĉu "sencoplena" estas bona traduko?

akueck (Voir le profil) 11 septembre 2016 14:52:37

Sciuro4:Kiel oni povas traduki la germanan vorton "sinnvoll" en Esperanto?
Ĉu "sencoplena" estas bona traduko?
"senc-hava"

opalo (Voir le profil) 11 septembre 2016 14:56:31

Laŭ kunteksto, sencohava, sencoplena, sencoriĉa ktp aŭ prudenta ("Es wäre nicht sehr sinnvoll zu...").

MarcDiaz (Voir le profil) 12 septembre 2016 01:14:51

Mi estas trovinta la ret-paĝaron, kie aperas la parto de gramatiko, kiu klarigas tiun ĉi elementon de Esperanto. Ĝi nomiĝas eperante "afiksecaj elementoj kaj kunmetaĵoj" kaj troviĝas en la sekvonta ligilo:

http://lernu.net/gramatiko/afiksecaj_elementoj (Vidu paragrafon 4)

Se vi preferas la germanan klarigon, vi povas viziti la sekvontan ligilon anstataŭe:

http://lernu.net/gramatiko/afiksecaj_elementoj (Vidu ankaŭ paragrafon 4)

Tio estas interesa rimedo kaj tiel oni povas formi grandan nombron da novaj vortoj.

Sciuro4 (Voir le profil) 12 septembre 2016 16:27:42

Multan dankon! ridulo.gif
Kiu traduko estas la pli bona, ekz. en la frazo "Mi ne ŝajnas tre sencehava/-plena/-riĉa fari tion." (germane: "Es erscheint mir nicht sehr sinnvoll, das zu machen.")?

MarcDiaz (Voir le profil) 12 septembre 2016 17:12:55

La gramatiko ne klarigas la signifon de ĉiu afikseca elemento. Do, mi pensas, ke la tri elementoj "-hava", "-plena" kaj "-riĉa" havas la saman signifon kaj vi povas elekti tiun, kiun vi pli ŝatas. Via unua elekto "sencoplena" estas ĝusta, sed ankaŭ la aliaj estas ĝustaj. Tamen, gardu vin kontraŭ konfuzoj: en via lasta kontribuo vi estas skribinta la vorton "sencehava". La dua "e" devus esti "o", kiel en via unua kontribuo. Do, "sencohava/-plena/-riĉa".

Mi havas ankaŭ alian proponon: la esperanta verbo "ŝajni" havas la saman strukturon kiel la germanan verbon "scheinen" aŭ "erscheinen". Do, la subjekto de tiu ĉi verbo ne estas "mi", same kiel en la germana lingvo ne estas "ich", sed "das zu machen" aŭ "es". Do, la esperanta frazo estus: "Fari tion ne ŝajnas al mi tre sencohava/-plena/-riĉa". Mi pensas, ke la sekvontaj frazoj estas ankaŭ ĝustaj, kaj eĉ pli ofte uzataj: Ŝajnas al mi, ke fari tion ne estas tre sencohava/-plena/-riĉa" aŭ "Ne ŝajnas al mi, ke fari tion estas tre sencohava/-plena/-riĉa".

opalo (Voir le profil) 12 septembre 2016 18:16:39

Senco estas "signifo", do la ĝusta vorto ĉi tie estas prudenta (aŭ eble saĝa).

Ŝajnas al mi, ke tio ne estus/estis prudenta ago.
Miaopinie tio ne prudentus.
Tio ne ŝajnas al mi prudenta faro.
Tiu ago ne ŝajnas saĝa.

nornen (Voir le profil) 12 septembre 2016 19:49:47

Kara Sciuro4,

ĉiuj proponoj menciitaj en tiu ĉi fadeno (senc(o)plena, senc(o)hava, prudenta, saĝa, ktp) ŝajnas esti bonaj kaj ĝustaj manieroj esprimi la Germanan vorton "sinnvoll".

Bedaŭrinde en tiu ĉi fadeno ankaŭ estis proponitaj malĝustaj Esperantaj konstruaĵoj. Estas nur malgranda erareto de komencantoj, tamen ni ĉiuj strebu, paroli la eble plej bonan Esperanton, kaj ni ne kopiu erarojn de aliaj. Esperante ne eblas diri "*Fari tion ŝajnas sencohava". Kiam perverba priskribo (predikativo) rilatas al infinitivo (ekz fari) aŭ propozicio (ke vi faras tion) oni uzas la e-finaĵon ĉe la perverba priskribo. Do:
Fari tion al mi ŝajnas sencohave.
Fari tion estas sencohave.
Ke vi faras tion, estas sencohave.

La modela frazo de la Fundamenta Ekzercaro estas jena:
FE:Resti kun leono estas danĝere.
Respondante vian demandon:
Kiu traduko estas la plej bona, ekz. en la frazo "Mi ne ŝajnas tre sencehava/-plena/-riĉa fari tion." (germane: "Es erscheint mir nicht sehr sinnvoll, das zu machen.")?
Mi certe ne povas aserti, kiu traduko estas la plej bona, tamen mi persone dirus: "Miaopinie, fari tion ne havas multe da senco.", "Miaopinie, fari tion ne trafos la celon.", "Miaopinie, fari tion ne estas oportune"... Mia elekto dependus ege de la preciza situacio.

MarcDiaz (Voir le profil) 13 septembre 2016 12:40:28

opalo:Senco estas "signifo", do la ĝusta vorto ĉi tie estas prudenta (aŭ eble saĝa).
Se "senco" estas "signifo", kial tiu vorto ne estas ĝusta? Mi komprenas la esprimon "sencoplena", kiu signifas "plena de senco" aŭ "plena de signifo".

opalo (Voir le profil) 13 septembre 2016 13:08:31

Se mi uzus fortikajn ŝuojn por ekskurso, tio estus prudenta elekto sed ĝenerale ne tre "plena je senco".

Retour au début