Al la enhavo

Kiel oni pronuncas objekton?

de roboto_loco, 2016-decembro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

roboto_loco (Montri la profilon) 2016-decembro-10 16:44:11

Ĉu oni pronuncas objekton: ob'JEK'to aŭ o'BJEK'to?

Ankaŭ, sin'JO'ro aŭ si'NJO'ro?

Dankon!

Vestitor (Montri la profilon) 2016-decembro-10 19:39:17

La diferenco estas tro malgranda por rimarki, ĉu ne?

roboto_loco (Montri la profilon) 2016-decembro-10 21:34:32

Jes, mi pardonpetas se tiu estas stulta demando, sed mi povas kompreni silabojn de Esperanto.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-decembro-10 22:05:05

Ne necesas pardonpeti. Ĝi ne estas stulta demando. Vortoj kiel 'objekto' estas esence samaj kiel parencaj vortoj en aliaj lingvoj. La sola grava afero estas la akcento sur la antaŭlasta sibalo. Laŭ mi, ne estas ebla katastrofe misprononci la aliaj elementoj sen akcento sur ili.

DuckFiasco (Montri la profilon) 2016-decembro-11 01:41:18

Jes, estas multe da libereco pri elparolo kaj etaj malsamaĵoj inter akĉentoj.

Ĉar Esperanto ne havas palatigitajn sonojn (kiel la rusa ekz-e), mi mem dirus ob-JEKT-on kaj sin-JOR-on.

roboto_loco (Montri la profilon) 2016-decembro-11 02:04:17

Dankon! Ŝajne, mi ne vidas la arbaron el la arboj. ☺

akueck (Montri la profilon) 2016-decembro-11 13:43:18

roboto_loco:Ĉu oni pronuncas objekton: ob'JEK'to aŭ o'BJEK'to?

Ankaŭ, sin'JO'ro aŭ si'NJO'ro?
Kiel vi volas, se estas certigite, ke chiu silabo havu ekzakte unu vokalon (tio estas a, e, i, o au u). Tion chi mi konkludas el la ekzemploj en §2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-decembro-11 13:44:18

Ob-jek-to
Sin-jo-ro

roboto_loco (Montri la profilon) 2016-decembro-11 15:13:18

akueck:
Kiel vi volas, se estas certigite, ke chiu silabo havu ekzakte unu vokalon (tio estas a, e, i, o au u). Tion chi mi konkludas el la ekzemploj en §2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro.
Ho, dankon, tiun regulon mi facile memoros.

Reen al la supro