Al la enhavo

Konkreta tasko

de vap, 2016-novembro-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

vap (Montri la profilon) 2016-novembro-21 00:37:24

Bonan tagon,

mi sxatus peti por helpo pri un ekzercotasko en kurso La teoria Nakamura (leciono 19a, ekzerco "Kion ili sxatus fari?")

Tasko: Ni ŝatus (vetur- / per / en / Angluj- / metro-)

Mia kompletigoj:
1) veturi per metro en Anglujo
2) veturi per metro en Anglujon

Lernu! indikis, ke ambaux estis malgxustaj. Mi ne vidas eraron...

Dankon por opinio!
Vap

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-21 02:31:01

metro (metr·o)
unuo de longo [m];

metroo (metro·o)
urba eksterstrata fervojo

vap (Montri la profilon) 2016-novembro-21 04:12:31

Dankon! Jes, metroo, kun du o - mi forgesis...

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-22 16:54:46

Ĉu ne estus preferinde: substrata fervojo ?

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-22 17:13:47

timemo.gif Jes, la plena difino estas ...

metroo (metro·o)
urba eksterstrata fervojo por amasa rapida transportado de pasaĝeroj; metroo povas esti subtera, surtera aŭ supertera

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-23 13:20:55

Laŭ PIV: metro/o Fervojo por rapida pasaĝertrafiko en grandaj urboj k ties ĉirkaŭaĵo, kun linioreto plejparte subtera. ridulo.gif

Reen al la supro