Missatges: 12
Llengua: Esperanto
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.49.07
Kolonia domo, hereda bieno, mi dirus fantomloĝitan domon, kaj atingus la supron de romantika feliĉego,—sed tiu postulus tro de sorto!
Mi ankoraŭ fiere deklaros, ke io estas stranga pri ĝi.
Alie, kial ĝi estis luigita tiel malmultekoste? Kaj kial ĝi staris senluante tiel longe?
John priridas min, memkompreneble, sed oni atendas tion de edzo.
John estas ege pragmata. Li havas neniom da pacienco pri fido, intensan teruron pri superstiĉo, kaj li malkaŝe mokas ian parolon de aĵoj, kiuj estas nek tuŝeblaj, nek videblaj, nek registreblaj.
John estas kuracisto, kaj eble—(mi ne dirus ĝin al viva animo, memkompreneble, sed ĉi tiu estas malviva papero kaj granda konsolo por mia menso)—eble tio estas unu kaŭzo, kial mi ne resaniĝas pli rapide.
Nu, li ne kredas, ke mi estas malsana!
Kaj kion oni povas fari?
Se estiminda kuracisto, kaj ankaŭ sia edzo, certigas amikojn kaj parencojn, ke ja ne estas io grava pri oni krom portempa nerva deprimo,—eta histeria tendenco,—kion oni povas fari?
Mia frato ankaŭ estas kuracisto, kaj ankaŭ estiminda, kaj li diras la samon.
Do mi prenas fosfatojn aŭ fosfitojn,—kiun ajn pravas,—kaj tonikojn, kaj vojaĝojn, kaj aeron, kaj ekzercadon, kaj mi estas absolute malpermesita "labori" ĝis mi resaniĝos.
Mi persone malkonsentas pri iliaj ideoj.
Mi persone kredas, ke afabla laboro, kun eksciteco kaj ŝanĝo, estus bona por mi.
Sed kion oni povas fari?
Mi skribis por kelke da tempo spite al ili; sed ĝi ja tre lacigas min—esti tiel ruza pri tio, alie renkonti fortan opozicion.
Mi kelkfoje imagas, ke je mia stato, se mi havus malpli da kontraŭeco, kaj pli da societo kaj stimulo—sed John diras, ke la plej malbona afero, kiun mi povus fari, estas pensi pri mia stato, kaj mi agnoskas, ke tio ĉiam sentigas min malbona.
Do mi preterlasos ĝin, kaj parolos pri la domo.
La plej bela loko! Ĝi estas tute sola, starante tre for de la vojo, tri mejloj de la vilaĝo. Ĝi pensigas min pri anglaj lokoj, pri kiuj vi legas, ĉar estas heĝoj kaj muroj kaj pordegoj kiuj ŝlosas sin, kaj multe da apartaj dometoj por la ĝardenistoj kaj la servistoj.
Estas ĉarmega ĝardeno! Mi neniam vidis tian ĝardenon—granda kaj ŝirmata, plena de buks-borderitaj aleoj, kaj liniita per longaj vinber-kovritaj laŭboj kun benkoj sube.
Ankaŭ estas forcejoj, sed nun ili ĉiuj estas rompitaj.
Estas iu leĝa ĝeno, mi kredas, io pri la heredantoj kaj kunheredantoj; ĉiuokaze, la loko estas neloĝata jam de jaroj.
Tio fuŝas la fantomecon, bedaŭrinde; sed mi ne zorgas pri tio—estas io stranga pri la domo—mi povas senti ĝin.
Mi eĉ diris tion al John iu lunluma vespero, sed li diris, ke tio, kion mi sentis estis bloveto, kaj fermis la fenestron.
Kelkfoje, mi malracie koleriĝas kontraŭ John. Mi certas, ke mi neniam estis tiel sentema. Mi pensas, ke ĝi estas pro ĉi tiu nerva stato.
Sed John diras, ke se mi sentis min tiele, mi malzorgos mian ĝustan memregadon; do mi penas regi min,—antaŭ li, almenaŭ—kaj tio tre lacigas min.
Mi tute ne ŝatas nian ĉambron. Mi volis iun malsupran, kiu malfermiĝas en la placo kaj havas rozojn sur la tuta fenestro, kaj tiajn belajn, malnovajn indienajn kurtenojn! sed John neniel volis plenumi la peton.
