У садржају

Esperanto ne estas viva lingvo

од Juippi, 06. октобар 2016.

Поруке: 23

Језик: Esperanto

bobowo (Погледати профил) 09. октобар 2016. 15.05.08

Mi pensas ke vi trovas pli bonan klarigon ol mi povas diri en la paĝoj pri Martinus. La klarigoj de Martinus pri la leĝoj de la vivo, kaj la materia kaj la spirita flankoj, vere estas nekutimaj. Ĉu vi jam iomete rigardis, eble ankaŭ anglalingve, kelkaj tekstoj estas ankaŭ en la nederlanda lingvo.http://www.martinus.dk/eo/titolpago/

Vinisus (Погледати профил) 09. октобар 2016. 17.01.32

Ene de mi estas batalkampo,ĉar estas en mi du Mioj, kiuj interbatalas senĉese. Unu estas pacema la du estas militema, la unua emas kredi sin eterna, la dua ne kredas pri alia vivo, ĉar por li la nuna estas la sola vivo.

Juippi (Погледати профил) 11. октобар 2016. 20.03.48

Mi trovis similan baltkampon ene de mi, ĝis lernis mediti -- mi ne scias ĉu estas la prava vorto, eble kontempli estus pli bone.
Nu, tamen mi signifas la staton, kiam la menso estas tute malplena el pensoj, kaj mi nur traktas sian memon.
Gvidojn por tio estas multaj, sed unun el plibonajn mi trovis antikvan "The Cloud of Unknowing".

Vestitor (Погледати профил) 11. октобар 2016. 22.19.19

Ĉi tiu degeneris en nebula metafiziko. La demando ŝajnas al mi praktika.

Kirilo81 (Погледати профил) 13. октобар 2016. 12.45.53

Mi uzas Esperanton hejme por paroli pri ĉio ajn kaj aŭdacas aserti, ke ĝi ja estas vivanta lingvo.

eurimaco (Погледати профил) 13. октобар 2016. 15.19.22

Laŭ mia opinio, Esperanto estas unu vivanta lingvo kiel ia ajn alia lingvo.

Vinisus (Погледати профил) 13. октобар 2016. 15.35.49

Esperanto, same kiel iu ajn idiomo, havas ankaŭ idiotismojn: trafite (ekzakte ĝuste); vole-nevole (devigite). Ĉiutage mi uzas la kreaĵon de Zamenhof, Spajpe, Lernu. net ktp... Ĉu Esperanto estus la solvo por la tutmonda komunikado? Ĉu la tutmondo volus, ke ĝi estus? Jen estas la problemo!.

dbob (Погледати профил) 15. октобар 2016. 11.19.12

Miaopinie, por ke lingvo estu viva necesas nur du homoj kiuj parolas ĝin. Esperanto estas jam vivanta de tiam, kiam Grabowski demandis al Zamenhof: "Ĉu eble vi estas Doktoro Esperanto?". La malgranda uzado de Esperanto en ĉiutagaj komunaj aferoj ne tre rilatas al ĝia viveco, sed al la kvanto de parolantoj. Estas facile pensi ke Esperanto estas neglektinda, se konsideri nur la kvanton de uzado, la nombron de parolantoj. Oni same facile forgesas, ke Esperanto estas unu el la plej grandaj inter la plej junaj lingvoj. Kiom da junaj lingvoj havas ĉiutage tiom da aktiveco kiel la esperanta? Kiom da junaj lingvoj kuraĝas defii la naciajn lingvojn kiel same bona aŭ eĉ pli bona komunikilo? Kompare kun la tre maljunaj naciaj lingvoj, Esperanto estas esperplena vigla junulo, la plej vigla inter la aliaj junuloj.

bryku (Погледати профил) 19. октобар 2016. 07.54.26

dbob:Miaopinie, por ke lingvo estu viva necesas nur du homoj kiuj parolas ĝin.
Nur unu homo tute sufiĉas - oni do povas paroli al si mem.

Therezemary (Погледати профил) 19. октобар 2016. 12.27.11

Mi ne ŝatas vian demandon, ĉar vi mortigis Esperanton vian! Viva lingvo signifas iajn lingvojn de la vivantaj! Adiaŭ! Ne zorgu je mi ĉar mi estas simpla, ĉu? Mi neniam pruvos tion, kion vi diris! T.M.

Вратите се горе