Tästä sisältöön

Kiu uzas na "na" kiel markilo de akuzativo, tiu ankaŭ povas uzi "oaj" por montri pluralon.

thyrolf :lta, 27. marraskuuta 2016

Viestejä: 20

Kieli: Esperanto

thyrolf (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2016 13.12.21

Kelkaj (i.a. mi) uzas "na" por indiki la akusativon al vortoj, kiuj malfacile estas markeblaj per la finaĵo -n. Danke al Kueck mi uzas la ekemplo de "Marion", kiu estas germanina nomo, kaj "Mario", kiu estas vira nomo germana.

Mi vidas na Marion kaj na Mario.

Laŭ mia ekdekomenca kompreno estas, ke "na" estas la radiko finaĵo "n" kun aldono de la adjektiva finaĵo "a". Simile oni povas uzi la radikon "o" kun la finaĵoj "a" kaj "j" por montri la multnombrecon de malfacilaj vortoj, aparte propraj nomoj, ĉu ne?

Se temas ekz. pri iu klano de homoj kun la nomo "Korŝenkov" kaj alia klano de "Bogdanov" oni povas diri:

La oaj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.

Aŭ ĉu mi konstruis malbone? Ĉu diri:

La oaj Korŝenkov decidis malami la onaj Bogdanov.

Aŭ:

La aj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.

ridulo.gif . ridulo.gif . ridulo.gif

Alkanadi (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2016 13.33.06

Kiel Volapuk estis detruita?

Roch (Näytä profiilli) 27. marraskuuta 2016 22.35.31

Nomitaj Korŝenkov decidis malami nomitajn Bogdanov, ne estas bona?

- Redakti

Oni ankaŭ povas plene esperantigi proprajn nomojn...
Andoj (And·o·j)
la plej longa montarĉeno laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko

Filipinoj (Filipin·o·j)
Respubliko de la Filipinoj: ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Manilo
do.. Korŝenkovoj decidis malami Bogdanovojn

matiac (Näytä profiilli) 30. marraskuuta 2016 23.53.51

La oaj Korŝenkov decidis malami la onaj Bogdanov.
Situacioj tiel tiu estas kial esperanto defaŭltas al SVO vortordo. kiam estus malklara kio en frazo estas subjecto kaj kio estas objekto la vortordo defaŭltas al SVO. La rusa havas akuzativon kaj faras tiel ankaŭ.
ekzemple: mary konas bob en tiu frazo estas mary ke konas bob.[/quote]

Kirilo81 (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2016 13.44.37

1. n ne estas radiko, do na ne estas adjektivo derivita de ĝi. Se ĝi estus, ĝi devus ricevi la akuzativon: *Mi amas nan Marion ridego.gif
Same o ne estas radiko, sed finaĵo, kiun oni ne povas uzi kiel vortkernon.

2. Ke Esperanto havas kutiman vortordon S-P-O ne signifas, ke ĝia vortordo montras la objekton. La frazo Mary konas Bob estas same ambigua kiel Konas Bob MaryMary Bob konas.

3. La frazo Mi vidas Marion kaj Mario estas senambigua, ĉar mi povus havi -n, sed ne havas, do oni scias, ke la objekto estas Marion kaj Mario.

4. Nur frazoj kiel Mary konas Bob, kiuj estas tre maloftaj, estas ambiguaj, kaj por tio ne necesas nova prepozicio, sed la tradiciaj rimedoj: Aldono de epiteto, pasivigo ktp. Aŭ, kiel mi uzas kontentige, uzo de je: Mary konas je Bob/Je Mary konas Bob.

akueck (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2016 15.45.07

Kirilo81:
Aŭ, kiel mi uzas kontentige, uzo de je: Mary konas je Bob/Je Mary konas Bob.
Ankau mi opinias tiun chi elturnighon tauga. Sed: Mi memoras, ke en almenau unu forumo (chu eble "AdE-diskuto" ?) esprimis Bertilo, ke ja eblas uzi akuzativon anstatau "je", sed ne inverse, kaj ke tamen la modelfrazo en la Fundamenta Ekzercaro § 29 "Ekzemple, ni povas diri 'obei al la patro' kaj 'obei la patron' ( anstatau 'obei je la patro' ) " lasas truon.

Kion vi opinias pri tia kritiko (chu ghi venu de Bertilo chu de kiu ajn)?

Kirilo81 (Näytä profiilli) 2. joulukuuta 2016 22.42.16

Ne, la kritiko esence trafas: La Fundamento permesas uzadon de la akuzativo anstataŭ prepozicio, sed el tio oni ne povas logike konkludi, ke anstataŭ akuzativo oni povas uzi prepozicon.
Sed mi pensas, ke la ĉi-tiea uzo de je lasas sin pravigi per alia regulo, nome de tiu de la prepozicio je mem: Oni povas ĝin uzi tie, kie ne estas pli konvena prepozicio. Kaj ja la akuzativo funkcie similas al prepozicio, nome ĝi montras temrolo(j)n (se Z estus pli konsekvenca, li enkondukus objektan prepozicion anstataŭ la finaĵo -n). Do mi emas iomete vastigi la regulon.

akueck (Näytä profiilli) 3. joulukuuta 2016 7.16.40

Kirilo81:
Sed mi pensas, ke la ĉi-tiea uzo de je lasas sin pravigi per alia regulo, nome de tiu de la prepozicio je mem: Oni povas ĝin uzi tie, kie ne estas pli konvena prepozicio. Kaj ja la akuzativo funkcie similas al prepozicio, nome ĝi montras temrolo(j)n (se Z estus pli konsekvenca, li enkondukus objektan prepozicion anstataŭ la finaĵo -n). Do mi emas iomete vastigi la regulon.
El via lasta frazo estas konkludeble, ke temas pri nova regulo, do vastasence pri formo nova, kiu estas aprobenda fare de autoritata centra institucio (vidu la okan alineon de la Antauparolo). Kion vi opinias pri tia konkludo?

Kirilo81 (Näytä profiilli) 3. joulukuuta 2016 22.24.59

Tio estas demando de interpreto, nome ĉu mi laŭvorte interpretu la regulojn (→akuzativo ne estas prepozicio →pum'), aŭ laŭsence (akuzativo estas simila al prepozicio →bone). En la lasta okazo tamen temas pri stila novaĵo, ĉar klasike oni ne uzadis je en la kerna funkcio de la akuzativo kiel montrilo de rekta objekto.
Mi preferas la duan interpreton.

akueck (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2016 6.19.46

Kirilo81:Tio estas demando de interpreto, nome ĉu mi laŭvorte interpretu la regulojn (→akuzativo ne estas prepozicio →pum'), aŭ laŭsence (akuzativo estas simila al prepozicio →bone). En la lasta okazo tamen temas pri stila novaĵo, ĉar klasike oni ne uzadis je en la kerna funkcio de la akuzativo kiel montrilo de rekta objekto.
Mi preferas la duan interpreton.
Oni do ne anstatauigas la akuzativon per "je", sed simple utiligas "je", por marki ne-aganton en tauga maniero konsidere la cirkonstancojn.

Restas tamen risko de miskompreno en okazoj, kie "je"-frazero klasike esprimas iom pli, ol nur ne-aganton, ekz.:

1) "Mary kredas Bob" povas signifi:
a) Mary opinias vera tion, kion Bob diras. Au:
b) Bob opinias vera tion, kion Mary diras.

2) "Mary kredas je Bob" povas signifi:
a) [ne klasike] Mary opinias vera tion, kion Bob diras. Au:
b) [klasike] Mary opinias vera tion, ke Bob ekzistas.

Takaisin ylös