Li diris, ke nur estas unu fenestro tie kaj ne estas loko por du litoj, kaj ne estas apuda ĉambro por li, se li prenis alian.
Li estas tre zorgema kaj amanta, kaj apenaŭ permesas min moviĝi sen speciala direkto.
Mi havas registritan preskribon por ĉiu horo de la tago; li prenas ĉiun zorgon de mi, kaj do mi sentas min malinde nedankema, ne pli ŝati ĝin.
Li diris, ke ni nur venis ĉi tien nur pro mi, ke devis havi perfektan ripozon kaj ĉiom da aero, kiom mi povas spiri. "Via ekzercado dependas de via forto, mia kara," li diris, "kaj via manĝaĵo iom dependas de via apetito; sed aeron vi ĉiam povas sorbi." Do ni prenis la infanĉambron, ĉe la supro de la domo.
Ĝi estas granda, aera ĉambro, preskaŭ la tuta etaĝo, kun fenestroj kiuj rigardas ĉien, kaj abunda aero kaj sunlumo. Ĝi unue estis infanĉambro, kaj poste ludĉambro kaj gimnastikejo, mi juĝas; ĉar la fenestroj estas baritaj por infanetoj, kaj estas ringoj kaj aĵoj en la muroj.
La farbo kaj tapeto ŝajnas kiel knablernejo uzis ĝin. Ĝi estas ŝirita—la tapeto—en grandajn pecojn tute ĉirkaŭ la kapo de mia lito, preskaŭ ĝis mi povas atingi, kaj ĉe granda loko je la alia flanko de la ĉambro, malalte. Mi neniam vidis pli malbonan tapeton en mia vivo.
Iu de tiuj sternitaj okulfrapaj desegnaĵoj, kiuj faras ĉian artan pekon.
Ĝi estas sufiĉe malvigla por konfuzi la sekvantan okulon, sufiĉe elstara por daŭre agaci, kaj por instigi studion, kaj kiam vi sekvas la lamajn, malcertajn kurbojn je iom distanco ili subite memmortigas—plonĝas je skandalaj anguloj, detruas sin en neaŭditajn paradoksojn.
La koloro estas repelema, preskaŭ naŭza; fuma, fia flavo, strange senkolorigita per la malrapide turnanta sunlumo.
Ĝi estas malvigla sed pala oranĝkoloro iuloke, malsana sulfurkoloro aliloke.
Ne estas mirinde, ke la infanoj malamis ĝin! Mi mem malŝatus ĝin se mi devis vivi longe en ĉi tiu ĉambro.
Jen venas John, kaj mi devas formeti ĉi tion,—li malŝatas vidi min skribante eĉ vorton.
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.50.33
Mi nun sidas apud la fenestro, en ĉi tiu terura infanĉambro, kaj nenio detenas min, ke mi ne skribu tiom, kiom mi volas, krom manko de forto.
John forestas dum la tuta tago, kaj eĉ dum kelkaj noktoj, kiam siaj okazoj estas gravaj.
Mi ĝojas, ke mia okazo ne estas grava!
Sed la nervaj ĝenoj estas terure deprimigaj.
John ne scias kiom mi efektive suferas. Li scias, ke ne ekzistas kialo por suferi, kaj tio kontentigas lin.
Memkompreneble, nur estas miaj nervoj. Ĝi ja tiel pezas sur mi, neniel plenumi mian devon!
Mi intencis esti tia helpo por John, tia subteno kaj konsolo, kaj jen mi, jam kompara ŝarĝo!
Neniu kredus kia peno estas, fari malmulte, kion mi povas—min vesti kaj gastigi, kaj ordoni.
Estas bonŝance, ke Mary povas tiel bone varti la bebon. Kia dolĉa bebo!
Kaj tamen mi ne povas esti kun li, ĝi tiel nervozigas min.
Mi supozas, ke John neniam estis nervoza en sia vivo. Li tiel je mi pri ĉi tiu tapeto!
En la komenco, li intencis retapeti la ĉambron, sed poste, li diris ke mi lasis ĝin superi min, kaj ke nenio estis pli malbona por nervoza paciento ol permesi tiajn fantaziaĵojn.
