У садржају

Kion vi volas

од Alkanadi, 16. новембар 2016.

Поруке: 15

Језик: Esperanto

Alkanadi (Погледати профил) 16. новембар 2016. 13.37.50

Kion vi volas rilate al Esperanto kaj esperantujo?

Altebrilas (Погледати профил) 17. новембар 2016. 10.26.30

Ke ĉiu klubo aŭ asocio aligu kelkajn junulojn, kaj helpu ilin partopreni al junulara internacia renkontiĝo, fine de la sama jaro.

Tio montrus al la publiko:
1. Ke Esperanto estas mastrumebla post kelkaj monatoj,
2. Ke oni povas fari ion konkretan kaj agrablan pere de Esperanto,
3. Ke ĝi kongruas kun siaj promesoj.

Grown (Погледати профил) 24. новембар 2016. 10.20.11

Mi lernis Esperanton ĉar mi deziras malfuŝintan lingvon kaj volas uzi artefaritan inteligentecon!

Vinisus (Погледати профил) 24. новембар 2016. 10.48.40

Feliĉe, ke vi jam lernis Esperanton! Mi tute ne, ĉar mi ankoraŭ daŭrigas mian penegan lernadon.
Plej amike.

Grown (Погледати профил) 24. новембар 2016. 11.59.15

Vinisus:Feliĉe, ke vi jam lernis Esperanton! Mi tute ne, ĉar mi ankoraŭ daŭrigas mian penegan lernadon.
Plej amike.
En la okazo se vi deziras, por ke mi rekomendu lernaĵojn, mi ne faĉile povas rekomendi verkojn por ke, vi lernu. Christa627 estas okupita, kaj Ana Pana estas emerita. Vi bonvolu lerni per tiuj verkoj:

* Vikipedio
* Vikidatumoj
* http://www.esperanto-panorama.net/vortaro/eoen.htm
* http://www.gutenberg.org/files/16967/16967-h/16967...
* duckduckgo.com

Unu inter la plej malfaĉilaj aferoj pri Esperantonlernado estas ke la vortaro estas tro malgranda. Ekzemple, mi provis ame parodii rakonton, per anstataŭo de la vortojn pri pasio kun vortoj pri kuirado kaj manĝaĵo, sed mi povas trovi multe da la vortojn pri manĝaĵo. Mi ne povas trovi la Esperantan vorton kiu signifas la anglan frazparton, "Graham cracker", nek la vorto, "walnut".

Vinisus (Погледати профил) 24. новембар 2016. 15.19.49

Koran dankon kara Grown! Eble iam mi lernos la tutan Esperanton, sed nun mi estas simpla lernanto, ĉar ĉiutage aperas novaj malfacilaĵoj

Grown (Погледати профил) 25. новембар 2016. 13.24.13

Mi ne scias ĉu tio estas aferkoncerne, sed kion Esperantujo deziras? Mi ne scias al kio mi kontribuu. Ĉu iu ajn Esperantisto kiu ne estas mi deziras tion:

https://coldwater.miraheze.org/wiki/Special:AllPag...

Se ne, bonvolu sole diri tion. Mi povas traduki ion alian, ekzemple eble Esperantigi I, Rowboat aŭ Homeland je Cory Doctorow, aŭ Vikimediajn artikolojn pri historio aŭ io. Bonvolu diri al mi, kiun projekton vi deziras. Se mi Esperantigu Cory Doctorow-ajn verkojn, do unue mi bezonas legi la verkojn kaj lerni kia estas la karaktero je Cory Doctorow.

Ĉu iu ajn Esperantisto kiu ne estas mi deziras por ke, mi skribu fanatikfikcion pri Ana Pana? Ĉu mi havas permesion fari tion?

Alkanadi (Погледати профил) 25. новембар 2016. 16.49.03

Grown:Mi povas traduki ion alian.... Bonvolu diri al mi, kiun projekton vi deziras
Ideo 1:Ideo 2:
  • Jutuba Blogo
Ideo 3:
  • Trovu komencantan Esperantiston kaj helpu lin/ŝin lerni ĉe skajpo. Vi povas uzi iTalki por trovi ilin.
Ideo 4:
  • Vikipedio
Ideo 5:
  • Upwork / Fiverr

Grown (Погледати профил) 25. новембар 2016. 17.31.35

"La Legendo pri Dormema Valo". Mi povas fari ion el tio. Sed kiom vi deziras tion, precize? Mi ne intendas diri ke mi ne faros tion, sed mi bezonas scii. Ĉu vi deziras, por ke, mi traduku la rakonton nunpunkige?

Kaj kiu Vikipediaj artikoloj estas la plej Esperantiginda?

Vestitor (Погледати профил) 25. новембар 2016. 18.22.42

Por traduki librojn oni devas unue havas firman tenon de la cela lingvo al kiu oni volas traduki, ĉu ne? Mi ne provas esti malestima. Mi ne havas sufiĉe bonan nivelon por traduki al Esperanto kaj mi ne volas aldoni al la nombro de malbonaj tradukoj en la retmondo.

Estas jam multajn librojn.

Devas esti aliaj manieroj kontribui al Esperanto.

Вратите се горе