前往目錄

Kiel nomiĝas tia vagono?

貼文者: melitopolano, 2016年10月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

melitopolano (顯示個人資料) 2016年10月3日下午1:40:50

Kiel en Esperanto nomiĝas fervoja pasaĝera vagono, konata kiel Platzkarten-Wagen en la germana kaj plackart en la rusa? Tio estas malmultekosta vagono kun pli multaj kaj malpli longaj litoj, sen barilo inter dormantoj kaj koridoro. Mi supozas, ke plackartvagono, sed mi ne trovis la radikon plackart- en iu ajn esperanta vortaro.

Серёга (顯示個人資料) 2016年10月3日下午4:59:41

litvagono.
komuna lita vagono.
vagono de tria klaso.
lokkarta vagono (kaj eĉ kun iom da lokoj por ŝakpasaĝeroj)

melitopolano (顯示個人資料) 2016年10月3日下午5:15:49

Серёга:litvagono.
komuna lita vagono.
vagono de tria klaso.
lokkarta vagono (kaj eĉ kun iom da lokoj por ŝakpasaĝeroj)
Dankon pro multaj variantoj. Komuna litvagono ŝajnas logika kaj komprenebla difino.

Frano (顯示個人資料) 2016年10月5日上午7:19:39

melitopolano:
Серёга:
komuna lita vagono.
Komuna litvagono ŝajnas logika kaj komprenebla difino.
Bone ke ne "komunlita vagono" ridulo.gif

melitopolano (顯示個人資料) 2016年10月5日上午7:51:36

Frano:Bone ke ne "komunlita vagono" ridulo.gif
Tia povus simili al indonezia pramo ridulo.gif

externalImage.png

Mandiras (顯示個人資料) 2016年10月11日下午6:05:58

Plackartnij estas rusa vagonklaso. Ne ekzistas klaso kun tiu nomo en Germanio. La malmultaj restantaj nokttrenoj en Germanio havas du tipojn vagonojn kun litoj: Schlafwagen (dormovagono, vagono kun dormoĉambretoj), kaj Liegewagen (kuŝvagono, komuna litvagono).

回到上端