Al la enhavo

Iuj lingvoelementoj, kiujn oni ordinare ne nomas afiksoj, estas tamen uzataj en la vortfarado en ia speciala maniero, laŭ iaj specialaj reguloj. Preskaŭ ĉiam temas baze pri kunmetado laŭ la ordinaraj principoj de kombinoj kaj frazetvortoj, sed kun ia aldona specialaĵo. Tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj. Aliaj elementoj aperas tiel oftege en kunmetaĵoj, ke ankaŭ ili ŝajnas esti afiksoj, kvankam ili fakte plene sekvas la ordinarajn vortfarajn regulojn. Ankaŭ tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj.

Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj

Jen kelkaj ekzemploj de ordinaraj radikoj, kiuj ofte estas uzataj afiksece.

FIN

FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ĝisfinecon de ago anstataŭ prefikseca el: finkanti, finfari, finmanĝi.

HAV, PLEN, RIĈ

La radikoj HAV, PLEN kaj RIĈ estas uzeblaj sufiksece por precizigi la signifon de adjektivo: barbabarbhava, truatruhava, mankamankohava, amaamoplena, bruabruoplena, floraflorplena, fumafumoplena, oraororiĉa, herbaherbriĉa, sentasentriĉa.

KELK

Prefikseca KELK montras multobligon per nedifinita sed ne granda nombro (pli ol unu): kelkdek = "kelkaj dekoj", kelkcent = "kelkaj centoj", kelkmil = "kelkaj miloj". Atentu pri la akcento: kElkcent, kElkmil. KELK ne estas vorteto, sed radiko. Tial ne eblas disskribi tiajn vortojn. Ne skribu kelk dek, kelk mil, sed kelkdek, kelkmil. Ĉiam eblas anstataŭe diri kaj skribi: kelkaj dekoj, kelkaj miloj k.t.p.

Sufikseca KELK montras aldonon de nedifinita nombro (pli ol unu): dekkelke = "dek kaj kelkaj", tridekkelk-jara = "havanta tridek kaj kelkajn jarojn".

Iafoje oni vidas prefiksecan KELK kun la signifo "proksimume": kelkmil = "proksimume mil". Tio kolizias kun la ĉi-antaŭe montrita Zamenhofa uzado, kaj estas malrekomendinda.

KELK estas uzata prefiksece ankaŭ ĉe tabelvortoj je I por emfazi la nedifinitecon: kelkiuj = "kelkaj, iuj", kelkiom = "kelke, iom". La iafoje uzata formo kelkiu (sen J) estas memkontraŭdira. Iu montras precize unu individuon, dum KELK montras pli ol unu.

ON-vortoj

Kunmetaĵoj kun la sufikso ON estas ofte uzataj prefiksece: duonhoro = "duona horo, duono de horo", kvaronlitro = "kvarona litro, kvarono de litro", milonmilimetro = "milona milimetro, milono de milimetro", trionparto = "triona parto". Eblas krei ordinarajn kombinojn anstataŭe, ekz.: horkvarono (= "kvarono de horo"): Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi. Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.

Prefikseca DUON havas iafoje la specialan signifon: "proksimume duone, nekomplete, preskaŭ": duonnuda = "preskaŭ nuda", duonkuirita = "ne komplete kuirita".

Ĉe parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Ĝi tie montras parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankaŭ parencecon kreitan per regeedziĝo: duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna, 2. filo de duonpatr(in)o; duonfilo = filo de la edz(in)o; duonpatro = nova edzo de la patrino; duonpatrino = nova edzino de la patro.

VIC

VIC estas uzata prefiksece por montri aferon aŭ personon, kiu anstataŭas aŭ povas anstataŭi ion aŭ iun: vicprezidanto = "anstataŭa prezidanto", vicdirektoro = "anstataŭa direktoro", vicrado = "rezerva rado".

Oni povas uzi la radikon VIC prefiksece ankaŭ por parenceco kreita per regeedziĝo: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Ĉe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaŭ signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC por regeedziĝa parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco.

