본문으로

"kiel estas via nomo?"

글쓴이: vitorlranjos, 2008년 5월 6일

글: 13

언어: Esperanto

vitorlranjos (프로필 보기) 2008년 5월 6일 오후 11:59:41

saluton al ĉiuj !
iu amiko mia skribis tiun supran frazon kaj, laŭ li, la signifo egalas al "kiel vi nomiĝas?"
ĉu li pravas ?
kiujn demandojn li povus fari anstataŭ "kiel estas via nomo?" ?
mi pensas, ke li malpravas, sed mi serĉas novajn eblojn por demandi "kiel vi nomiĝas?"
dankon pro viaj komentoj rido.gif
amike,
Vitor

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 7일 오전 7:35:06

vitorlranjos:ĉu li pravas ?
Jes, eble mi mismemoras, sed Z mem proponis aŭ uzis tiun formon.
kiujn demandojn li povus fari anstataŭ "kiel estas via nomo?"
Estas delikata afero (vi povas legi ekz. ĉi tiun fadenon). Eblas certe diri "kiel vi nomiĝas?", kiel vi ĝuste mencias, kaj krom ĝi, mi opinias ke "kiu estas via nomo?" nur bonas. Multaj, ĉefe anglalingvanoj, ankaŭ uzas "Kio estas via nomo?". Mi trovas ke tiu formo estas nepreferinda, sed vi estas bonvena trovi viajn proprajn konkludojn el tiu jam ligita fadeno kaj el via sperto.

awake (프로필 보기) 2008년 5월 7일 오후 12:10:28

vitorlranjos:saluton al ĉiuj !
iu amiko mia skribis tiun supran frazon kaj, laŭ li, la signifo egalas al "kiel vi nomiĝas?"
ĉu li pravas ?
kiujn demandojn li povus fari anstataŭ "kiel estas via nomo?" ?
mi pensas, ke li malpravas, sed mi serĉas novajn eblojn por demandi "kiel vi nomiĝas?"
dankon pro viaj komentoj rido.gif
amike,
Vitor
Laŭ mi, li malpravetas. Ŝajnas al mi, ke "kiel estas via nomo" pli similas je "KIA estas via nomo" ol "kiu estas via nomo"

"Kiel estas via nomo?" Mia nomo estas malfacile elparolebla. Aŭ, mia nomo estas longa. ktp.

Kia estas via nomo? Mia nomo (McPherson) estas skota.

Kompreneble, tiu ĉi estas nur mia opinio. Aliuloj eble malkonsentas.

vitorlranjos (프로필 보기) 2008년 5월 12일 오후 3:53:03

dankon pro viaj respondoj !
la dubo ankoraŭ restas, sed ŝajnas al mi, ke la respondo al "kiel estas via nomo?" estus: "mia nomo estas tiel:..." kaj oni raportas pri la maniero aŭ grado.
simile, "kia estas via nomo?" "mia nomo estas tia:...", kaj oni raportas pri la stato.
"kio estas via nomo?" "mia nomo estas tio:..." kaj oni raportas pri la difino.
pro tio, mi preferas:
kiel vi nomiĝas ?
kiu estas via nomo ?
kiun nomon vi havas ?
okulumo.gif

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 12일 오후 3:57:38

vitorlranjos:pro tio, mi preferas:
kiel vi nomiĝas ?
kiu estas via nomo ?
kiun nomon vi havas ?
Tiuj estas ankaŭ miaj preferoj. ridulo.gif
Mi ankaŭ diras, ĉefe se dum manpremo, "kaj via nomo estas...?" ridulo.gif

Sxak (프로필 보기) 2008년 5월 13일 오전 1:38:47

mnlg:, mi opinias ke "kiu estas via nomo?" nur bonas. Multaj, ĉefe anglalingvanoj, ankaŭ uzas "Kio estas via nomo?". Mi trovas ke tiu formo estas nepreferinda,
Male. "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro, sed "Kio (aŭ kia) estas via nomo?" estas ĝusta frazo

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 13일 오전 7:24:17

Ŝak:Male. "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro, sed "Kio (aŭ kia) estas via nomo?" estas ĝusta frazo
La konsultejo de la akademio de esperanto (kiun mi kontaktis antaŭ jaro) komplete malsamopinias de vi. Tamen, vi tenu vian opinion ridulo.gif

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 13일 오전 8:57:53

Ŝak: "kiu estas via nomo?" estas eĉ eraro..
Se oni montrus al vi kartojn sur kiu estus skribita respektive 'Ŝak', 'Zam' kaj 'Mazi' kaj dirus al vi 'Kiu de ĉi tiuj estas via nomo? Kiu estas via nomo?', ĉu ne estus ĝuste?
Laŭ mi, efektive, estas pli ol unu demando povante igi al homoj diri siajn nomojn. Ne gravas kiun oni uzas.

Sxak (프로필 보기) 2008년 5월 14일 오후 1:02:06

mnlg:La konsultejo de la akademio de esperanto (kiun mi kontaktis antaŭ jaro) komplete malsamopinias de vi. Tamen, vi tenu vian opinion ridulo.gif
Hm. Ĉu vi private kontaktis ilin aŭ povas doni iun ligon? Mi tre volas vidi tion.
Miland:Se oni montrus al vi kartojn sur kiu estus skribita respektive 'Ŝak', 'Zam' kaj 'Mazi' kaj dirus al vi 'Kiu de ĉi tiuj estas via nomo? Kiu estas via nomo?', ĉu ne estus ĝuste?
Jes ĝute, Kiun nomon [el la proponitaj] vi havas estas ĝusta frazo. Mi kontraŭas nur la frazon "kiu estas via nomo"

mnlg (프로필 보기) 2008년 5월 14일 오후 1:22:45

Ŝak:Hm. Ĉu vi private kontaktis ilin aŭ povas doni iun ligon? Mi tre volas vidi tion.
Private. Mia demando estis pli-malpli "Ĉu 'kio estas via nomo?' estas ĝusta demando, aŭ ĉu 'kiu estas via nomo?' estas ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ?"

La respondo estis, el mia memoro,

"La nura ĝusta formo estas 'kiu'".

La Konsultejo de la Akademio ne donas lingvajn leĝojn, do mi certe ne povas uzi tiun respondon por silentigi tiujn kiuj ne samopinias kiel mi. Tamen, tio kion vi diris certe ne ĝustas.

Aliflanke, mi ankoraŭ ne trovis konvinkigan kialon kiu montru ke "kio estas leono?" (kaj ĉiu alia demando kiu komenciĝas per "kio estas") devas doni klarigan respondon (= "leono estas besto"), dum "kio estas via nomo" devas doni determinan respondon. Tiun taskon pronomo "kiu" perfekte plenumas en ĉiu demando kiu komenciĝas per "kiu estas", do mi ne vidas kial ĝi ne povu teni la saman konduton en ĉi tiu kazo.

다시 위로