目次へ

Trump

Alkanadi,2016年11月9日の

メッセージ: 85

言語: Esperanto

Roch (プロフィールを表示) 2016年11月11日 6:18:16

Kliphph:Ĝasten Trudo, bonvolu konstrui "La Grandan Muron de Kanadio" (kaj demandi ke la Usono pagos por la konstruaĵo) por
teni la usonaj barbaroj ekstere. La Kanada enmigrada retejo malfunciis post usonan balotadon, ĉar ĉiuj usonaj kiuj ne voĉdonis por la nova führero Trumpo, nun volas eskapi al Kanado.Usonaj civitanoj, restu kie vi estas kaj batali kontraŭ faŝismon.
Vi prononcas Justin angle!.. Mi nun preferas, la kazon C de la akademio... Tio estas pli neŭtrala. okulumo.gif

c) Uzo de la originala skribo de la propra nomo (tradicie uzata nur se la originala nomo estas skribata per latinalfabetaj literoj, ekzemple Kálmán Kalocsay) aŭ iu pli-malpli akceptita sistemeca latinliterigo de la propraj nomoj, originale skribataj per alia skribosistemo (ekzemple ĉinaj propraj nomoj en pinjina transskribo, kiel Dèng Xiăopíng).

vincas (プロフィールを表示) 2016年11月11日 8:44:57

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Kaj kara vincus, kio okazos, se Trump postulos de ĉiuj landoj de NATO pagi por la defendo?
Okazos tre bone!
Jes, vere! La rusofoboj devas pagi. Multe pagi, pli kaj pli. Ĝis la plena resaniĝo.
Rusofoboj tie - rusofoboj ĉie
Espereble la rusofoboj baldaŭ malmultiĝos, kiam Usono anstataŭ pagi por rusofobio postulos monon por defendo kontraŭ kolera Rusio.
Usono nur pligrandigis monon por defendo de Eŭropo kontraŭ agresema diktatora Rusio [: Ankaŭ mem Eŭropo pli multe zorgos pri sia defendo, do rusofoboj nur plimultiĝos :

Ve ridulo.gif

vincas (プロフィールを表示) 2016年11月11日 8:47:20

Fuzzy:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:Trump ŝajne ne estas tiom freneze malamanta Rusion maniulo por faligi rusiajn aviadilojn.
Sed li klare diris ke li faligus
Li klare diris ke li ne volas konfliktojn kaj volas intertrakti. Ankaŭ Rusio volas intertrakti.
Rusio ĉiame montras ke volas konfliktojn. Ekzemple, rusiaj aviadiloj flugas tre tre proksime de usonaj militŝipoj. Mi certas ke tio ĉesos ĉar Putino bone komprenas ke Trumpo havas pli longan kaj ke tiuj rustaj rusaj flugantaj siteloj estos faligitaj
Rusaj militaviadiloj flugas tre tre proksime nur de tiuj militŝipoj, kiuj navigas tre tre proksime de rusaj ŝtatlimoj. Trump espereble ĉesos la sensencan kaj danĝeran provokadon.
Espereble Trumpo faligos tiujn flugantajn sitelojn [: Kaj ne dubu usonaj militŝipoj navigos kie volos plu :

vincas (プロフィールを表示) 2016年11月11日 8:53:27

Kiom longe daŭros amikeco inter Putino kaj Trumpo kiam Rusio ĉiutage bombos hospitalon aŭ lernejon en Sirio, sed diros ke tion faris Usono? [: Mi pensas ke ne longe ridulo.gif

Vestitor (プロフィールを表示) 2016年11月11日 20:52:03

Fuzzy:Mi scias pri Trump laŭ informoj de rusia televido kaj Eŭronews. Kaj mi vere ne komprenas kio estas problemo pri li? Sufiĉe saĝa, sperta kaj aktiva viro malgraŭ la aĝo. Mi atendas ke Usono iĝos pli forta sub lia gvidado. Por Putin ludi kun li ne estos facila afero.
Ĉu iu rakontos al mi ion plej teruran pri Trump?
Komence, li estas klare temerara megalómano. Li estas ankaŭ nesanigebla mensoganto. Ne nur li estas mensoganto, sed li estas pruvita mensoganto kiu ofte eĉ akceptas la akuzo. Li konstante evitas impostojn kaj li verŝajne ne pagis impostojn ekde la fruaj 1970-aj jaroj.

Li estis implikita en sia justa parto de negoco korupteco. Li uzas procesado trudi liajn proprajn financajn dezirojn kaj ankaŭ misuzas bankroto leĝojn.

La ĉefa problemo de Trump estas ke li estas unu de la plej malbona ekzemplo de la (malĝusta) ideo ke socio povas esti regita en la sama maniero kiel entreprenoj. En la realo mondo li ne povas maldungi ĉiuj homoj; li ne povas ludi kun la leĝo por atingi personaj gajnoj.
Li parolas pri la korupta naturo de politika, sed ekde la 1970-aj jaroj li uzis tiuj samaj koruptecoj kiel komerco-utilo. Tiel li estas ne la 'kontraŭ-korupteco' kandidato; li estas produkto kaj profitanto de korupteco.

Do, kelkaj Usonanoj pensas ke Donald Trump estas la resanigilo por la malsano de avareco kaj korupteco? Mi ne komprenas kiel tiu funkcias kiel racia penso.