VIR

VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN. Oni tiel povas uzi VIR nur ĉe io, kio povas havi sekson, kaj nur ĉe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.

VIR estas prefiksece uzata precipe ĉe bestaj vortoj: virĉevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.

Ankaŭ ĉe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezidanto, virsekretario. Sed ĉe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel adjektivon: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.

Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aŭ virhomo.

Rimarku, ke la memstara vorto viro ĉiam signifas "plenkreska virhomo", dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkreskecon). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon kaj plenkreskecon, laŭ la kunteksto.

Afiksecaj prepozicioj

Vortoj kun prefikseca prepozicio plej ofte estas frazetvortoj. La prepozicio estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi rilatas en la plena frazeto:

  • sen finosenfina = tia, ke ĝi estas sen fino
  • pri amopriama = tia, ke ĝi temas pri amo
  • inter naciojinternacia
  • ĝis la finoĝisfine
  • tra noktotranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto
  • per laboroperlabori = akiri per laboro
  • en teronenterigi = meti en la teron
  • en amonenamiĝi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktiĝas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamiĝis al vi, ne mi enamiĝis en vi(n). La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaŭ uzi enamiĝi je iu.
  • ekster la landoeksterlando = la tuta mondo krom la propra lando
  • ekster la landoeksterlandano = ano de alia lando

Prefikseca prepozicio ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino. En tia vorto la prepozicio tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:

  • parolialparoli = direkti sin al iu per parolado
  • pagiantaŭpagi = pagi antaŭ la kutima aŭ deviga tempo
  • radikiĝienradikiĝi = fiksiĝi en ion per siaj radikoj
  • rompiinterrompi = rompi inter du punktoj
  • rimedokontraŭrimedo = rimedo kontraŭ io
  • sidikunsidi = sidi kune
  • aĉetisubaĉeti = korupti per kaŝa mondonaco aŭ simile (figura signifo)
  • juposubjupo = jupo portata sub alia jupo
  • signosupersigno = aldona signo super litero

Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca prepozicio ofte ripetiĝas antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas: Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. Sed ofte oni ne ripetas la prepozicion antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas anstataŭe alian prepozicion: Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco. Al anstataŭ ripeto de kontraŭ. Tio, al kio la prefikseca prepozicio rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi tia verbo: La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris. = Ĉirkaŭ la bela Sara li jam kelkfoje (ĉirkaŭ)iris. Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca prepozicio: Alportu al mi metron da nigra drapo.

El

El povas esti tute normala prefikseca prepozicio en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri (kombino) = "iri el io", elbati (kombino) = "bati ion el io", el (la) litoellitiĝi (frazetvorto) = "leviĝi el (la) lito".

Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo "komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero":

  • trinkieltrinki = trinki ĉiom de io
  • lerniellerni = lerni tute plene
  • uzieluzi = uzi ĝis difektiĝo

Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:

  • tenielteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti
  • pensielpensi = krei per pensado

Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon "ĝisfine". Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, satmanĝi, finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p. Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.

Pri

En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amopriama = "tia, ke ĝi temas pri amo", pri nutroprinutra = "tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o".

En kombinoj prefikseca pri kreas transitivajn verbojn. Aŭ ĝi faras netransitivan verbon transitiva, aŭ ĝi faras el jam transitiva verbo novan transitivan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-adjekton kiel objekton:

  • Li pensis pri la afero.Li pripensis la aferon. - Li pensis pri la afero. → Li pripensis la aferon.

    Pensi estas transitiva verbo, kies objekto estas la pensoj mem. Pripensi estas transitiva verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni pensas.

