Al la enhavo

Por montri la frazrolojn de frazpartoj oni uzas rolmontrilojn:

nominativo
Kelkaj frazroloj, precipe subjekto, rekoneblas per tio, ke ili ne havas rolmontrilon. Foreston de rolmontrilo oni nomas nominativo.
akuzativo
La frazrolo objekto, kaj ankaŭ kelkaj aliaj roloj, rekoneblas per la finaĵo N. Tiun finaĵon oni nomas akuzativa finaĵo aŭ simple akuzativo.
prepozicioj
Tre multaj diversspecaj frazroloj rekoneblas per diversaj vortetoj, kiujn oni nomas prepozicioj.
Reen al la supro