Aller au contenu

Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?

de phi500ac, 14 janvier 2017

Messages : 35

Langue: Esperanto

phi500ac (Voir le profil) 14 janvier 2017 22:42:42

Sube mi prezentas malgrandan liston da homoj, kiuj parolas aŭ parolis Esperanton, sed rifuzas fari tion publike. Kelkaj el tiuj esperatparolantoj eĉ neas, ke ili parolas Esperanton.

1 == George Soros
Oni diras, ke George Soros parolas Esperanton, sed ne ŝatas tiun lingvon. En la suba ligilo, vi vidos tiun George Soros parolante angle al Esperantistoj.

https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A

George Soros estas filo de Teodoro Soros, fama esperantisto. Tial li nepre parolas Esperanton.

2 == Carl Sagan
En 1977, en Ithaca urbo, Usono, iu Carl Sagan ofte parolis kun lokaj Esperantistoj. Unu el tiuj esperantistoj diris al mi, ke Carl Sagan parolis Esperanton tre bone, preskaŭ flue. Dro Sagan decidis iam registri salutojn per multaj homaj lingvoj por sendi en spaca ŝipo, kiu nomiĝas Voyager. Li invitis multajn homojn de la lingva departamento por registri iliajn voĉsalutojn. Li diris al Esperantistoj, ke li mem farus la saluton en Esperanto. Kiam oni finis la gramofondiskon, Esperanto ne estis tie. Andrew Menkel, Esperantisto kiu vivis en Ithaca urbo tiam, rakontis al mi tiun okazintaĵon. Carl Sagan mortis en jaro 2000.

3== Daniel Bovet
La sama Andrew Menkel, kiu parolis al mi pri Carl Sagan, tre admiras la farmakiiston Daniel Bovet. Sinjoro Andrew diris al mi, ke Daniel Bovet parolis Esperanton pli bone ol Carl Sagan. En 1989, Bovet eldonis libron, kiu titoliĝas "Une chimie qui guérit". La Esperantisto petis en Esperanto, ke Bovet skribu aŭtografan dediĉon sur ekzemplero de tiu libro. Bovet skribis la dediĉon en Franca Lingvo. "Bonvolu skribu Esperante", petis la Esperantisto. Bovet respondis ridante: "Kial? Vi ja parolas tre bone la Francan Lingvon." Andrew diris, ke tiu fakto okazis en Italio. Tial li ne scias, kial Boves skribis France.

4== Malba Tahan.
Vi eble neniam aŭdis pri tiu Malba Tahan. Li estas Brazilo. Iam tiu Malba Tahan donis radifonian intervuon en Brazila urbo, kiu nomiĝas Uberaba. Sinjorino Isabel loĝis tre proksime de la radifonia stacio.

Dum la intervuo, oni voĉe atakis altlernejon, kiu instruis Esperanton. Malba Tahan tuj respondis al atakanto: "Mi estas Esperantisto". Kiam la intervuo finiĝis, Sinjorino Isabel iris al la pordo de la radifonia stacio, kaj demandis al Malba Tahan:

Sinjorino Isabel -- Mi neniam aŭdis pri Esperanto. Ĉu vi povas diri frazon?

Malba Tahan -- Kioma horo estas?

Sinjorino Isabel -- Kion signifas la frazo?

Malba Tahan tradukis la frazon al la Portugala lingvo. Sinjorino Isabel demandis ĉu estis libro por lerni Esperanton. Malba Tahan diris, ke li sendus libron al ŝi.

Sinjorino Isabel donis sian adreson al Malba Tahan, kaj atendis la libron. Post du al tri semajnoj, ŝi ricevis libron por lerni Esperanton, kaj du rakontojn verkitajn de Malba Tahan. Akompananta letero diris ke Malba Tahan tajpmaŝine skribis la rakontojn por praktiki Esperanton kaj tajpado. Li diris al Sinjorino Isabel, ke li volis, ke la rakontoj revenu al li, ĉar tiu estis originala manuskripto. Sinjorino Isabel tajpis tri kopiojn el la originala teksto. Ŝi konservis unu kopion, kaj sendis la manuskripton kaj du kopiojn al Malba Tahan. Tiam ne ekzistis komputiloj. Tial Sinjorino Isabel uzis karbopaperon por fari la kopiojn. Mi ne scias kio estas karbopapero, sed mi kredas, ke ĝi estas ilo por fari kopiojn. La Interreto diras: "Carbon paper -- thin paper coated with pigmented substance used for making copies of typed documents".

