Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?
од rapn21, 24. новембар 2016.
Поруке: 6
Језик: Esperanto
rapn21 (Погледати профил) 24. новембар 2016. 18.05.53
Mi diskutas kelkajn kongresojn kaj demandas ĉu ili estis neŭtralaj? Ĉu oni volas ke ili estis neŭtralaj? Ĉu vi partoprenus tiujn kongresojn?
Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?
robbkvasnak (Погледати профил) 24. новембар 2016. 18.13.14
Kliphph (Погледати профил) 24. новембар 2016. 21.20.52
Laŭ mi, egaleco kaj socia justeco estas la plej kernaj ideoj de la Esperanto-movado. Mi kredas ke oni ne povas esti neŭtrala kaj samtempa kontraŭ ĉiuj formoj de subpremo.
Mi konsentas kun la ideo de Eŭgeno Lanti, "For la Neŭtralismon!". http://www.satesperanto.org/-For-la-Neuxtralismon-...
Roch (Погледати профил) 25. новембар 2016. 07.00.57
"Al tiuj, kiuj Faras el ortografio de propraj nomoj fetiĉon, sendube ne plaĉos ligojn esperantigo Lau proksimuma prononciĝo."
http://www.satesperanto.org/Lanti-pri-esperantigo-...
Ĉar proksimuma prononciĝo povus rezulti en tro promocii unu naturan lingvon
Eŭgeno = angle?
Eŭĵeno = france?
rapn21 (Погледати профил) 13. децембар 2016. 14.59.22
robbkvasnak:En la demando pri lingvo, Esperanto ne estas kaj ne povas esti neŭtrala. La pozicio de nia movado estas "pro-Esperanta" kaj tio ne estas neŭtrala ideo.Sed la demando rilatas al politika neŭtraleco. Ĉu Esperanto estas politika neŭtrala ideo?
rapn21 (Погледати профил) 13. децембар 2016. 15.55.22
Kliphph:Unue, kiel oni difinas "Neŭtralecon"? Kiel landoj kiuj ne havas militajn traktatojn kun aliaj landoj? Kiel homoj kiu ne havas dekstrajn/ maldekstrajn politikajn ideologiojn (centristoj)?Ĉu la Esperanto-movado kaj organizoj havu opinion pri milito? Ĉu ni subtenu aŭ kondamnu unu flanko pli ol la alia? Kompreneble estas homoj kiuj estas dekstristoj kaj maldekstristoj, sed ĉu la organizo estu tiel?