Al la enhavo

Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?

de phi500ac, 2017-januaro-14

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Roch (Montri la profilon) 2017-januaro-23 07:28:02

https://sk.wikipedia.org/wiki/Andrej_Kvašňák

"na" havas signifon, estas uzata en ĉeĥa kaj slovaka lingvoj okulumo.gif


https://en.wiktionary.org/wiki/na#Czech

Grown (Montri la profilon) 2017-januaro-23 13:21:05

robbkvasnak:Akuzativu min!
Mi akuzativigas robbkvasnak-on. Ĉu bone?

Roch (Montri la profilon) 2017-januaro-23 15:38:59

- robbkvasnak: Akuzativu min!

- Vin! rido.gif

Grown (Montri la profilon) 2017-januaro-24 15:42:42

Roch:- robbkvasnak: Akuzativu min!

- Vin! rido.gif
Kion li intendis signifi eble estis "akuzativigu mian aĵon". Li diris:

robbkvasnak:Esperanto estas bona lingvo se ĝi estas por komunikiĝo de homoj de ia eco kaj havas siajn blatojn inter kapoj (ŝatas paco, amikeco kaj ktp), alie en Esperant-movado povos eniri multo da homojn simile mi. Timu nin, teruru de ni - ni faras Esperanto kiel NovoBabilona senespera lingvo.
Mi tre petas Madonon direkti Esperant-movado al rekta vojo (eĉ kun mi kaj alioj)!
Li devis diri:

robbkvasnak:Esperanto estas bona lingvo se tio estas por ke, iaj ajn homoj komuniku unu kun la alia kaj ŝatas pacon, amikecon ktp, tiel multe da homojn kiu similas min povos eniri Esperant-movadon. Timu nin. Mi tre petas Madonna-on por ke, si direktu Esperant-movadon al rekta vojo (eĉ kun mi kaj alioj)!
Li supozeble deziras por ke, Madonna Esperantiĝu kaj Akademianiĝu.

https://www.youtube.com/watch?v=XArQcgDPYpk

Roch (Montri la profilon) 2017-januaro-24 16:36:09

Eble, sed ĝi estas mesaĝo de Серёга (Sergey) rideto.gif

novatago (Montri la profilon) 2017-januaro-26 13:30:26

phi500ac:
1 == George Soros
Oni diras, ke George Soros parolas Esperanton, sed ne ŝatas tiun lingvon. En la suba ligilo, vi vidos tiun George Soros parolante angle al Esperantistoj.

https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A

George Soros estas filo de Teodoro Soros, fama esperantisto. Tial li nepre parolas Esperanton.
Mi ne komprenas vin ĉar vi ĉiam interpretas aferojn strange. Eĉ se estas facile kompreneblaj. Soros ne parolas Esperanton. Li ja parolis Esperanton, sed ne plu ĉar iam post alveni al Unuiĝinta Reĝlando li ĉesis paroli la lingvon. Li iris tien, kaj li bezonis helpon ĉar tio okazis kiam li fuĝis el Hungario. Li diris ke Esperantistoj tie estis afablaj sed ili ne helpis lin. Mi, verdire, dubas ke ĉi tio influis lin por ĉesi paroli Esperanton ĉar, verŝajne, eĉ se elreviĝinta, li komprenis ke tiuj esperantistoj ne havis devigon por helpi lin. Li simple uzis la anglan ĉiutage kaj iom post iom lia ununura zorgo estis laboro kaj do, Esperanto, en tia ekonomia medio, simple ne estis io atentinda. Li ĉesis uzi la lingvon por ĉiam ĉar li obsediĝis pri laboraj aferoj (kiuj riĉigis lin) kaj li forgesis la gramatikon kaj la vortaron. Tamen, li neniam kaŝis ke li parolis Esperanton same kiel lia patro, kaj fakte, en intervjuoj li diris ke Esperanto estas mirinda lingvo kaj ke kiam li estis junulo, oni povis trovi parolantojn ĉie.

