Mesaĝoj: 42
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-08 05:01:12
Konkludo unu: feliĉe mi tamen estas ruso (vidu supre).
Konkludo du: malaperis kaŭzo timi land-lim-gardistojn (interalie, kial mi devis timi ilin?).
Koncerne la anglan konsiderinde estus, ke nuntempe skribata kaj presata (en forumoj-babilejoj tajpata) la angla estas la plej vaste uzata lingvo - pro siaj mallongaj preskaŭ neŝanĝeblaj vortoj, mallibera vortordo. Ne lastan rolon ludas valoro de anglalingvaj landoj, reale regantaj nunan mondon. Eble, estontece la situacio ŝanĝiĝos, sed momente la angla validas.
werechick (Montri la profilon) 2008-majo-08 06:56:23
La angla lingvo estas malfacila, kaj mi scias ke mia geamikoj, kiu venis el aliaj landoj, uzis multan tempon lerni la anglan.
Mia amikino venis el la Filipinoj, kaj ŝi diris angle malbone, kiam ŝi estis knabineto kaj nova en la lando. Mi pensas, ĉar esperanto estas pli facila, homoj kiel ŝi bonfarus se vi parolas ankaŭ esperante. Mi ne volas por homoj timi, aŭ malkomprenita.
Mi, mem, volas vojaĝi al aliajn landojn, kaj mi scias ke ne ĉiu landoj parolas angle. Do, mi lernas esperanton. Espere, mi povos trovi geesperantojn en la landoj.
Homoj devas povi vivi en la lando kion ili volas, ne nur la landoj kun la "korekta" lingvo. Mi parolas esperante ĉar: Lingvoj ne devas esti muroj, sed pontoj!
R2D2! (Montri la profilon) 2008-majo-08 20:51:35
Miland:Bedaŭrinde, ne eblas disputi la anglan, ĉar ĝi jam iĝis internacia lingvo pro ĝia logika literumado, facileco, sona beleco, ktp.[...]Ĉu logika literumado?
Ekzistas aliaj lingvoj kun pli logika literumado; la angla havas multaj nereguloj kaj ne taŭgas kiel internacia lingvo.
----
Sona beleco dependas de kiu aŭskultas ĝin. Mi kredas ke la franca sonas pli bele.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-08 21:32:45
pro ĝia logika literumadoHa, Miland, estimata.
Ŝanĝo nur de unu litero ŝanĝas prononcon de sekvanta vokalo - that and what.
Kia logika literumado?
Tio neeblas en la rusa, ekzemple.
guyjohnston (Montri la profilon) 2008-majo-08 22:02:40
Miland (Montri la profilon) 2008-majo-08 22:53:08
Nu, ne estus tre utile nei la evidentan..
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Dreamlight (Montri la profilon) 2008-majo-09 03:56:51
RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-majo-10 02:12:45
Dreamlight:La angla lingvo estas tre malfacila kaj malbela lingvoMi ankaŭ estas denaska anglaparolanto, sed mi ne opinias ke la angla estas malbela. Por ni, ĝi estas malekzotika kaj ordinara, sed ne necese malbela. Ĝi povas esti tre bela.
Mi opinias ke la estonta mondlingvo ne devus esti la angla ĉar ĝi estas tro malfacila por nedenaskuloj. De tempo al tempo, mi laboras kun nedenaskuloj, kaj tiom* da ili parolas ĝin tre aĉe kaj nekompreneble. Estas malfacila por ambaŭ - por ili, ĉar ili ne povas komuniki facile, kaj por ni (la denaskuloj) ĉar ni nur malfacile komprenas ilin.
La angla estus bona mondlingvo nur se ĉiuj estus denaskuloj, kaj la angla iĝus la nura lingvo. Sed, mi ne volas tiun. Mi preferas ke ĉiuj lingvoj estus egalaj. Esperanto donas al ni tian donaĵon, kaj tio estas unu el miaj kialoj por subteni ĝin.
Ankaŭ ĉar Esperanto amuzas.
-----
* Sed certe ne ĉiom.
leporo (Montri la profilon) 2008-majo-10 08:18:14
jan aleksan:Saluton,Kaj kial guste la angla? Ekzistas ja multe da lingvoj, kiuj taŭgus kiel internaciaj lingvoj. Ekzemple en la cina parolas plej multe da homoj en la mondo, la germana estas tre bela, do kial ne elektu ĝin?
Mi nune havas demandon pri lingvo en alia forumo, kaj mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona elekto tiel internacia lingvo. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
antaŭe dankon
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-10 20:10:42
Kredu min kiel nedenaskulon - via lingvo belsona estas, ĝi estas tre populara kaj vere ŝatata tutmonde.
Ne-vane moderna kantaro plejparte kantata estas angle, eĉ tuteŭropa konkurso kanta (mi forgesis ties nomon) popularas nur pro multnombraj anglalingvaj kantoj.
Mi hontas, sed rusiaj artistoj kantas tie en la angla.