Al la enhavo

Je estas prepozicio sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia prepozicio. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron. Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Horo kaj aliaj tempopunktoj

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo). - Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo).
  • Tio okazis je Pasko. - Tio okazis je Pasko.
  • Je la lasta fojo mi permesas al vi fari tion. - Je la lasta fojo mi permesas al vi fari tion.

Mezuro

  • Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi. = ...duonon da kapo pli alta ol mi. - Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi. = ...duonon da kapo pli alta ol mi.

Ordinare oni uzas N-finaĵon por montri mezuron.

Manko, abundo kaj sopiro

  • Ĝi estas libera je mankoj. - Ĝi estas libera je mankoj.

    ...de mankoj.

  • Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. - Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.
  • Glaso da vino estas glaso plena je vino. - Glaso da vino estas glaso plena je vino.

    ...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita feliĉo. - Mi sopiras je mia perdita feliĉo.

    ...mian perditan feliĉon / ...al mia perdita feliĉo..

Korpa aŭ anima stato

  • Ili suferas je astmo. - Ili suferas je astmo.
  • Ŝi gravediĝis je ĝemeloj. - Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.
  • Li malsaniĝis je profunda melankolio. - Li malsaniĝis je profunda melankolio.

Korpoparto iel tuŝata de preno, kapto, malsano k.s.

  • Li kaptis min je la brako. - Li kaptis min je la brako.

    Je la brako montras mian brakon. Oni ankaŭ povas diri ĉe la brako. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per: Li kaptis min je la maldekstra brako per sia dekstra mano.

  • Li estas malsana je la brusto. - Li estas malsana je la brusto.

Diversaj fiksitaj esprimoj

  • Ŝi kredas je Dio. - Ŝi kredas je Dio.

    Kredi je iuje io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".

  • Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min. - Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min.
  • Mi vetis kun ŝi je dek dolaroj. - Mi vetis kun ŝi je dek dolaroj.

    La venkonto en la veto gajnos la dek dolarojn. Oni povas ankaŭ uzi pri.

Reen al la supro