Li diris ke post la ŝanĝo de la tapeto estus la peza litkadro, kaj poste la baritaj fenestroj, kaj poste tiu krado ĉe la supro de la ŝtuparo, kaj tiel plue.
"Vi scias, ke la loko bonfaras al vi," li diris, "kaj vere, kara, mi ne volas renovigi la domon nur por luaĵo de tri monatoj."
"Tiuokaze, permesu nin malsupreniri," mi diris, "la ĉambroj estas tiel belaj tie."
Li tuj brakumis min kaj nomis min feliĉa ansereto, kaj diris ke li irus kelen, se tiu plaĉus al mi, kaj aldone blankigi ĝin.
Sed li sufiĉe pravas pri la litoj kaj fenestroj kaj aĵoj.
Ĝi estas tiel aera kaj komforta ĉambro kiel oni volus, kaj, memkompreneble, mi ne estus tiel stulta, ke mi ĝenus lin kaprice.
Mi ekŝatas la grandan ĉambron, krom tiu aĉa tapeto.
El unu fenestro mi povas vidi la ĝardenon, tiujn misterajn ŝirmatajn laŭbojn, la helajn malnovajn florojn, kaj arbustojn kaj tuberajn arbojn.
El alio mi havas belan vidon de la golfeto kaj malgranda privata kajo, kiu apartenas al la bieno. Estas belega ŝirmata strateto, kiu kondukas tien el la domo. Mi ĉiam fantazias, ke mi vidas homojn, kiuj iras laŭ tiuj multaj stratetoj kaj laŭboj, sed John avizis min, ke mi devas tute ne cedi al fantaziaĵoj. Li diras, ke pro mia imagpovo kaj emo al fari rakontojn, nervoza malforteco, kiel la mia, certe alkondukiĝos al ĉiaj deliraĵoj, kaj mi devus uzi mian volon kaj racion por kontroli la tendencon. Do mi provas.
Mi iam pensas, ke se mi nur estis sufiĉe sana por skribi iomete, tio senpezigus la ideopremon kaj ripozigus min.
Sed kiam mi provas, mi trovas, ke mi tre laciĝas.
Tiel senkuraĝigas min, malhavi ian konsilon aŭ kompanion pri mia laboro. Apenaŭ mi efektive resaniĝas, John diras, ke ni invitos je Kuzo Henry kaj Julia al ĉi tie por longa vizito; sed li diras, ke li nun preferus meti petardojn en mian kusentegon ol permesi al mi vidi tiujn stimulantajn homojn.
Mi esperas, ke mi povus pli rapide resaniĝi.
Sed mi devas ne pensi pri tio. Ĉi tiu tapeto ŝajnas al mi, ke ĝi scias kian malvirtan efikon ĝi havas sur mi!
Estas perioda loko, kie la desegnaĵo pendas kiel rompita kolo kaj du elorbitigitaj okuloj renversite fiksrigardas vin.
Mi absolute koleriĝis pro ĝia impertinenco kaj ĉiamdaŭreco. Supren kaj malsupren kaj flanken ili rampas, kaj tiuj absurdaj, fiksaj okuloj estas ĉie. Tie estas loko, kie du paneloj de la papero miskongruas, kaj la okuloj iras supren-malsupren laŭ la linio, unu iomete pli alta ol la alia.
Mi neniam vidis tiom da esprimo en malvivaĵo, kaj ni ĉiuj scias kiom da esprimo ili enhavas! Infane, mi maldorme kuŝis kaj trovis pli da amuzado kaj teruro el blankaj muroj kaj ordinaraj mebloj, ol aliaj infanoj povas trovi en ludilbutiko.
Mi memoras la komplezajn palpebrumojn de la ansoj de nia granda buroo, kaj estis unu seĝo, kiu ĉiam ŝajnis kiel forta amiko.
Mi sentis, ke se iu ajn de la aliaj mebloj ŝajnis tro feroca, mi ĉiam povis sidi sur tiu seĝo, kaj esti sekura.
Tamen, la meblaro en ĉi tiu ĉambro nur estas malkongrua, ĉar ni devis preni ilin el la teretaĝo. Mi supozas, ke kiam ĝi estis ludĉambro, ili devis elpreni la infanĉambrajn aferojn, kaj kompreneble! Mi neniam vidis tian ruinigon kiel tiu, kiun la infanoj postlasis ĉi tie.
