Al la enhavo

La vorteto po montras distribuon de kvantoj. Ĝi estas tradicie klasata kiel prepozicio, sed multaj uzas ĝin kiel adverbecan vorteton.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.

    3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la rezulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po-esprimo.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar. - Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar.

    6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. - Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

    15 paĝoj oble 4 = 60 paĝoj.

  • Ŝi ricevis lecionojn po dek eŭroj por horo. - Ŝi ricevis lecionojn po dek eŭroj por horo.

    Se la lecionoj daŭris sume ekz. 4 horojn, la kosto estis: 10 eŭroj oble 4 = 40 eŭroj.

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino. - Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino.

    Ĉi tie estas subkomprenata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankaŭ 10 glasetoj.

  • Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento. - Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento.

    Cento da tiaj cigaredoj kostas 25 rublojn. Por ekz. 5 centoj da tiaj cigaredoj la kosto estas do: 25 rubloj oble 5 = 125 rubloj.

  • El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi. - El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi.

    Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. = ...po pluraj tutaj boteloj. - La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. = ...po pluraj tutaj boteloj.

    En ĉiu tagmanĝo oni trinkas plurajn tutajn botelojn.

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj po estas uzata kiel prepozicio. En la klarigoj pri nuanciloj de nombroj aperas ekzemploj de po uzata adverbece.

Erara uzo de po

Ofte oni metas po antaŭ la malĝusta esprimo. Jen tipa ekzemplo:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.
    La parolanto intencis diri, ke ĉiu metro de la ŝtofo kostas dek dolarojn, sed tio estas malĝusta. Po devas ĉi tie rilati al subkomprenata unupo unu metro. La kalkulo do fariĝas: 1 metro oble 10 (la nombro de dolaroj) = 10 metroj. En la frazo po aperas antaŭ la esprimo (unu) metro. La rezulto de la kalkulo estas do dek metroj, ne dek dolaroj. Tiuj dek metroj da ŝtofo kostas sume dek dolarojn. Tio signifas, ke ĉiu metro kostas unu dolaron. Tio kredeble ne estis la intencita senco.

Ĝusta frazo estas:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro. - Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.

    Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo fariĝas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj. Nun la rezulto montras dolarojn, ĉar po staras antaŭ la esprimo dek dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaŭ aliaj prepozicioj (aŭ adverba formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ekzemplo eblas ekz. laŭ metrometre.

Notu ankaŭ la diferencon inter la jenaj frazoj:

  • La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. - La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.

    La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. - La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj.

    La aŭto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio daŭris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Formuloj kun frakcistreko

Formulo Elparolo
20$/kg po dudek dolaroj por kilogramo
120 km/h po cent dudek kilometroj en/por horo
2 MN/m² po du meganeŭtonoj sur/por kvadratmetro

Ofte oni ankaŭ povas uzi po kune kun adverbo: po 120 kilometroj hore.

Iafoje oni povas forlasi po en tiaj ĉi esprimoj, eventuale aldonante ĉiu, ekz.: cent dudek kilometroj por/en (ĉiu) horo, dudek dolaroj por (ĉiu) kilogramo, du meganeŭtonoj por/sur (ĉiu) kvadratmetro.

Reen al la supro