Meddelanden: 21
Språk: Esperanto
Aralezo (Visa profilen) 26 november 2016 07:47:50
Fuzzy:La Dio povas ĉion. Li povas eĉ konstrui ŝtonon kiun Li mem ne povas levi. Sed eĉ ĉi tiun ŝtonon Li kompreneble povas levi. Ĉar Li estas ĉionpova.La homa logiko ne aplikeblas eĉ al la homo. Nu, ne ĉiam aplikeblas.
La homa logiko ne aplikeblas al la Dio.
Sed en via mezepoka paradokso ĉio estas klara. La vortoj “Ne povas” povas havi diversajn signifojn. Li volas krei tiun ŝtonon – Li kreis ĝin. Li ne povas levi ĝin, jes, sed ne ĉar ne scipovas tion fari (en tiu senco Li ja povas levi). Li ne volas levi ĝin, do Li tion neniam faros (en tiu senco Li ne povas levi). En tiu paradokso eĉ la ekzemplon de tiu ŝtono oni ofte donis – la homo, kiun ĉiopova Dio ne povas truddevigi kredi je Dio. Ĉar Li mem volas doni al la homo la liberan volon.
Sed ĉesi esti ĉiopova – tion fari ĉiopova Dio ja ne povas. Li ne povas ĉesi esti Dio.
snellfenster (Visa profilen) 26 november 2016 08:42:12
Tial, la koncepto de la Dio estas lauxvorte sensencajxo!
Foje, Occamo trancxas sin dum derazanta.
Aralezo (Visa profilen) 26 november 2016 13:22:14
snellfenster:"La homa logiko ne aplikeblas al la Dio."Ne. Male, se senfina eterna ĉiopova Dio tute ampleksus en la homa kapo – tio estus sensencaĵo. La kapo ne havas tiom da spaco, tio estas tute logike.
Tial, la koncepto de la Dio estas lauxvorte sensencajxo!
La vortoj “ne aplikeblas” ne estas taŭgaj, jes. “Ne sufiĉas”, eble, estas pli bone.
snellfenster (Visa profilen) 26 november 2016 14:48:07
Vinisus (Visa profilen) 26 november 2016 15:18:02
snellfenster (Visa profilen) 29 november 2016 21:59:43
Vestitor (Visa profilen) 29 november 2016 22:48:30
snellfenster:Ho, sed, Guglo ja igxas cxiea, se ne cxioscia... ankoraux!Ĝi estas interesa punkto. La senco de esti observita fare tute-vidanta okulo estas malagrabla; Ĉu ĝi estas Google aŭ Dio.
snellfenster (Visa profilen) 29 november 2016 23:44:34
G -o^o- gle
Vinisus (Visa profilen) 30 november 2016 10:26:58
Vestitor (Visa profilen) 30 november 2016 21:26:32
Mi ja iras al youtube kaj kelkfoje mi uzas la tradukon, sed mi ne havas Guglo konto do mi estas anonima uzanto.