Ku rupapuro rw'ibirimwo

Esperanto ne estas viva lingvo

ca, kivuye

Ubutumwa 23

ururimi: Esperanto

Juippi (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2016 03:29:08

Ĉu Esperanto estas viva lingvo?
Mi opinias ke ne.
La viva lingvo estus tia, ke per ĝi povus klarigi ĉiutagaj aferoj kun komunaj, vivaj homoj.

Sed per Esperanto?
Tre malofte okazos, ke mi povas eĉ demandi la vojon en esperanto. Tio (en teorio) povus okazi nur dum io Esperanta konferenco, sed eĉ tiam atingas pli certa rezulto demande en loka lingvo.

Interreto estas la forumo, kio povus helpi en tio problemo, sed bedaŭrinde ĉi tie estas tre malfacila trovi la forumojn, kie traktas aliajn aferojn ol Esperanto mem.

Estimataj legantoj, unu el signoj de viva lingvo estas. ke en ĝi interparolasf ankaŭ pri aliajn aferojn ol tion mema lingvon.

Troviĝas tamen la blogojn, eĉ kelkaj miloj.
Sed la pler granda parto de tiuj, kiuj ne temas pri lingvo aŭ lingvistiko, estas jam mortitaj, tio estas, la lasta skribo estas farita antaŭ jarojn.

Por ke de sia mema parto prepari tion aferon mi komencos bubligi mian blogon, kiu pritraktos pri mondkoncepto el ioma nova vidpunkto.

La blogo nomiĝas "Trianguloj en kaj ekster la vivo", kaj troviĝas en retadreso "triangulejo.blogspot.com".

Mi deziras komenoj, kritikojn, argumentojn...

Ĝis la!

Kristoforo3 (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2016 04:16:12

Mi pensas ke tiu argumento signifus ke lingvoj de tre malgrandaj socioj kaj urbetoj, kiuj havas sian proprajn lingvojn, ankaŭ ne estus vivaj lingvoj, kaj tio certe ne estas ĝusta.

Mi ĉiu-semajne uzas Esperanton aŭskulti podkaston, nomita kernpunkto, kaj en tiu podkasto ili parolas pri multajn diversajn temojn, ne nur pri Esperanto.

opalo (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2016 08:22:30

Lingvoj ne estas bestoj nek plantoj, do ili ne vere vivas. Tial, la demando ĉu iu lingvo vivas ĉu mortas estas, esence, diskuto pri la figurasenca uzado de "vivanta", kaj nenio pli.

Ĉirkaŭ 1000 familioj uzas Esperanton por ĉiutagaj aferoj. La Libroservo de UEA enspezas 100 000 eŭrojn ĉiujare. Pro tio oni facile konkludas ke Esperanto, kvankam malgranda, estas vivanta lingvo, kaj pli sana ol multe da lingvoj kies vivecon neniu dubas.

novatago (Kwerekana umwidondoro) 6 Gitugutu 2016 11:53:46

Mi opinius sed tio estus paroli pri la lingvo. ridulo.gif

Ĝis, Novatago.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2016 08:02:02

Mi konsentas kun "opalo".
Rilate demandovojon mi kelkfoje klarigis al iu esperantisto, kiamaniere li atingos bezonatan lokon. Kompreneble demandi Esperante iun neesperantiston ne alportas frukton.

Vestitor (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2016 10:12:22

Eble Juippi estas diranta io kiu estas nepopulara, sed parte vera. Lingvo iĝas socie ekradikita kiam ĝi uzigas por ĉiutage komunikado. Uzi lingvo por la ĉiutage ripetaj demandoj, respondoj, eldiroj kaj la banalaj komunikadoj (phatic communication) estas uzo de lingvo kiel parto de vivo. Vi povas aŭdi socie ekradikita lingvo se vi batas vian fingron kun martelo aŭ vi krias al infano kiu kuras en danĝera strato plena trafiko.

Estas (ŝajne) familioj kiuj uzas Esperanto kiel ĉiutagaj lingvo, sed ili ne estas komunuma kiel ni normale komprenas ĝin; ili ne povas uzi ĝin por komuniki kun homoj ekster la familio ekz: la polico, en butikoj ktp. Ili estas ankaŭ dissemitaj. Ĉu ili estas rilataj al la aliaj familioj alimaniere, krom la fakto ke ili parolas Esperanton?

Esperanto ja 'vivas', sed ĝi postulas pli aktiva penado atingi tion.

Vinisus (Kwerekana umwidondoro) 8 Gitugutu 2016 23:01:10

En Brazilo la spiritisma movado forte kaj delonge subtenas la disvastigadon de Esperanto, mi ne estas religia homo, sed mi amegas Esperanton. Oni diras, ke Esperanto naskiĝis jam simpatia al Internacia Lingvo, do kiam estos la sopirata fina venko de nia lingvo? Verdire, mi opinias, ke tio okazos neniam malgraŭ la fakto ke la Interreto nuntempe ĵetas ĝin en la tutan mondon, sed mankas motivo, ĉar Esperanto ne alportas statuson nek monon. Ankaŭ ĝi ne havas patrion, la patrio de Esperanto estas la koroj de la esperantistoj.

Juippi (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2016 08:25:52

Mi aŭdis pri tio movado, sed memorus, ke temas spiritualisma movad. (Ne spiritistma, ĉar la spiritismo signifas klopodon diskuti kun mortitajn spiritojn ofte ludante la tablludon nomiĝanta "spiritismo".
Spiritualismo tamen direktiĝas serĉi kaj sperti la propran homan spiriton, kaj sekve spiritualan ligon kun aiajn homojn kaj kun tutan naturon ridulo.gif

Sed jes, movado estas iomete konata por mi, tra societo "Legio de Bona Volo (LBV)" kio ege interesiĝas min, kvankam ankaŭ mi ne estas religia homo.

Grava en via opinio estas tio, ke ĵuste kunlaborante kun diversaj universalaj movadoj la Esperanto movado povos atingi sufice da aero sub la siajn flugilojn, kaj ŝanĝiĝi al la vere viva lingvo.

ps.Vi estas bonvenita al mian blogon, kie mi klopodas klarigi, kiel trovi spiriton en sian propran esencon sen religio ridulo.gif

bobowo (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2016 12:51:35

Estas interesaj viaj vidpunktoj, la triangulo ja estas grava simbolo en multaj mondkonceptoj. Mi miras se vi ne konatiĝis kun Martinus kaj lia mondkoncepto, ja estas multe da tekstoj, videoj ankaŭ en Esperanto, pri kaj de tiu dana verkisto. Lia kosmologio estas ne religio, sed spirita scienco . http://www.martinus.dk/eo/titolpago/

Vestitor (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2016 12:58:38

Kio estas 'spirita scienco'? Mi supozas ke ĝi estas la kutima provo investi religio kun la gravito de scienco.

Subira ku ntango