Al la enhavo

Ĉu la dio scias ĉion?

de Alkanadi, 2016-novembro-14

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Aralezo (Montri la profilon) 2016-novembro-26 07:47:50

Fuzzy:La Dio povas ĉion. Li povas eĉ konstrui ŝtonon kiun Li mem ne povas levi. Sed eĉ ĉi tiun ŝtonon Li kompreneble povas levi. Ĉar Li estas ĉionpova.
La homa logiko ne aplikeblas al la Dio.
La homa logiko ne aplikeblas eĉ al la homo. Nu, ne ĉiam aplikeblas. ridulo.gif

Sed en via mezepoka paradokso ĉio estas klara. La vortoj “Ne povas” povas havi diversajn signifojn. Li volas krei tiun ŝtonon – Li kreis ĝin. Li ne povas levi ĝin, jes, sed ne ĉar ne scipovas tion fari (en tiu senco Li ja povas levi). Li ne volas levi ĝin, do Li tion neniam faros (en tiu senco Li ne povas levi). En tiu paradokso eĉ la ekzemplon de tiu ŝtono oni ofte donis – la homo, kiun ĉiopova Dio ne povas truddevigi kredi je Dio. Ĉar Li mem volas doni al la homo la liberan volon.

Sed ĉesi esti ĉiopova – tion fari ĉiopova Dio ja ne povas. Li ne povas ĉesi esti Dio.

snellfenster (Montri la profilon) 2016-novembro-26 08:42:12

"La homa logiko ne aplikeblas al la Dio."
Tial, la koncepto de la Dio estas lauxvorte sensencajxo!
Foje, Occamo trancxas sin dum derazanta.

Aralezo (Montri la profilon) 2016-novembro-26 13:22:14

snellfenster:"La homa logiko ne aplikeblas al la Dio."
Tial, la koncepto de la Dio estas lauxvorte sensencajxo!
Ne. Male, se senfina eterna ĉiopova Dio tute ampleksus en la homa kapo – tio estus sensencaĵo. La kapo ne havas tiom da spaco, tio estas tute logike.

La vortoj “ne aplikeblas” ne estas taŭgaj, jes. “Ne sufiĉas”, eble, estas pli bone.

snellfenster (Montri la profilon) 2016-novembro-26 14:48:07

Aplikeblas.. suficxas.. vortoj kotluktas kun vortoj. Mi opinias ke ili havas ne objekton en cxi tiu kazo. Mia punkto simple estas ke la nuleco de Dio bezonas kredantojn por akiri inventaron de ecoj. Tamen, la vereco (malamiko al dieco) ne bezonas kredantojn aux fidelantojn aux ecx auxdiencon; nure la racia.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-26 15:18:02

Ĉu Dio scias ĉion? Laŭ mi Li certe scias, ĉar mi neniam vidis Lin uzi guglon.

snellfenster (Montri la profilon) 2016-novembro-29 21:59:43

Ho, sed, Guglo ja igxas cxiea, se ne cxioscia... ankoraux!

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-29 22:48:30

snellfenster:Ho, sed, Guglo ja igxas cxiea, se ne cxioscia... ankoraux!
Ĝi estas interesa punkto. La senco de esti observita fare tute-vidanta okulo estas malagrabla; Ĉu ĝi estas Google aŭ Dio.

snellfenster (Montri la profilon) 2016-novembro-29 23:44:34

Jes, eble, la identiga simbolo de Guglo estus..
G -o^o- gle okulumo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-30 10:26:58

Kun pasado de la tenpo la afero ŝanĝis, Antaŭ kelkaj jaroj oni diradis: "La Sinjoro estas mia paŝtisto, nenio mankos al mi." Hodiaŭ oni eldiras --- guglo estas mia servilo nenio mankos al mi.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-30 21:26:32

Iom post iom, mi ĉesis uzi la plejpartoj de la produktoj de Guglo. Por la unua tempo dum 15 jaroj mi havas aĉeti retpoŝton adreson (Startmail). Ekde 2012 mi uzis Startpage aŭ DuckDuckGo por serĉi.
Mi ja iras al youtube kaj kelkfoje mi uzas la tradukon, sed mi ne havas Guglo konto do mi estas anonima uzanto.

Reen al la supro