ไปยังสารบัญ

Ĉu la dio scias ĉion?

จาก Alkanadi, 14 พฤศจิกายน 2016

ข้อความ 21

ภาษา: Esperanto

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 10:58:52

Ĉu la dio scias ĉion? Ĉu ŝi scias la senton de ebrieco? Ĉu ŝi sicas la senton de fikemeco?

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 15:08:09

La respondon neniu scias.

Fuzzy (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 15:19:26

La Dio povas ĉion. Li povas eĉ konstrui ŝtonon kiun Li mem ne povas levi. Sed eĉ ĉi tiun ŝtonon Li kompreneble povas levi. Ĉar Li estas ĉionpova.
La homa logiko ne aplikeblas al la Dio.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 16:00:21

Kiu fidas, tiu havas certecon pri io, kion li aŭ ŝi ne povas konfirmi. (Tomás de Aquino) 

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 16:19:53

La koncepto de Dio estas inspirita kun ĉiaj asertoj, iuj de kiuj kontraŭdiras unu la alian. Esence li povas fari ion ajn ke vi deziras.
Mi memoras ion de Bertrand Russell pri monaĥinoj kiuj banis plene vestita por konservi sian modestecon eĉ por la okuloj de Dio. Do, li povas vidi tra muroj en la banĉambro, sed ne tra vestojn!

Tia 'scio' pri kion la dioj povas fari estas la esenco de fido-penso.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 17:32:46

Laŭ mi Dio estas la energio kiu ne povas esti kreita nek detruita nur transformita, kaj ni estas arego de atomoj, kiuj post la morto de nia korpo pli kaj pli diseriĝos aliformiĝonta en nutraĵon por aliaj bestoj kaj kreskaĵoj. Jen estas nia bela estonteco!.

dbob (แสดงโปรไฟล์) 14 พฤศจิกายน 2016, 18:55:02

Alkanadi:Ĉu la dio scias ĉion? Ĉu ŝi scias la senton de ebrieco? Ĉu ŝi sicas la senton de fikemeco?
Se la respondo al la unua demando estas jesa kaj dio scias ĉion, do la sekvaj demandoj ankaŭ estas jesaj. Nur se la unua demando estas nea indas plu demandi. La ĝustan respondon vi ricevos se vi demandos al dio mem.

Stefano888 (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2016, 00:32:42

La scio pri Dio estas preter nia kompreno. Tamen, kompreneble Li scias ĉion. Ĉu vi scias ĉion? Ĉu ekzistas iu, kiu scias pli ol vi? Dio scias pli ol ĉiuj. Tio estas kial Li estas Dio kaj vi estas Lia kreitulo.

snellfenster (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2016, 03:22:57

Li scias sub kiu kusenlito por trovi la denton.

Roch (แสดงโปรไฟล์) 26 พฤศจิกายน 2016, 06:02:46

Vestitor:La koncepto de Dio estas inspirita kun ĉiaj asertoj, iuj de kiuj kontraŭdiras unu la alian. Esence li povas fari ion ajn ke vi deziras.
Mi memoras ion de Bertrand Russell pri monaĥinoj kiuj banis plene vestita por konservi sian modestecon eĉ por la okuloj de Dio. Do, li povas vidi tra muroj en la banĉambro, sed ne tra vestojn!

Tia 'scio' pri kion la dioj povas fari estas la esenco de fido-penso.
Mi konkludus ke Dio vidus per fratino okuloj... Se ŝi ne vidas sin, Dio ne vidis ŝin! rideto.gif

กลับไปด้านบน