La tapeto, kiel mi antaŭe diris, estas ŝirita en pecojn, kaj ĝi forte algluiĝas al muro—ili devis havi persiston, ankaŭ abomenon.
La planko estas gratita kaj ĉizita kaj splitita, la stuko mem kaviĝas ie kaj tie, kaj la granda peza lito, la sola meblo, kiun ni trovis en la ĉambro, ŝajnas ke ĝi eltenis tra milito.
Sed nenio de tio ĝenas min—nur la tapeto.
Jen venas la fratino de John. Ŝi estas tia afabla knabino, kaj ŝi tiel zorgas pri mi! Ŝi devas ne trovi min skribanta.
Ŝi estas perfekta, entuziasma mastrumistino, kaj ne esperas pri pli bona profesio. Mi vere kredas, ke ŝi pensas, ke la skribado malsanigis min!
Sed mi povas skribi kiam ŝi forestas, kaj vidi ŝin en la foraĵo tra ĉi tiuj fenestroj.
Unu superas la vojon, belan, ŝirmatan, kurban vojon, kaj unu, kiu superrigardas la kamparon. Ĝi estas bela kamparo, plena de grandaj ulmoj kaj veluraj herbejoj.
Ĉi tiu tapeto havas ian sub-desegnaĵon de alia nuanco, kaj ĝi estas aparte incitanta, ĉar vi nur povas vidi ĝin sub certaj lumoj, kaj tiam malklare.
Sed kie ĝi ne paliĝas, kaj kie la suno precize brilas, mi povas vidi ian strangan, provokan, senforman figuron, kiu ŝajne rondiras malantaŭ tiu stulta kaj ostenta ekstera desegnaĵo.
Jen la fratino sur la ŝtuparo!
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.52.14
Memkompreneble, mi faris nenion. Nun Jennie zorgas pri ĉio.
Sed tutegale, ĝi lacigis min.
John diras, ke se mi ne rapide resaniĝos, li sendos min al Weir MITCHELL aŭtune.
Sed mi tute ne volas iri tien. Unu el miaj amikoj estis sub lia zorgo, kaj ŝi diras, ke li estas kiel John kaj mia frato, eĉ plie!
Aldone, iri tiel fore estas klopodo.
Mi ne sentas, ke iel utilis fari ion ajn, kaj mi iĝas tre malgaja kaj plendema.
Mi ploras pri nenio, kaj ploras multfoje.
Memkompreneble, mi ne ploras kiam John aŭ iu alia estas ĉi tie, sed nur kiam mi estas sola.
Kaj nun, mi multfoje estas sole. John ofte devas resti urbete pro gravaj okazoj, kaj Jennie estas indulgema, kaj lasas min, kiam mi petas tion al ŝi.
Do mi promenas iomete en la ĝardeno, aŭ laŭ tiu aminda aleo, sidas sur la porĉo sub la rozoj, kaj ofte kuŝas ĉi tie.
Mi ja ekŝatas la ĉambron malgraŭ la tapeto. Eble pro la tapeto.
Ĝi tiel restas en mia menso!
Mi kuŝas ĉi tie sur ĉi tiu granda, nemovebla lito—ĝi estas alnajlita, mi kredas—kaj sekvas tiun desegnaĵon hore. Ĝi estas kvazaŭ gimnastiko, mi garantias al vi. Mi komencas, ekzemple, ĉe la bazo, tie en la angulo, kie oni ne tuŝis ĝin, kaj mi decidas je la mila fojo, ke mi ja sekvos tiun absurdan desegnaĵon ĝis ia konkludo.
Mi iomete scias la principojn de belarto, kaj mi scias, ke ĉi tio ne sin aranĝis laŭ iu leĝo de radiado, aŭ alternado, aŭ ripetado, aŭ simetrio, aŭ alio, kiun mi scias pri.
Ĝi ripetas, memkompreneble, laŭ la larĝoj, sed ne alie.
Laŭ unu vido, ĉiu larĝo staras sole, la ŝvelitaj kurboj kaj ornamaĵoj—ia speco de "degenerita romaniko" trafita per delirium tremens—iras supremalsupren, en izolaj kolumnoj de stulteco.
Sed, aliflanke, ili diagonale kuniĝas, kaj iliaj sternitaj konturoj elfluas per grandaj oblikvaj ondoj de optika teruro, kiel amaso da konvulsiaj algoj.
