去目錄頁

Kiel oni pronuncas objekton?

从 roboto_loco, 2016年12月10日

讯息: 9

语言: Esperanto

roboto_loco (显示个人资料) 2016年12月10日下午4:44:11

Ĉu oni pronuncas objekton: ob'JEK'to aŭ o'BJEK'to?

Ankaŭ, sin'JO'ro aŭ si'NJO'ro?

Dankon!

Vestitor (显示个人资料) 2016年12月10日下午7:39:17

La diferenco estas tro malgranda por rimarki, ĉu ne?

roboto_loco (显示个人资料) 2016年12月10日下午9:34:32

Jes, mi pardonpetas se tiu estas stulta demando, sed mi povas kompreni silabojn de Esperanto.

Vestitor (显示个人资料) 2016年12月10日下午10:05:05

Ne necesas pardonpeti. Ĝi ne estas stulta demando. Vortoj kiel 'objekto' estas esence samaj kiel parencaj vortoj en aliaj lingvoj. La sola grava afero estas la akcento sur la antaŭlasta sibalo. Laŭ mi, ne estas ebla katastrofe misprononci la aliaj elementoj sen akcento sur ili.

DuckFiasco (显示个人资料) 2016年12月11日上午1:41:18

Jes, estas multe da libereco pri elparolo kaj etaj malsamaĵoj inter akĉentoj.

Ĉar Esperanto ne havas palatigitajn sonojn (kiel la rusa ekz-e), mi mem dirus ob-JEKT-on kaj sin-JOR-on.

roboto_loco (显示个人资料) 2016年12月11日上午2:04:17

Dankon! Ŝajne, mi ne vidas la arbaron el la arboj. ☺

akueck (显示个人资料) 2016年12月11日下午1:43:18

roboto_loco:Ĉu oni pronuncas objekton: ob'JEK'to aŭ o'BJEK'to?

Ankaŭ, sin'JO'ro aŭ si'NJO'ro?
Kiel vi volas, se estas certigite, ke chiu silabo havu ekzakte unu vokalon (tio estas a, e, i, o au u). Tion chi mi konkludas el la ekzemploj en §2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro.

Alkanadi (显示个人资料) 2016年12月11日下午1:44:18

Ob-jek-to
Sin-jo-ro

roboto_loco (显示个人资料) 2016年12月11日下午3:13:18

akueck:
Kiel vi volas, se estas certigite, ke chiu silabo havu ekzakte unu vokalon (tio estas a, e, i, o au u). Tion chi mi konkludas el la ekzemploj en §2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro.
Ho, dankon, tiun regulon mi facile memoros.

回到上端