Späť na obsah

Konkreta tasko

od vap, 21. novembra 2016

Príspevky: 6

Jazyk: Esperanto

vap (Zobraziť profil) 21. novembra 2016 0:37:24

Bonan tagon,

mi sxatus peti por helpo pri un ekzercotasko en kurso La teoria Nakamura (leciono 19a, ekzerco "Kion ili sxatus fari?")

Tasko: Ni ŝatus (vetur- / per / en / Angluj- / metro-)

Mia kompletigoj:
1) veturi per metro en Anglujo
2) veturi per metro en Anglujon

Lernu! indikis, ke ambaux estis malgxustaj. Mi ne vidas eraron...

Dankon por opinio!
Vap

Roch (Zobraziť profil) 21. novembra 2016 2:31:01

metro (metr·o)
unuo de longo [m];

metroo (metro·o)
urba eksterstrata fervojo

vap (Zobraziť profil) 21. novembra 2016 4:12:31

Dankon! Jes, metroo, kun du o - mi forgesis...

Vinisus (Zobraziť profil) 22. novembra 2016 16:54:46

Ĉu ne estus preferinde: substrata fervojo ?

Roch (Zobraziť profil) 22. novembra 2016 17:13:47

timemo.gif Jes, la plena difino estas ...

metroo (metro·o)
urba eksterstrata fervojo por amasa rapida transportado de pasaĝeroj; metroo povas esti subtera, surtera aŭ supertera

Vinisus (Zobraziť profil) 23. novembra 2016 13:20:55

Laŭ PIV: metro/o Fervojo por rapida pasaĝertrafiko en grandaj urboj k ties ĉirkaŭaĵo, kun linioreto plejparte subtera. ridulo.gif

Nahor