Je estas prepozicio sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia prepozicio. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron. Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.
Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.
Horo kaj aliaj tempopunktoj
- Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo). - Pojedeme autobusem (co jede) za dvacet minut deset.
- Tio okazis je Pasko. - Stalo se to o Velikonocích.
- Je la lasta fojo mi permesas al vi fari tion. - Naposledy ti to dovoluji udělat.
Mezuro
- Vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi. = ...duonon da kapo pli alta ol mi. - Určitě jsi o půl hlavy vyšší, než já.
Ordinare oni uzas N-finaĵon por montri mezuron.
Manko, abundo kaj sopiro
-
Ĝi estas libera je mankoj. - Ĝi estas libera je mankoj.
Nebo ...de mankoj.
- Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. - Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.
-
Glaso da vino estas glaso plena je vino. - Sklenice vína je sklenice plná vína.
Nebo ...plena de vino.
-
Mi sopiras je mia perdita feliĉo. - Toužím po svém ztraceném štěstí.
Nebo ...mian perditan feliĉon / ...al mia perdita feliĉo..
Korpa aŭ anima stato
- Ili suferas je astmo. - Trpí astmatem. = Trpí na astma.
- Ŝi gravediĝis je ĝemeloj. - Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.
- Li malsaniĝis je profunda melankolio. - Onemocněl hlubokou melancholií.
Korpoparto iel tuŝata de preno, kapto, malsano k.s.
-
Li kaptis min je la brako. - Li kaptis min je la brako.
Je la brako montras mian brakon. Oni ankaŭ povas diri ĉe la brako. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per: Li kaptis min je la maldekstra brako per sia dekstra mano.
- Li estas malsana je la brusto. - Li estas malsana je la brusto.
Diversaj fiksitaj esprimoj
-
Ŝi kredas je Dio. - Věří v Boha.
Kredi je iu aŭ je io = "kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas". Kredi ion, al io, pri io = "kredi, ke tio estas vera". Kredi al iu = "kredi, ke tiu diras la veron".
- Je mia miro la afero sukcesis. = La afero sukcesis, kio mirigis min. - K mému údivu to uspělo. = Uspělo to a to mě udivilo.
-
Mi vetis kun ŝi je dek dolaroj. - Vsadil(a) jsem se s ní o deset dolarů.
La venkonto en la veto gajnos la dek dolarojn. Oni povas ankaŭ uzi pri.