Mi ne scias ĉu veras ke Carl Sagan parolis Esperanton. Tamen, multaj famuloj ne volas ke lia famo estu uzata por reklami Esperanton, kaj ili tute rajtas decidi tion. Aliflanke ekzistas granda malamo al Esperanto kaj multaj personoj ne volas esti atakotaj de malamantoj.

Ĝis, Novatago.

Grown (Montri la profilon) 2017-januaro-26 14:28:15

novatago:
phi500ac:
1 == George Soros
Oni diras, ke George Soros parolas Esperanton, sed ne ŝatas tiun lingvon. En la suba ligilo, vi vidos tiun George Soros parolante angle al Esperantistoj.

https://www.youtube.com/watch?v=cZ2E5Bwc3-A

George Soros estas filo de Teodoro Soros, fama esperantisto. Tial li nepre parolas Esperanton.
Mi ne komprenas vin ĉar vi ĉiam interpretas aferojn strange. Eĉ se estas facile kompreneblaj. Soros ne parolas Esperanton. Li ja parolis Esperanton, se ne plu ĉar iam post alveni al Unuiĝinta Reĝlando li ĉesis paroli la lingvon. Li iris tien, kaj li bezonis helpon ĉar tio okazis kiam li fuĝis el Hungario. Li diris ke Esperantistoj tie estis afablaj sed ili ne helpis lin. Mi, verdire, dubas ke ĉi tio influis lin por ĉesi paroli Esperanton ĉar, verŝajne, eĉ se elreviĝinta, li komprenis ke tiuj esperantistoj ne havis devigon por helpi lin. Li simple uzis la anglan ĉiutage kaj iom post iom lia ununura zorgo estis laboro kaj do, Esperanto, en tia ekonomia medio, simple ne estis io atentinda. Li ĉesis uzi la lingvon por ĉiam ĉar li obsediĝis pri laboraj aferoj (kiuj riĉigis lin) kaj li forgesis la gramatikon kaj la vortaron. Tamen, li neniam kaŝis ke li parolis Esperanton same kiel lia patro, kaj fakte, en intervjuoj li diris ke Esperanto estas mirinda lingvo kaj ke kiam li estis junulo, oni povis trovi parolantojn ĉie.
Do ĉu Sinjoro Soros forgesis Esperanton ĉar li ne bezonas tion pro aŭ por laboro?

novatago:
Aliflanke ekzistas grandan malamon al Esperanto kaj multaj personoj ne volas esti atakotaj de tiuj malamantoj.
Do ĉu ekzistas ksenofobio kontraŭ Esperanto? Ĉu mi komprenas vin?

novatago (Montri la profilon) 2017-januaro-26 16:46:55

Do ĉu Sinjoro Soros forgesis Esperanton ĉar li ne bezonas tion pro aŭ por laboro?
Vere, nur Soros povus respondi tion. Se mi dirus, ekzemple, “pro laboro”, mi nur donus opinion. Tamen, tiu, ja estas mia opinio.
Do ĉu ekzistas ksenofobio kontraŭ Esperanto? Ĉu mi komprenas vin?
Jes, vi komprenas min. Tio okazas pro la kutimaj kialoj: senscio, antaŭjuĝo kaj simpla homa stulteco.

Ĝis, Novatago.

Frano (Montri la profilon) 2017-januaro-26 17:17:41

phi500ac:Kial multaj Esperantparolantoj rifuzas paroli Esperanton publike?
Kie kaj kun kiu ili povus paroli Esperanton publike?

Vestitor (Montri la profilon) 2017-januaro-26 17:31:50

Ĝenerale mi ne mencias Esperanton. La plejparto de la homo neniam eĉ aŭdis pri ĝi. Mi ne rifuzas paroli ĝin publike; la kialo estas eĉ pli simpla: plej ofte multaj Esperantistoj ne havas ŝanĉon paroli kun aliaj Esperantistoj.

Reen al la supro