Kial ne la Angla?
jan aleksan :lta, 7. toukokuuta 2008
Viestejä: 32
Kieli: Esperanto
Dreamlight (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2008 3.56.51
RiotNrrd (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 2.12.45
Dreamlight:La angla lingvo estas tre malfacila kaj malbela lingvoMi ankaŭ estas denaska anglaparolanto, sed mi ne opinias ke la angla estas malbela. Por ni, ĝi estas malekzotika kaj ordinara, sed ne necese malbela. Ĝi povas esti tre bela.
Mi opinias ke la estonta mondlingvo ne devus esti la angla ĉar ĝi estas tro malfacila por nedenaskuloj. De tempo al tempo, mi laboras kun nedenaskuloj, kaj tiom* da ili parolas ĝin tre aĉe kaj nekompreneble. Estas malfacila por ambaŭ - por ili, ĉar ili ne povas komuniki facile, kaj por ni (la denaskuloj) ĉar ni nur malfacile komprenas ilin.
La angla estus bona mondlingvo nur se ĉiuj estus denaskuloj, kaj la angla iĝus la nura lingvo. Sed, mi ne volas tiun. Mi preferas ke ĉiuj lingvoj estus egalaj. Esperanto donas al ni tian donaĵon, kaj tio estas unu el miaj kialoj por subteni ĝin.
Ankaŭ ĉar Esperanto amuzas.
-----
* Sed certe ne ĉiom.
leporo (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 8.18.14
jan aleksan:Saluton,Kaj kial guste la angla? Ekzistas ja multe da lingvoj, kiuj taŭgus kiel internaciaj lingvoj. Ekzemple en la cina parolas plej multe da homoj en la mondo, la germana estas tre bela, do kial ne elektu ĝin?
Mi nune havas demandon pri lingvo en alia forumo, kaj mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona elekto tiel internacia lingvo. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?
antaŭe dankon
RiotNrrd (Näytä profiilli) 10. toukokuuta 2008 21.25.04
Terurĉjo:(mi forgesis ties nomon)The Eurovision Song Contest (mi nur konas la anglan nomon).
hiyayaywhopee (Näytä profiilli) 11. toukokuuta 2008 18.22.35
Miland (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2008 12.48.18
Terurĉjo:.. lastjare gajnis la kanto "Molitva" (Preĝo).Vidinte la kanton sur Youtube, ĉi tiu kanto ne similas al 'Molitva Ruskiĥ' (Preĝo de Rusanoj), la nacia himno de antaŭ-revolucia Rusio - la lasta kies muzikan sonon prenis la Brita nacia himno!
Stefano B (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2008 18.57.23
hiyayaywhopee:Mi deziras, ke se nedenasuloj volus lerni la anglan, ili lernus ĝin ne ĉar ili devus pro mono aŭ komuniko inter aliaj nedenasuloj, sed ĉar la lando kaj kulturo de Brito aŭ Aŭstralio aŭ Usono vere interesas ilin.... aŭ Kanado, aŭ Novzelando, aŭ Irlando, ...
Miland (Näytä profiilli) 12. toukokuuta 2008 19.43.48
Stefano B:... aŭ Kanado, aŭ Novzelando, aŭ Irlando, ......aŭ Sud-Afriko, la Okcidentaj Indioj, la Falkland Insuloj, Ĝibraltaro...
Miland (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2008 12.58.43
Terurĉjo:Duono? Mirinde. Do lernu la anglan, rapide!
Ŝajne, ke jam mondoduono estas okupita de vi.
Miland (Näytä profiilli) 15. toukokuuta 2008 13.07.59
Terurĉjo:kanto ne povas esti vidinte..Dankon pro la klarigo. Efektive mi skribis kvazaŭ parolante, do mi ne uzis la saman subjekton en la du frazetoj; estis mi en la unua, sed la kanto en la dua; Por esti gramatike ĝusta, mi skribus
'Vidinte la kanton 'Molitva' sur Youtube, ŝajnis al mi ke ĉi tiu kanto ne similas al la nacia himno de antaŭ-revolucia Rusio.'