La tuto ankaŭ iras horizontale, almenaŭ ŝajne, kaj mi lacigas min provante distingi la skemon, kiu prezidas ĝian movadon.
Oni uzis horizontalan larĝon kiel friso, kaj tio aldonas al la konfuzo.
Estas unu parto de la ĉambro, kie la tapeto estas preskaŭ sendifekta, kaj tie, kiam la oblikvaj lumoj fadiĝas kaj la subiranta suno rekte lumigas ĝin, mi preskaŭ povas vidi radiadon, post ĉio,—la senfinaj groteskoj ŝajne kreskas el komuna centro, kaj kapantaŭe sin ĵetas je egalaj anguloj.
Sekvi ĝin lacigas min. Mi dormetos iomete.
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.53.09
Mi ne volas.
Mi ne povas.
Kaj mi scias, ke John trovus tion absurda. Sed mi devas diri, kion mi sentas kaj pensas, iel—ĝi estas kia konsolo!
Sed la peno fariĝas pli granda ol la konsolo.
Duono de la tempo, mi estas terure maldiligenta, kaj tre ofte kuŝas.
John diras, ke mi devas ne perdi mian forton, kaj farigas min preni moruhepatoleon kaj multajn tonikojn kaj aĵojn, por diri nenion de elo kaj vino kaj ruĝa viando.
Kara John! Li kare amas min, kaj malamas, ke mi estas malsana. Antaŭ nelonge, mi provis havi veran, seriozan, moderan konversacion kun li, por diri al li, ke mi volas, ke li permesu min viziti je Kuzo Henry kaj Julia.
Sed li diris, ke mi ne povis iri, nek povis toleri ĝin post mia alveno; kaj mi ne bone pledis por mia propra okazo, ĉar mi ploris antaŭ ol mi finis.
Klarmense pensi fariĝas granda peno por mi. Pro la nervoza malforteco, supozeble.
Kaj kara John levis min en siaj brakoj, kaj portis min supren kaj kuŝigis min sur la liton, kaj li sidis apud mi kaj legis al mi ĝis li lacigis min.
Li diris, ke mi estis sia karulino kaj sia konsolo kaj ĉio, kion li posedis, ke mi devas zorgi pri mi pro li, kaj resti sana.
Li diras, ke neniu krom mi mem povas liberigi min, kaj mi devas uzi mian volon kaj memregadon, kaj devas ne cedi al tiaj stultaj fantaziaĵoj.
Unu konsolo estas, ke la bebo estas bona kaj feliĉa, kaj ne bezonas loĝi en ĉi tiu infanĉambro, kun la aĉa tapeto.
Se ni ne okupis ĝin, la kara infano devus okupi ĝin! Kia bonŝanca eskapo! Nu, mi ne permesus al mia infano, impresema etulo, loĝi en tia ĉambro, eĉ por la tuta mondo.
Mi ne pensis pri tion antaŭe, sed estas feliĉe, ke John detenis min ĉi tie, post ĉio. Mi povas toleri ĝin pli felico ol bebo povus, vi komprenas.
Memkompreneble, mi ne plu mencias ĝin al ili,—mi estas tro prudenta,—sed mi daŭre observas ĝin tute egale.
Aĵoj ekzistas en tiu tapeto, kiuj neniu scias pri, krom mi, kaj kiuj neniu scios pri.
Malantaŭ la ekstera desegnaĵo, la malklaraj formoj klariĝas ĉiutage.
Ĉiam estas la sama formo, sed ĝi estas tre abunda.
Kaj ĝi similas al virino, kiu kliniĝas kaj rampas malantaŭ tiu desegnaĵo. Mi tute ne ŝatas ĝin. Mi demandas al mi—mi ekpensas—mi deziras, ke John prenu min for de ĉi tie!
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.53.37
Tamen, mi provis hieraŭ nokte.
La luno lumis. La luno brilas ĉirkaŭe, samkiel la suno.
Fojfoje, mi malamas vidi ĝin, ĉar ĝi rampas tiel malrapide, kaj ĉiam eniras tra unu fenestro aŭ alia.
John dormis kaj mi ne volis veki lin, tial mi ne moviĝis, kaj rigardis la lunlumon sur tiu ondanta tapeto ĝis mi ektimis.
