Tästä sisältöön

Kial ne la Angla?

jan aleksan :lta, 7. toukokuuta 2008

Viestejä: 42

Kieli: Esperanto

morico (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2015 13.52.41

Klod(o) Piron(o) (5)

– Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?

– Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon !) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro , kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.

____________
1. Yomiuri Shimbun, angla eldono, 2002.04.17

Intervjuo al Claude Piron
Intervjuis Giorgio Bronzetti
www.disvastigo.it

Vinisus (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2015 15.34.59

Certe la angla estas unu el la plej belaj lingvoj en la tuta mondo, ĉefe siaj ramantikaj muzikoj, tamen ĝi estas etna lingvo, t.e. malfacile lernebla kaj parolebla, preskaŭ nur denaskuloj sukcesas aplombe paroli ĝin bedaŭrinde.

Takaisin ylös