前往目錄

malnova aŭ maljuna

貼文者: matiac, 2016年9月30日

訊息: 8

語言: Esperanto

matiac (顯示個人資料) 2016年9月30日上午4:54:23

Mi havas demandon por kiu ajn havas la respondon.
Ĉu oni nomas plantojn kaj arbojn maljuna aŭ malnova?
Dankon.

Тerurĉjo (顯示個人資料) 2016年9月30日上午6:58:36

kiam oni plantas malgrandan arbon, la arbo estas juna, ne nova

do, maljuna

opalo (顯示個人資料) 2016年9月30日下午12:18:47

Se mi transplantus jarcentan arbon en mian ĝardenon, mi havus novan maljunan arbon.

melitopolano (顯示個人資料) 2016年10月4日下午6:46:56

Parolante pri biologia aĝo, eĉ se subkomprenas planto, oni uzas la difinojn juna/maljuna. Komparu kun aliaj lingvoj: angla a young tree (ne *a new tree*), rusa molodoje derevo (ne *novoje derevo*), ĉina yòushù (ne *xīnshù*).

Roch (顯示個人資料) 2016年10月4日下午8:58:52

Ĉiuj tremolecaj poploj (inkluzive de blanka poplo) tipe vegetas en grandaj klonaj kolonioj, kiuj originis de unuopa arbido, kaj disvastiĝis helpe de draĵoj; novaj tigoj en la kolonio povas ekaperi ĉe ĝis 30-40 metroj de la gepatrarbo. Ĉiu individua arbo povas vivi dum 40-150 jaroj supergrunde, sed la radiksistemo de la kolonio estas longeviva. En iuj kazoj, dum miloj da jaroj novaj trunkoj estas senditaj supren kiam la pli malnovaj trunkoj mortas supergrunde. Por tiu kialo ĝi estas konsiderita esti indikilo de praaj duonarbaroj. Unu tia kolonio en Utaho, havanta la kromnomo de "Pando", estas taksita aĝi 80 000 jarojn, eble la plej maljuna vivanta kolonio de tremolecaj poploj. Iuj tremolec-poplaj kolonioj iĝas tre vastaj kune kun la tempo, disvastiĝantaj proksimume metron ĉiun jaron, poste kovrantaj multajn hektarojn. Ili povas postvivi arbarajn incendiojn, ĉar la radikoj ne suferas de la varmeco de la fajro, kaj novaj ŝosoj elkreskas post la incendio.

wiki

senkulpa.gif

melitopolano (顯示個人資料) 2016年10月5日上午5:14:58

Roch (顯示個人資料) 2016年10月5日下午10:19:12

Mia ideo ne estas klara al mi! okulumo.gif

matiac (顯示個人資料) 2016年10月8日上午12:49:17

Mi donas danko al ĉiuj.

回到上端