去目錄頁

Part-tempa, laŭokaza, sufiĉe malofta, laboro, pagata, por ĉina Esperantisto

从 mkj1887, 2016年10月22日

讯息: 1

语言: Esperanto

mkj1887 (显示个人资料) 2016年10月22日上午2:54:11

Mi estas merkano (= usonano) kiu nuntempe loĝas en la provinco teksaso. Mi volas krei provizon de paralelaj frazoj inter la merk-angla kaj la ĉina por uzi en mia enciklopedia vortaro de la merk-angla. Mi do serĉas ĉinan Esperantiston kiu interesiĝus kunlabori, kontraŭ pago, en ĉi tiu entrepreno.

Eble vi volas scii, kial mi elektis specife la ĉinan. La kialo estas, ke mia ekzino estas ĉina, kaj ankoraŭ ne bone komprenas la anglan. (En la pasinteco mi instruis la anglan en ĉinio, kie mi renkontis mian edzinon.) La paralelaj frazoj do servos ankaŭ por helpi al mia edzino progresi en la angla.

Mi proponas malnetan pagon de unu (1) merka (usona) dolaro kontraŭ traduko de unu frazo. Mi pagus elektronike (ekzemple, per Paypal), kaj vi devus pagi la sendokoston.

Ni komencus treege malrapide, po eble nur unu (1) frazon semajne.

Do, mi tradukos anglalingvan frazon al Esperanto, donos la tradukon al vi, kaj vi tradukos la tradukon al la ĉina, kaj donos al mi vian tradukon. Por tio, mi tuj pagos al vi, malnete, elektronike, unu dolaron.

Ekzemplo de frazo: Mia edzino ne komprenas la distingon inter la parolhomonimoj “threw” kaj “through”. Do, mi kreis la anglalingvan frazon, “He threw the ball through the hoop.”, kiun mi poste tradukis al Esperanto jene: “Li ĵetis la pilkon tra la ringego.”. Vi poste tradukus tiun Esperantlingvan frazon al la ĉina kaj transdonus vian tradukon al mi.

Ne necesas, ke vi havu ajnan scion pri la angla. Inter ni rolos nur Esperanto kaj la ĉina.

Via laboro estos dungita, kaj do apartenus tute al mi, sed mi agnoskos vian kontribuon.

Se vi interesiĝus pri ĉi tiu posteno, bonvolu informi min je mia reta adreso: mkj1887@gmail.com.

回到上端