Al la enhavo

Lokaj prepozicioj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio kaj simile. Pluraj el ili estas uzataj ankaŭ pri tempo, ĉar oni ofte bildigas al si tempon kiel linion. Ankaŭ aliajn ideojn oni montras figursence kiel poziciojn. Ĉe iuj lokaj prepozicioj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj povas esti pli oftaj en la praktiko.

antaŭ
Pozicio ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa: Antaŭ la domo staras arbo. La antaŭa flanko de homo aŭ besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj: Li haltis antaŭ ŝi.
Pozicio en sinsekvo: pozicio, kiun sekvas alia: Mi iras antaŭ vi.
Tempo pli frua ol alia tempo: Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon.
malantaŭ
Pozicio ĉe la mala flanko kompare kun la antaŭa flanko: Li estis kaŝita malantaŭ kurteno. Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon.
apud
Pozicio flanke de io. Normale temas pri la dekstra aŭ maldekstra flanko (ne la antaŭa aŭ malantaŭa): Apud la skribotablo estis paperkorbo. Li staris tutan horon apud la fenestro.
ĉe
Pozicio tre proksima (intertuŝe aŭ ne intertuŝe). La signifo de ĉe tre varias laŭ la kunteksto. Ofte ĉe montras simple lokon ĝenerale sen precizigo de la pozicio: Ĉe la angulo de la strato ŝi haltis. La gastoj tranoktos ĉe mi (= en mia hejmo).
Proksimegeco tempa: Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis bele kovrita de prujno.
ĉirkaŭ
Pozicio ĉiuflanke de io: La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro.
Proksimuma tempo: Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis.
ekster
Pozicio malinterne de io, ĉe la malinterna (ekstera) flanko de io: Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.
en
Interna pozicio: En la ĉambro estis tri virinoj.
Loko, kiun oni rigardas kiel spacon, kvankam en la vero ĝi eble pli similas al surfaco: La rusoj loĝas en Rusujo.
Tempo rigardata kvazaŭ spaco, interne de kiu io okazas. La "interno" de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo: En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.
inter
Pozicio, ĉe kies flankoj troviĝas du aŭ pli da aliaj aferoj: Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. Ni vojaĝis inter Pekino kaj Ŝanhajo. Estas granda diferenco inter li kaj mi.
Elektebloj (du aŭ pli): Ni elektis inter Ĉina restoracio kaj Itala restoracio.
Aparteno al grupo: Inter miaj amikoj estas multaj Sud-Amerikanoj.
Nepreciza tempopunkto post unu tempo, kaj antaŭ alia: Estis inter la sepa kaj oka horoj vespere.
kontraŭ
Pozicio de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj: La reĝo sidis sur sia reĝa trono kontraŭ la enirejo de la domo.
Io, al kio io moviĝas kun sia antaŭa flanko direktita al tio (al ties antaŭa flanko): Ili promenis man-en-mane kontraŭ la leviĝanta suno.
Malamikeco, malfavoreco, negativeco k.s: Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco.
Io, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe: Ili donas konsilojn kontraŭ kontanta pago.
post
Tempo pli malfrua ol alia tempo: Post tri monatoj ili geedziĝos.
Pozicio, kiu sekvas alian: Ili staris en vico unu post la alia.
Ĉe la malantaŭo de io: Ŝi aŭdis post si brueton. Nuntempe oni ordinare uzas malantaŭ en tiaj okazoj.
preter
Loko, ĉe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras for de tiu loko: Li pasis preter mi sen saluto.
sub
Loko pli malalta ol io, kio estas pli-malpli rekte super ĝi. Sub plej ofte signifas "malsuper". Tiam tio, kio troviĝas pli malalte, ordinare ne tuŝas tion, kio troviĝas pli alte: Ĝi kuŝas sub la tablo. Iafoje sub signifas "malsur". Tiam la suba afero ja tuŝas tion, kio troviĝas pli alte: Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj.
Loko kovrita de io, sendepende de tio, kiu afero estas pli alta: Ŝi portas la libron sub la brako.
super
Loko pli alta ol io, kio troviĝas pli-malpli rekte sub ĝi. Inter la du lokoj ordinare estas spaco, kaj tial ne estas intertuŝo: Super ni briletas la steloj. Iafoje tamen estas intertuŝo, sed tiel malgrava, ke oni ĝin ne konsideras: Super la tero sin trovas aero. Se estas grava intertuŝo, oni uzu sur.
Kovrado sen distingo de alteco aŭ intertuŝo: Ŝiaj longaj blondaj haroj pendis super ŝia nuko.
sur
Loko ĉe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco, alpremo, tuŝa kovrado, aŭ alia grava intertuŝo. Plej ofte sur montras intertuŝan pozicion pli altan ol la tuŝata surfaco: Sur la tero kuŝas ŝtono. Sed sur povas ankaŭ montri poziciojn ĉe surfaco sen distingo de alteco: Meze sur la muro pendis portreto.
tra
Loko, ene de kiu okazas moviĝo. La moviĝo komenciĝas ekster la afero, iras en ĝin, kaj pluiras ĝis la alia ekstremo de la afero. La moviĝo povas ankaŭ komenciĝi ĉe unu ekstremo, kaj daŭri al la alia ekstremo. La moviĝo povas pluiri for de la loko, aŭ resti ene de ĝi sen iri pluen, laŭ la kunteksto: Tra la fenestro la vaporo iras sur la korton. La akvo fluas tra tubo. Ofte tamen la moviĝo ne iras rigore de unu flanko ĝis la alia, sed neprecize de loko al loko ene de la afero: La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.
Dum la tuta tempo de la komenco ĝis la fino: Ili festis tra la tuta nokto.
trans
Pozicio "sur la alia flanko de". Oni uzas trans, kiam necesas iri super aŭ sur la koncerna afero por atingi la alian flankon: Li loĝas trans la strato.
maltrans
Pozicio "sur tiu ĉi flanko de". Oni uzas maltrans treege malofte. Pli kutima estas la esprimo ĉi-flanke de: Prefere restu maltrans la rivero. = Prefere restu ĉi-flanke de la rivero.

Oni ofte uzas lokajn prepoziciojn kune kun direkta N-finaĵo por montri movon al la koncerna loko/pozicio.

Reen al la supro