До змісту

Kial ne la Angla?

від jan aleksan, 7 травня 2008 р.

Повідомлення: 32

Мова: Esperanto

Dreamlight (Переглянути профіль) 9 травня 2008 р. 03:56:51

La angla lingvo estas tre malfacila kaj malbela lingvo (kiel persono kies unua lingvo la angla estas, mi esperas ke mi rajtetas tion diri). Ankaŭe, denaskaj angla-parolantoj ofte havas specon de aroganteco, kvazaŭ ilia lingvo devegus esti la lingvo de la mondo, hipokrite postulantaj ke la angla estu la sola inda lingvo en angla-parolantaj landoj ĉar ĝi la lingvo de ilia lando estas (precipe en Usono, kie laŭ ilia [mal]logiko la ligvo esti devus ia seminola aŭ algonkina aŭ haŭdenosaŭnea dialekto) kaj egale ke iuj paroli kaj kompreni ilian anglan kiam ili--la angla-parolantaj--veturas eksterlanden. Kiel diris Werechick, lingvoj devas pontoj anstataŭ muroj esti--kaj tiu sintenaĉo de angla-parolantoj estas ne ponto sed muro.

RiotNrrd (Переглянути профіль) 10 травня 2008 р. 02:12:45

Dreamlight:La angla lingvo estas tre malfacila kaj malbela lingvo
Mi ankaŭ estas denaska anglaparolanto, sed mi ne opinias ke la angla estas malbela. Por ni, ĝi estas malekzotika kaj ordinara, sed ne necese malbela. Ĝi povas esti tre bela.

Mi opinias ke la estonta mondlingvo ne devus esti la angla ĉar ĝi estas tro malfacila por nedenaskuloj. De tempo al tempo, mi laboras kun nedenaskuloj, kaj tiom* da ili parolas ĝin tre aĉe kaj nekompreneble. Estas malfacila por ambaŭ - por ili, ĉar ili ne povas komuniki facile, kaj por ni (la denaskuloj) ĉar ni nur malfacile komprenas ilin.

La angla estus bona mondlingvo nur se ĉiuj estus denaskuloj, kaj la angla iĝus la nura lingvo. Sed, mi ne volas tiun. Mi preferas ke ĉiuj lingvoj estus egalaj. Esperanto donas al ni tian donaĵon, kaj tio estas unu el miaj kialoj por subteni ĝin.

Ankaŭ ĉar Esperanto amuzas.

-----
* Sed certe ne ĉiom.

leporo (Переглянути профіль) 10 травня 2008 р. 08:18:14

jan aleksan:Saluton,

Mi nune havas demandon pri lingvo en alia forumo, kaj mi devas argui kial la angla ne estas la pli bona elekto tiel internacia lingvo. Mi ne trovas la argumentojn. ĉu vi povas helpi min?

antaŭe dankon
Kaj kial guste la angla? Ekzistas ja multe da lingvoj, kiuj taŭgus kiel internaciaj lingvoj. Ekzemple en la cina parolas plej multe da homoj en la mondo, la germana estas tre bela, do kial ne elektu ĝin?

RiotNrrd (Переглянути профіль) 10 травня 2008 р. 21:25:04

Terurĉjo:(mi forgesis ties nomon)
The Eurovision Song Contest (mi nur konas la anglan nomon).

hiyayaywhopee (Переглянути профіль) 11 травня 2008 р. 18:22:35

Mi deziras, ke se nedenasuloj volus lerni la anglan, ili lernus ĝin ne ĉar ili devus pro mono aŭ komuniko inter aliaj nedenasuloj, sed ĉar la lando kaj kulturo de Brito aŭ Aŭstralio aŭ Usono vere interesas ilin.

Miland (Переглянути профіль) 12 травня 2008 р. 12:48:18

Terurĉjo:.. lastjare gajnis la kanto "Molitva" (Preĝo).
Vidinte la kanton sur Youtube, ĉi tiu kanto ne similas al 'Molitva Ruskiĥ' (Preĝo de Rusanoj), la nacia himno de antaŭ-revolucia Rusio - la lasta kies muzikan sonon prenis la Brita nacia himno!

Stefano B (Переглянути профіль) 12 травня 2008 р. 18:57:23

hiyayaywhopee:Mi deziras, ke se nedenasuloj volus lerni la anglan, ili lernus ĝin ne ĉar ili devus pro mono aŭ komuniko inter aliaj nedenasuloj, sed ĉar la lando kaj kulturo de Brito aŭ Aŭstralio aŭ Usono vere interesas ilin.
... aŭ Kanado, aŭ Novzelando, aŭ Irlando, ... okulumo.gif

Miland (Переглянути профіль) 12 травня 2008 р. 19:43:48

Stefano B:... aŭ Kanado, aŭ Novzelando, aŭ Irlando, ... okulumo.gif
...aŭ Sud-Afriko, la Okcidentaj Indioj, la Falkland Insuloj, Ĝibraltaro...rideto.gif

Miland (Переглянути профіль) 15 травня 2008 р. 12:58:43

Terurĉjo:murdisto.gif

Ŝajne, ke jam mondoduono estas okupita de vi.
Duono? Mirinde. Do lernu la anglan, rapide! rido.gif

Miland (Переглянути профіль) 15 травня 2008 р. 13:07:59

Terurĉjo:kanto ne povas esti vidinte..
Dankon pro la klarigo. Efektive mi skribis kvazaŭ parolante, do mi ne uzis la saman subjekton en la du frazetoj; estis mi en la unua, sed la kanto en la dua; Por esti gramatike ĝusta, mi skribus
'Vidinte la kanton 'Molitva' sur Youtube, ŝajnis al mi ke ĉi tiu kanto ne similas al la nacia himno de antaŭ-revolucia Rusio.'

Назад до початку