La malklara figuro malantaŭe ŝajnis, ke ŝi skuis la desegnaĵon, kvazaŭ kiel ŝi volis eliri.
Mi kviete ekstaris kaj iris por palpi kaj vidi se la tapeto vere moviĝis, kaj kiam mi revenis, John estis veka.
"Kio okazis, knabineto?" li demandis. "Ne tiel promenu—vi malvarmiĝos."
Mi pensis, ke estis bona tempo por paroli, do mi diris al li, ke mi fakte ne resaniĝas ĉi tie, kaj mi volis, ke li prenus min for de ĉi tie.
"Nu, kara!" diris li, "nia lukontrakto finiĝos post tri semajnoj, kaj mi ne scias kiel ni povus iri antaŭ tio.
"La riparaĵoj ankoraŭ ne estas finitaj ĉe hejmo, kaj mi neniel povas tuj forlasi la urbeton. Se vi estus en ia danĝero, mi povus kaj volus, sed vi efektive estas pli bona, kara, ĉu vi komprenas tion aŭ ne. Mi estas doktoro, kara, kaj mi scias. Vi plipeziĝas kaj koloriĝas, via apetito estas pli bona. Mi ja sentas min pli bone pri vi."
"Mi tute ne plipeziĝis," diris mi, "sed mi malplipeziĝis; kaj mia apetito eble estas pli bona vespere, kiam vi estas ĉi tie, sed ĝi estas malpli bona matene, kiam vi estas fore."
"Benu ŝian dolĉan koron!" li diris kun granda brakumo; "ŝi estos tiel malsana kiel ŝi volas. Sed nun, ni bonuzu la tagon kaj dormu, kaj ni diskutos pri tio matene."
"Kaj vi ne foriros?" mi malgaje demandis.
"Nu, kiel mi povus, kara? Restas nur tri semajnoj, kaj poste ni vojaĝos por kelkaj tagoj dum Jennie pretigos la domon. Mi certigas al vi, kara, vi sanas!"
"Korpe sana, eble"—mi ekdiris, kaj haltigis min, ĉar li rektiĝis kaj rigardis al mi kun tia severa, riproĉa mieno, ke mi ne povis diri alian vorton.
"Karulino," diris li, "mi petas vin, pro mi kaj pro nia infano, kaj ankaŭ pro vi, ke vi neniam permesu tiun ideon eniri vian menson, eĉ por unu momento! Nenio estas pli danĝera, pli fascina, por temperamento kiel via. Ĝi estas falsa, stulta fantaziaĵo. Ĉu vi ne povas fidi al mi, kiel kuracisto kiam mi diras tion?"
Do, memkompreneble, mi diris nenion pli pri tio, kaj ni baldaŭ dormis. Li unue pensis, ke mi dormis, sed mi ne estis,—tie mi kuŝis por horoj provante decidi se tiu ekstera desegnaĵo kaj la malantaŭa desegnaĵo efektive moviĝis kune aŭ malkune.
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.54.22
La koloro estas sufiĉe malbelega, kaj sufiĉe necerta, kaj sufiĉe koleriga, sed la desegnaĵo estas turmentega.
Vi pensas, ke vi superis ĝin, sed tuj kiam vi eksekvas, ĝi faras saltomortalon, kaj jen vi havas. Ĝi frapas al vi la vizaĝon, faligas vin, kaj tretas sur vin. Ĝi estas kiel inkubo.
La ekstera desegnaĵo estas troornama arabesko, kiu memorigas onin pri fungo. Se vi povas imagi enartikigitan muŝfungon, senhaltan linion de muŝfungoj, kiuj burĝonas kaj ŝosas en senfinaj kunvolvaĵoj,—nu, tio estas kvazaŭ kiel ĝi.
Tio estas, kelkfoje!
Estas unu distinginda apartaĵo de ĉi tiu tapeto, aĵon neniu krom mi ŝajne rimarkas, kaj tio estas, ke ĝi ŝanĝas sin dum la lumo ŝanĝas sin.
Kiam la suno enbrilas tra la orienta fenestro—mi ĉiam atendas tiun unuan longan, rektan radion—ĝi ŝanĝiĝas tiel rapide, ke mi neniam povas kredi al miaj okuloj.
Tial mi ĉiam rigardas ĝin.