Fuzzy (プロフィールを表示) 2016年11月12日 7:39:37

Vestitor, politikistoj ofte mensogas. Clinton ankaŭ estas fama mensogulino. Populara opinio pri la politikistoj estas ke ili ĉiam diras nur tion kion homoj deziras aŭdi, do mensogas. Ne mirindas ke Trump ne estas escepto.
Li verŝajne estas fripono, sed li estas saĝa kaj tre sukcesa. Li estas miliardulo, do ne bezonas koruptmonon. Ĉu vi ne kredas ke Trump estante mem lertega impostevitanto kapablas efike ĉesi la impostevitadon de aliaj friponoj?
Estri la landon kvazaŭ firmaon ne estas verŝajne bona ideo, sed ĉu ne estus multe pli bone por Usono kaj por la tuta mondo, se usona politiko iĝus pli pragmata anstataŭ malsaĝa demokratiigado de ĉiuj ajn sur la Tero?

Vestitor (プロフィールを表示) 2016年11月12日 20:11:52

Тerurĉjo:vestitor, ĉu vi asertas, ke usonanoj plejparte estas idiotoj kaj mens-debiluloj?
Ĉu mi diras tiun? Estas legitimaj kialoj por la venko de Trump, sed tiu ne signifas ke li estas bona kandidato. Ne nur en Usono, sed en ĉioj landoj estas reago kontraŭ ekonomia tutmondiĝo kaj la disfalo de bazo-certecoj. Ĉu estas korupta kapitalisto kiu profitas de tia mondo 'la solvo'? Uzu vian cerbon.

Тerurĉjo:la ĉefa ŝtato de la mondo tute demokratie elektis por si ŝtatestron
Demokratio estas relativa kaj ankaŭ koruptebla. Clinton gajnis pli voĉoj, sed la 'sistemo' de demokratio en Usono diras ke Trump venkas.

Тerurĉjo:oni povas ŝerci pri tiu homo, sed neniu havas rajton ofendi lin, lian edzinon kaj usonan popolon, kies elekto li estas
Ofendi? Mi ofertas faktoj, ne insultoj.

Тerurĉjo:kiu estas vi por diri - megalómano, mensoganto?
Kiu estas vi por diri ke li ne estas tiu?

Vestitor (プロフィールを表示) 2016年11月12日 20:35:51

Fuzzy:Vestitor, politikistoj ofte mensogas. Clinton ankaŭ estas fama mensogulino. Populara opinio pri la politikistoj estas ke ili ĉiam diras nur tion kion homoj deziras aŭdi, do mensogas. Ne mirindas ke Trump ne estas escepto.
Li verŝajne estas fripono, sed li estas saĝa kaj tre sukcesa. Li estas miliardulo, do ne bezonas koruptmonon. Ĉu vi ne kredas ke Trump estante mem lertega impostevitanto kapablas efike ĉesi la impostevitadon de aliaj friponoj?
Estri la landon kvazaŭ firmaon ne estas verŝajne bona ideo, sed ĉu ne estus multe pli bone por Usono kaj por la tuta mondo, se usona politiko iĝus pli pragmata anstataŭ malsaĝa demokratiigado de ĉiuj ajn sur la Tero?
Ili estas ambaŭ mensogistoj, tiu estas prava. Nek Clinton nek Trump estis inda kandidato, sed Trump ankaŭ estas pli temerara. Kia ŝtatisto instigas la plej malalta formoj de malamo inter la popolo?

Vi ŝajnas kredi ke esti miliardulo estas sama kiel 'saĝa' aŭ socie respondeca aŭ la plej bona persono por tia rolo. Estas multaj riĉuloj kiuj ne estas agrablaj homoj! Anstatŭ 'saĝa' mi dirus 'ruzeco'.

Li ne estas en la Blanco-Domo ĝis Januaro/Februaro kaj kion li proklamis antaŭ la elekto ne estas kio atendas lin kiam li vere iĝas prezidanto. 'Ni konstruos muron kaj la Meksikanoj pagos por ĝin'? Idiota. Ni vidos.

Kliphph (プロフィールを表示) 2016年11月13日 0:40:05

Ĉu neniu plu volus impresi Jodie Foster? (en la stilo de Hinckley)

Fuzzy (プロフィールを表示) 2016年11月13日 7:35:13

Vestitor:
Ili estas ambaŭ mensogistoj, tiu estas prava. Nek Clinton nek Trump estis inda kandidato, sed Trump ankaŭ estas pli temerara. Kia ŝtatisto instigas la plej malalta formoj de malamo inter la popolo?

Vi ŝajnas kredi ke esti miliardulo estas sama kiel 'saĝa' aŭ socie respondeca aŭ la plej bona persono por tia rolo. Estas multaj riĉuloj kiuj ne estas agrablaj homoj! Anstatŭ 'saĝa' mi dirus 'ruzeco'.

Li ne estas en la Blanco-Domo ĝis Januaro/Februaro kaj kion li proklamis antaŭ la elekto ne estas kio atendas lin kiam li vere iĝas prezidanto. 'Ni konstruos muron kaj la Meksikanoj pagos por ĝin'? Idiota. Ni vidos.
Prezidento ne devas esti "agrabla". Sed Clinton estas murdistino, ŝi komencis militojn, ĉu tio ne estas multe pli malbone?

Kial al vi ne plaĉas la ideo pri la muro? Kiel alie ĉesi malleĝan enmigradon?

先頭にもどる