Kiu uzas na "na" kiel markilo de akuzativo, tiu ankaŭ povas uzi "oaj" por montri pluralon.
de thyrolf, 27 novembre 2016
Messages : 20
Langue: Esperanto
thyrolf (Voir le profil) 27 novembre 2016 13:12:21
Mi vidas na Marion kaj na Mario.
Laŭ mia ekdekomenca kompreno estas, ke "na" estas la radiko finaĵo "n" kun aldono de la adjektiva finaĵo "a". Simile oni povas uzi la radikon "o" kun la finaĵoj "a" kaj "j" por montri la multnombrecon de malfacilaj vortoj, aparte propraj nomoj, ĉu ne?
Se temas ekz. pri iu klano de homoj kun la nomo "Korŝenkov" kaj alia klano de "Bogdanov" oni povas diri:
La oaj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.
Aŭ ĉu mi konstruis malbone? Ĉu diri:
La oaj Korŝenkov decidis malami la onaj Bogdanov.
Aŭ:
La aj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.
. .
Alkanadi (Voir le profil) 27 novembre 2016 13:33:06
Roch (Voir le profil) 27 novembre 2016 22:35:31
- Redakti
Oni ankaŭ povas plene esperantigi proprajn nomojn...
Andoj (And·o·j)do.. Korŝenkovoj decidis malami Bogdanovojn
la plej longa montarĉeno laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko
Filipinoj (Filipin·o·j)
Respubliko de la Filipinoj: ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Manilo
matiac (Voir le profil) 30 novembre 2016 23:53:51
Situacioj tiel tiu estas kial esperanto defaŭltas al SVO vortordo. kiam estus malklara kio en frazo estas subjecto kaj kio estas objekto la vortordo defaŭltas al SVO. La rusa havas akuzativon kaj faras tiel ankaŭ.
ekzemple: mary konas bob en tiu frazo estas mary ke konas bob.[/quote]
Kirilo81 (Voir le profil) 2 décembre 2016 13:44:37
Same o ne estas radiko, sed finaĵo, kiun oni ne povas uzi kiel vortkernon.
2. Ke Esperanto havas kutiman vortordon S-P-O ne signifas, ke ĝia vortordo montras la objekton. La frazo Mary konas Bob estas same ambigua kiel Konas Bob Mary aŭ Mary Bob konas.
3. La frazo Mi vidas Marion kaj Mario estas senambigua, ĉar mi povus havi -n, sed ne havas, do oni scias, ke la objekto estas Marion kaj Mario.
4. Nur frazoj kiel Mary konas Bob, kiuj estas tre maloftaj, estas ambiguaj, kaj por tio ne necesas nova prepozicio, sed la tradiciaj rimedoj: Aldono de epiteto, pasivigo ktp. Aŭ, kiel mi uzas kontentige, uzo de je: Mary konas je Bob/Je Mary konas Bob.
akueck (Voir le profil) 2 décembre 2016 15:45:07
Kirilo81:Ankau mi opinias tiun chi elturnighon tauga. Sed: Mi memoras, ke en almenau unu forumo (chu eble "AdE-diskuto" ?) esprimis Bertilo, ke ja eblas uzi akuzativon anstatau "je", sed ne inverse, kaj ke tamen la modelfrazo en la Fundamenta Ekzercaro § 29 "Ekzemple, ni povas diri 'obei al la patro' kaj 'obei la patron' ( anstatau 'obei je la patro' ) " lasas truon.
Aŭ, kiel mi uzas kontentige, uzo de je: Mary konas je Bob/Je Mary konas Bob.
Kion vi opinias pri tia kritiko (chu ghi venu de Bertilo chu de kiu ajn)?
Kirilo81 (Voir le profil) 2 décembre 2016 22:42:16
Sed mi pensas, ke la ĉi-tiea uzo de je lasas sin pravigi per alia regulo, nome de tiu de la prepozicio je mem: Oni povas ĝin uzi tie, kie ne estas pli konvena prepozicio. Kaj ja la akuzativo funkcie similas al prepozicio, nome ĝi montras temrolo(j)n (se Z estus pli konsekvenca, li enkondukus objektan prepozicion anstataŭ la finaĵo -n). Do mi emas iomete vastigi la regulon.
akueck (Voir le profil) 3 décembre 2016 07:16:40
Kirilo81:El via lasta frazo estas konkludeble, ke temas pri nova regulo, do vastasence pri formo nova, kiu estas aprobenda fare de autoritata centra institucio (vidu la okan alineon de la Antauparolo). Kion vi opinias pri tia konkludo?
Sed mi pensas, ke la ĉi-tiea uzo de je lasas sin pravigi per alia regulo, nome de tiu de la prepozicio je mem: Oni povas ĝin uzi tie, kie ne estas pli konvena prepozicio. Kaj ja la akuzativo funkcie similas al prepozicio, nome ĝi montras temrolo(j)n (se Z estus pli konsekvenca, li enkondukus objektan prepozicion anstataŭ la finaĵo -n). Do mi emas iomete vastigi la regulon.
Kirilo81 (Voir le profil) 3 décembre 2016 22:24:59
Mi preferas la duan interpreton.
akueck (Voir le profil) 4 décembre 2016 06:19:46
Kirilo81:Tio estas demando de interpreto, nome ĉu mi laŭvorte interpretu la regulojn (→akuzativo ne estas prepozicio →pum'), aŭ laŭsence (akuzativo estas simila al prepozicio →bone). En la lasta okazo tamen temas pri stila novaĵo, ĉar klasike oni ne uzadis je en la kerna funkcio de la akuzativo kiel montrilo de rekta objekto.Oni do ne anstatauigas la akuzativon per "je", sed simple utiligas "je", por marki ne-aganton en tauga maniero konsidere la cirkonstancojn.
Mi preferas la duan interpreton.
Restas tamen risko de miskompreno en okazoj, kie "je"-frazero klasike esprimas iom pli, ol nur ne-aganton, ekz.:
1) "Mary kredas Bob" povas signifi:
a) Mary opinias vera tion, kion Bob diras. Au:
b) Bob opinias vera tion, kion Mary diras.
2) "Mary kredas je Bob" povas signifi:
a) [ne klasike] Mary opinias vera tion, kion Bob diras. Au:
b) [klasike] Mary opinias vera tion, ke Bob ekzistas.