Per lunlumo—la luno enbrilas dum la tuta nokto, kiam la luno aperas—mi ne scius, ke ĝi estas la sama tapeto.
Nokte per iu ajn lumo, per krepuska lumo, kandellumo, lamplumo, kaj plej terure, per lunlumo, ĝi fariĝas baroj! La ekstera desegnaĵo, mi volas diri, kaj la virino malantaŭ ĝi estas tute evidenta.
Por longa tempo, me ne komprenis la aĵon, kiu montras sin de malantaŭe,—tiu malklara sub-desegnaĵo,—sed nun mi estas certa, ke ĝi estas virino.
Per taglumo, ŝi estas milda, kvieta. Mi fantazias, ke la desegnaĵo bridas ŝin. Ĝi estas tiel enigma. Ĝi kvietigas min por horoj.
Mi nun kuŝas oftege. John diras, ke ĝi estas bona por mi, kaj mi devus dormi kiel eble plej multe.
Efektive, li komencis la rutinon per igante min kuŝi por horo post ĉiu manĝo.
Ĝi estas malbonega rutino, mi certas, ĉar, vi komprenas, mi ne dormas.
Kaj tio kultivas trompecon, ĉar mi ne informas ilin, ke mi ne estas dorma,—ho, ne!
Fakte, mi iom ektimas pro John.
Li kelkfoje ŝajnas al mi tre bizara, kaj eĉ Jennie havas nekompreneblan mienon.
Min trafas la ideo, kiel scienca hipotezo, ke eble tio estas pro la tapeto!
Mi rigardis al John kiam li ne sciis, ke mi rigardis, kaj subite eniris la ĉambron kun la plej naivaj pretekstoj, kaj mi multfoje kaptis lin kiam li rigardis al la tapeto! Kaj ankaŭ Jennie. Mi foje kaptis ŝin kun ŝia mano sur ĝi.
Ŝi ne sciis, ke mi estis en la ĉambro, kaj kiam mi demandis ŝin per mallaŭta, mallaŭtega voĉo, per kiel eble plej brida afektaĵo, kion ŝi faris al la tapeto, ŝi turnis sin kvazaŭ kiel oni kaptis ŝin ŝtelanta, kaj aspektis tre kolera—demandis min kial mi tiel terurus ŝin!
Ŝi diris, ke la tapeto makulis ĉion, kion ĝi tuŝis, ke ŝi trovis flavajn strekojn sur ĉiuj la vestaĵoj de mi kaj John, kaj ŝi volis, ke ni estu pli zorgaj!
Ĉu tiu ne ŝajnis senkulpa? Sed mi scias, ke ŝi studis tiun desegnaĵon, kaj mi decidis, ke neniu krom mi mem trovos ĝin!
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.54.37
John ĝojas vidi min resaniganta! Li ridis iomete antaŭ nelonge, kaj diris, ke mi ŝajnis flori malgraŭ la tapeto.
Mi flankenlasis ĝin per rido. Mi ne intencis diri al li, ke ĝi estis pro la tapeto—li mokus min. Li eble volus forpreni min.
Mi ne volas foriri nun ĝis mi trovos ĝin. Restas plu unu semajno, kaj mi pensas, ke tio sufiĉos.
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.55.04
En la tago, ĝi estas laciga kaj perpleksiga.
Ĉiam estas novaj ŝosoj sur la fungo, kaj novaj nuancoj de flavo kovras ĝin. Mi ne povas nombri ilin, kvankam mi provis konscience.
Ĝi estas la plej stranga flava, tiu tapeto! Ĝi pensigas min pri ĉiuj flavaĵoj, kiujn mi jam vidis—ne la belaĵoj, kiel ranunkoloj, sed maljunaj fiaj, malbonaj flavaĵoj.
Sed estas alio pri tiu tapeto—la odoro! Mi rimarkis ĝin tuj kiam ni eniris la ĉambron, sed kun tiom da aero kaj suno, ĝi ne estis tiel malbona. Ni nun trapasis semajnon de nebulo kaj pluvo, kaj ĉu la fenestroj malfermas aŭ ne, la odoro estas ĉi tie.
Ĝi rampas ĉie en la domo.
Mi trovas ĝin ŝvebanta en la manĝoĉambro, rondiranta en la salono, kaŝanta sin en la koridoro, atendante min sur la ŝtuparo.