Sinjorino Isabel lernis Esperanton kaj instruis sian filo. Post unu aŭ du jaroj, Malba Tahan vizitis denove la urbon, kaj parolis Esperanton kun la filo de Sinjorino Isabel. Sinjorino Isabel mortis en 2001, sed ŝia filo ankoraŭ vivas. Li diris al mi, ke Malba Tahan parolis Esperanton tre bone. Mi ankaŭ legis la rakontojn, kiujn Malba Tahan skribis en Esperanto. Sed Shiko Mattos, esperantisto de Rio de Janeiro, diris al filo de Sinjorino Isabel, ke Malba Tahan ĉiam neis, ke li parolis Esperanton. Laŭ Shiko Mattos, neniu homo krom la filo de Sinjorino Isabel kaj Sinjorino Isabel aŭdis tiun Malba Tahan parolante Esperanton. La frato de Malba Tahan, kiu estas fama esperantisto, ne sciis, ke Malba Tahan parolis Esperanton, kaj konsideris sin Esperantisto.

Теrurĉjo (Voir le profil) 17 janvier 2017 03:44:09

e-toj rstas pleaparte

Теrurĉjo (Voir le profil) 17 janvier 2017 03:53:32

ne tre pasiaj personoj

blja, mi nun iom ebria estas por daŭrigi

Теrurĉjo (Voir le profil) 17 janvier 2017 04:08:11

antaŭ kelkaj jaroj mi havis veran personon por interkompreniĝi - erinja ne donos al mi mensogi - sed pro tre strikta vivo ( mi perdis la kontakton kun KLMN) nun mi deziras resurekti la interligon

mia filino flue parolas la amerikanan (nov-jorkan, pli certe,, ĉar ŝi tie loĝis)
sed mi volas flue paroli esperanton

Теrurĉjo (Voir le profil) 17 janvier 2017 12:44:59

mia etulino min hodiaŭ mortbatis, pro mia ebrieco

sed ŝi estas mia etulinjo

Grown (Voir le profil) 17 janvier 2017 13:06:39

Se iuj estas ksenofobia kontraŭ Esperanto, do tio eble estas kial Esperantistoj ne volas koniĝi Esperantiste: Esperantistoj sinkaŝas for de ksenofobio. Homoj eble kredas ke planlingvoj estas socie malorda kaj tiel destruinda. Ekzemple, nur mia gepatroj scias kiu kaj kie mi Grown-e estas fizike. Se tio konfuzas vin, do bonvolu legi pri la masked-man fallacy.

Теrurĉjo:mia etulino min hodiaŭ mortbatis, pro mia ebrieco

sed ŝi estas mia etulinjo
Ĉu vi intendas diri ke ŝi mortis?

Серёга (Voir le profil) 17 janvier 2017 14:11:29

Esperanto estas bona lingvo se ĝi estas por komunikiĝo de homoj de ia eco kaj havas siajn blatojn inter kapoj (ŝatas paco, amikeco kaj ktp), alie en Esperant-movado povos eniri multo da homojn simile mi. Timu nin, teruru de ni - ni faras Esperanto kiel NovoBabilona senespera lingvo.
Mi tre petas Madonon direkti Esperant-movado al rekta vojo (eĉ kun mi kaj alioj)!

Grown (Voir le profil) 18 janvier 2017 09:31:10

Серёга:Esperanto estas bona lingvo se ĝi estas por komunikiĝo de homoj de ia eco kaj havas siajn blatojn inter kapoj (ŝatas paco, amikeco kaj ktp), alie en Esperant-movado povos eniri multo da homojn simile mi. Timu nin, teruru de ni - ni faras Esperanto kiel NovoBabilona senespera lingvo.
Mi tre petas Madonon direkti Esperant-movado al rekta vojo (eĉ kun mi kaj alioj)!
Ĉu vi forgesis la akuzativon?

Grown (Voir le profil) 18 janvier 2017 09:31:10

Le message est caché.

Серёга (Voir le profil) 18 janvier 2017 10:48:22

Mi iam forgesis la akuzativon.

Retour au début