En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-adjekto, sed ekz. de-adjekto aŭ al-adjekto. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:

  • rabiprirabi
    • Ili rabis monon de la homoj. - Ili rabis monon de la homoj.
    • Ili prirabis la homojn (je/por mono). - Ili prirabis la homojn (je/por mono).
  • semiprisemi
    • Mi semis tritikon sur la kampon. - Mi semis tritikon sur la kampon.
    • Mi prisemis la kampon (per tritiko). - Mi prisemis la kampon (per tritiko).
  • serĉipriserĉi
    • Ili serĉis armilojn ĉe li. - Ili serĉis armilojn ĉe li.
    • Ili priserĉis lin (por armiloj). - Ili priserĉis lin (por armiloj).
  • lumiprilumi = "ĵeti sian lumon ien"
    • La luno lumis en la ĉambron. - La luno lumis en la ĉambron.
    • La luno prilumis la ĉambron. - La luno prilumis la ĉambron.

    Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi.
    Lumigi = "fari tiel ke io lumu, provizi per lumo".

Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:

  • juĝiprijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io
  • ĵuripriĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio

En tia uzo pri similas al la sufikso UM.

Aliaj afiksecaj vortetoj

Krom prepozicioj ankaŭ multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece en diversaj manieroj. Ĉi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.

Ĉi

La loka vorteto ĉi estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post ĉi:

  • en tiu ĉi jaroĉi-jare - en tiu ĉi jaro → ĉi-jare
  • post tio ĉiĉi-poste - post tio ĉi → ĉi-poste

Rimarku, ke ĉi estas memstara vorto en tiu ĉi, ĉi tiu, tie ĉi, ĉi tie k.t.p. Ne uzu dividostrekon tie.

Fi

La interjekcio fi estas ofte uzata prefiksece kun la signifo "malŝatinda, abomena". Prefikseca fi montras subjektivan indignon aŭ moralan kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste:

  • homofihomo = naŭza, malmorala, malŝatinda homo
  • ŝercofiŝerco = senhonta ŝerco
  • insektofiinsekto = malŝatinda aŭ parazita insekto
  • famafifama = fama pro malŝatindaj aferoj

Prefikseca fi kaj la sufikso AĈ estas similaj. Fi estas pli subjektiva. Ĝi esprimas indignon kaj malŝaton. AĈ estas pli objektiva. Ĝi montras maltaŭgecon kaj malbonan kvaliton.

For

La loka kaj mova vorteto for estas ofte uzata prefiksece ĉe agaj vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forĵeti, forŝiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuĉi, fordormi, foresti, foresto. Ĉiuj tiaj vortoj estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaŭ povas uzi de en ĉi tiaj vortoj: forŝirideŝiri, forprenidepreni, fortranĉidetranĉi. Sed for donas pli fortan signifon.

Mem

Prefikseca mem havas du malsamajn signifojn: 1. "sen helpo de alia": memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble. 2. "al si mem, pri si mem, sin mem": memestimo, memamo, memdefendo, memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas "sin mem", oni povas ankaŭ uzi sin prefiksece.

Ne

Prefikseca ne montras foreston, mankon de io (ekz. de eco): neĝentila, nelonge, nefermita, nematura, nelerta, nekomprenebla, nelegeble, nekredebla, nejudo = "homo, kiu ne estas judo", ne-Kopenhagano = "persono, kiu ne loĝas en Kopenhago".

Sin

La pronomo si kun N-finaĵo estas ofte uzata prefiksece anstataŭ mem en la signifo "sin mem": sinfido, sindefendo, singarda, sindona.

Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono. Sed prefikseca sin estas uzata ankaŭ pri la unua kaj dua personoj: Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda. = Mi gardos min kontraŭ s-ro K.

Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de infinitiva frazeto: sin defendi → [sin defendi]-(ago)-O → sindefendo = "la ago defendi sin mem"

Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, ninvin laŭ la senco:

  • ŝia sindefendoŜi defendas sin. - ŝia sindefendo → Ŝi defendas sin.
  • ilia sindefendoIli defendas sin. - ilia sindefendo → Ili defendas sin.
  • mia sindefendoMi defendas min. - mia sindefendo → Mi defendas min.
  • nia sindefendoNi defendas nin. - nia sindefendo → Ni defendas nin.
  • via sindefendoVi defendas vin. - via sindefendo → Vi defendas vin.

En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj.

Reen al la supro