前往目錄

Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?

貼文者: rapn21, 2016年11月24日

訊息: 6

語言: Esperanto

rapn21 (顯示個人資料) 2016年11月24日下午6:05:53

Neŭtraleco estas la plej kerna ideo de la Esperanto-movado, sed ĉu ni ĉiam povas aŭ eĉ volas esti neŭtralaj? Ĉu oni povas esti neŭtrala rilate al diskriminacio? Ĉu bojkoto vere helpas?

Mi diskutas kelkajn kongresojn kaj demandas ĉu ili estis neŭtralaj? Ĉu oni volas ke ili estis neŭtralaj? Ĉu vi partoprenus tiujn kongresojn?

Ĉu ni povas/volas esti neŭtralaj?

robbkvasnak (顯示個人資料) 2016年11月24日下午6:13:14

En la demando pri lingvo, Esperanto ne estas kaj ne povas esti neŭtrala. La pozicio de nia movado estas "pro-Esperanta" kaj tio ne estas neŭtrala ideo.

Kliphph (顯示個人資料) 2016年11月24日下午9:20:52

Unue, kiel oni difinas "Neŭtralecon"? Kiel landoj kiuj ne havas militajn traktatojn kun aliaj landoj? Kiel homoj kiu ne havas dekstrajn/ maldekstrajn politikajn ideologiojn (centristoj)?

Laŭ mi, egaleco kaj socia justeco estas la plej kernaj ideoj de la Esperanto-movado. Mi kredas ke oni ne povas esti neŭtrala kaj samtempa kontraŭ ĉiuj formoj de subpremo.

Mi konsentas kun la ideo de Eŭgeno Lanti, "For la Neŭtralismon!". http://www.satesperanto.org/-For-la-Neuxtralismon-...

Roch (顯示個人資料) 2016年11月25日上午7:00:57

Ĉi tie, mi lin nomus nur Lanti, aŭ Eugène Lanti

"Al tiuj, kiuj Faras el ortografio de propraj nomoj fetiĉon, sendube ne plaĉos ligojn esperantigo Lau proksimuma prononciĝo."

http://www.satesperanto.org/Lanti-pri-esperantigo-...

Ĉar proksimuma prononciĝo povus rezulti en tro promocii unu naturan lingvon

Eŭgeno = angle?
Eŭĵeno = france?

rapn21 (顯示個人資料) 2016年12月13日下午2:59:22

robbkvasnak:En la demando pri lingvo, Esperanto ne estas kaj ne povas esti neŭtrala. La pozicio de nia movado estas "pro-Esperanta" kaj tio ne estas neŭtrala ideo.
Sed la demando rilatas al politika neŭtraleco. Ĉu Esperanto estas politika neŭtrala ideo?

rapn21 (顯示個人資料) 2016年12月13日下午3:55:22

Kliphph:Unue, kiel oni difinas "Neŭtralecon"? Kiel landoj kiuj ne havas militajn traktatojn kun aliaj landoj? Kiel homoj kiu ne havas dekstrajn/ maldekstrajn politikajn ideologiojn (centristoj)?
Ĉu la Esperanto-movado kaj organizoj havu opinion pri milito? Ĉu ni subtenu aŭ kondamnu unu flanko pli ol la alia? Kompreneble estas homoj kiuj estas dekstristoj kaj maldekstristoj, sed ĉu la organizo estu tiel?

回到上端