ไปยังสารบัญ

Sergei Korolev, Valentin Gluŝko, Vladmir Ĉelomej

จาก phi500ac, 9 มกราคม 2017

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

phi500ac (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2017, 03:06:56

Mi legis la libron verkitan de James Harford pri Sergei Korolev. La libro estas tre interesa. Tial mi rekomendas ĝin al anoj de tiu forumo. Mi ankaŭ rekomendas la libron verkitan de Boris Ĉertok pri la samaj homoj. Sed mi volas scii kelkajn detalojn pri Korolev, Gluŝko kaj Ĉelomej. Ĉu tiuj homoj parolis la Rusan Lingvon sen akcento kaj prononcmaniero? Mi scias ke Korolev, Gluŝko kaj Ĉelomej naskiĝis en Ukrainio. Do eble ili ne parolis bone la Rusan Lingvon.

La Hispana, la Portugala kaj Itala lingvoj estas tre similaj. Homo kiu parolas ekzemple Italan Lingvon, facile komprenas la Hispanan post unu semajno en Meksiko. Sed tiu hipoteza italo ne perdas la prononcmanieron eĉ post dudek jaroj en Meksiko. La sama afero okazas ekzemple al brazilano en Paragvajo, aŭ paragvajo en Brazilo. Eble ukraino en Rusio ne facile perdas la ukrainan pronocmanieron.

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2017, 11:17:29

Homoj eĉ el okcidenta Ukraino parolas per ruslingve ĉefe sen ia akcento. Ofte pli malpure parolas ruse papolo en mema Rusio ĉar ili pigras lerni sian lingvon. Reale rusa estas nasklingvo por granda peco de Ukrainio kaj por alia granda peco parolas per intera rusa-ukraina lingvo, pura ukraina lingvo aspektas kiel politika peno fari unu lingvo el kvar dialekto kie la rusan oni povas plusi kiel kvina, tamen la rusan pro politiko oni apartigas.

Mi ne vivas en Ukrainio. Kial mi devas paroli sciante situacion ĉefe per propogando. Kie ukrainianoj promenas?

Frano (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2017, 14:30:03

phi500ac: Sed mi volas scii kelkajn detalojn pri Korolev, Gluŝko kaj Ĉelomej. Ĉu tiuj homoj parolis la Rusan Lingvon sen akcento kaj prononcmaniero? Mi scias ke Korolev, Gluŝko kaj Ĉelomej naskiĝis en Ukrainio. Do eble ili ne parolis bone la Rusan Lingvon.
Sendube ili bone parolis ruse. Ĉu kun akcento kaj "nemoskva" prononcmaniero? Mi pensas - jes, ĉar eĉ malsamaj regionoj de la sama lando (negrave en Ukrainujo, Rusujo aŭ Usono) kutime havas siajn proprajn prononcmanierojn.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2017, 18:30:30

Тerurĉjo:kaj mi ne dubas, ke Korolev parolis kun ĵitomira akĉento. li ja naskiĝis en Ĵitomir.
Kun ĵitomira akĉento kaj odesa prononcmaniero. Li ja vivis en Odeso. ridulo.gif

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2017, 18:46:53

Korolev pervim poslal ĉeloveka v kosmos.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 9 มกราคม 2017, 19:03:30

Серёга:Korolev pervim poslal ĉeloveka v kosmos.
Taki da, tolko odessit mog tak krasivo poslat'

phi500ac (แสดงโปรไฟล์) 11 มกราคม 2017, 16:42:21

Jen dialogo inter Korolev kaj Gagarin:

https://www.youtube.com/watch?v=Wyrj0ibxt8c

Eble rusparolanto povas aŭdi ĝin kaj opnii.

Frano (แสดงโปรไฟล์) 12 มกราคม 2017, 08:33:49

Hodiaŭ estas nasktago de Sergej Korolov (1907-1966)

Frano (แสดงโปรไฟล์) 12 มกราคม 2017, 15:58:35

Тerurĉjo:ekde la jaro 1926 ĝis sia morto Korolev loĝis en Moskvo kaj moskva ĉirkaŭaĵo.
Se ne kalkuli du jarojn en Kolimao malgajo.gif

กลับไปด้านบน