Ĝin sorbas mia hararo.
Eĉ kiam mi veturas, se mi subite turnus mian kapon kaj surprizus ĝin—jen tiu odoro!
Kaj kia kurioza odoro! Mi pasigis horojn provante analizi ĝin, difini kiel ĝi odoras.
Ĝi ne estas malbona—unue, kaj estas tre milda, sed la plej subtila, plej daŭra odoro, kiun mi jam renkontis.
En la malseka vetero ĝi aĉas. Mi vekas en la nokto kaj trovas ĝin pendanta super mi.
Ĝi unue perturbis min. Mi serioze pensis forbruli la domon—por trafi la odoron.
Sed nun mi kutimas je ĝi. La sola aĵo, al kiu mi povas kompari ĝin estas la koloro de la tapeto—flava odoro!
Sur ĉi tiu muro, estas tre kurioza marko, malsupre, apud la plankoplinto. Strio, kiu kuras ĉirkaŭ la ĉambro. Ĝi iras malantaŭ ĉiu meblo, krom la lito, longa, rekta, plata streko, kvazaŭ kiel oni frotis ĝin ree kaj ree.
Mi scivolas kiel oni faris ĝin, kaj kiu faris ĝin, kaj kial ili faris ĝin. Ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe—ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe kaj ĉirkaŭe—ĝi turnas mian kapon!
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.55.22
Pro rigardante ĝin tiom multe dum la nokto, kiam ĝi tiel ŝanĝas sin, mi finfine eltrovis ion.
La ekstera desegnaĵo efektive moviĝas—kaj ne estas mirinde! La virino malantaŭ skuas ĝin!
Kelkfoje, mi pensas, ke multege da virinoj estas malantaŭ ĝin, kaj kelkfoje nur unu, kaj ŝi rapide rampas, kaj ŝia rampado skuas ĝin ĉie.
En la tre helaj lokoj, ŝi haltas, kaj en la tre malhelaj lokoj, ŝi tenas la barojn kaj forte skuas ilin.
Kaj ŝi ĉiam provas tragrimpi. Sed neniu povus grimpi tra tiu desegnaĵo—ĝi tiele strangolas; mi pensas ke tio estas kial ĝi havas tiom da kapoj.
Ili trairas, kaj poste la desegnaĵo strangolas ilin kaj renversas ilin, kaj blankigas iliajn okulojn!
Se oni kovrus aŭ forprenus tiujn kapojn, ne estus duone tiel malbone.
JoeyJoJo (Mostra el perfil) 17 d’octubre de 2016 0.55.44
Kaj mi diros al vi kial—private—mi vidis ŝin!
Mi povas vidi ŝin tra ĉiu el miaj fenestroj!
Ĝi estas la sama virino, mi scias, ĉar ŝi ĉiam rampas, kaj la plejparto de virinoj ne rampas dum la tago.
Mi vidas ŝin en tiu longa ŝirmata strateto, rampanta supren kaj malsupren. Mi vidas ŝin en tiuj malhelaj vinber-kovritaj laŭboj, rampanta ĉirkaŭ la ĝardeno.
Mi vidas ŝin sur tiu longa vojo sub la arboj, rampanta, kaj kiam kaleŝo pasas, ŝi kaŝas sin sub la rubusaj arbustoj.
Mi ne kulpigas ŝin pri tio. Esti kaptita, kiam vi rampas dum la tago devas esti tre hontinda!
Mi ĉiam ŝlosas la pordon kiam mi rampas dum la tago. Mi ne povas fari ĝin nokte, ĉar mi scias, ke John tuj suspektus ion.
Kaj John nun estas tiom stranga, ke mi ne volas inciti lin. Mi volas, ke li prenu alian ĉambron! Aldone, mi ne volas, ke iu krom mi, ellasu tiun virinon nokte.
Mi ofte scivolas se mi povus vidi ŝin tra ĉiuj fenestroj samtempe.
Sed, kiel ajn rapide mi turniĝas, mi nur povas unuope rigardi tra ili.
Kaj kvankam mi ĉiam vidas ŝin, eble ŝi povas rampi pli rapide, ol mi povas turniĝi!
Mi iufoje rigardis ŝin en la fora kamparo, rampanta tiel rapide kiel nuba ombro en forta vento.