Aller au contenu

La trauziĝo je big PRO

de Grown, 17 janvier 2017

Messages : 6

Langue: Esperanto

Grown (Voir le profil) 17 janvier 2017 14:42:46

Laŭaspekte, eĉ tiu aĵo uzas big PRO-n.
Pri lernu!

Kara uzanto,

vi ricevas tiun ĉi mesaĝon, ĉar vi estas registrita uzanto de la paĝaro lernu.net. Ni havas kelkajn gravajn anoncojn por vi.

La paĝaro lernu.net estis, dum multaj el ĝiaj 14 jaroj, la plej ampleksa kaj multlingva paĝaro por lernado de Esperanto. En julio de 2016, la paĝaro estis komplete refarita de nulo. La laboroj pri la nova paĝaro daŭris kelkajn jarojn: necesis krei la kurson kun multegaj ekzercoj, desegni centojn da ilustraĵoj, verki la gramatikon, trovi diversajn tekstojn por la biblioteko, voĉigi la tekstojn kaj kompreneble traduki, aspektigi kaj programi ĉion.La nova paĝaro nun aspketas kaj funkcias pli bone kun modernaj komputiloj kaj poŝtelefonoj, kaj ankaŭ estas pli facile navigebla. Estis refarita ne nur la aspekto de la paĝaro, sed ankaŭ la tuta enhavo. La paĝaro ekhavis tre grandan, interesan kurson, riĉan bibliotekon, kaj tute novan forumon. Ni kore invitas vin viziti la novan paĝaron, se vi ankoraŭ ne faris tion.

La laboroj pri la paĝaro plu daŭras, kaj ni havas multajn planojn kaj ideojn, kiujn ni volas realigi. Ni enkondukis pli da sekureco al la profiloj de la uzantoj. Ni invitas vin viziti la paĝaron, se vi tion ankoraŭ ne faris en la lastaj monatoj. Dum via vizito via profilo aŭtomate transiros al la nova sistemo, kaj viaj datumoj estos pli sekuraj.

Ni kore esperas ke vi elektos ne nur uzi la paĝaron, sed ankaŭ helpi ĝin. Ekzemple, vi povas kontroli, ĉu ĝi estas plene tradukita al via lingvo kaj se ne, vi povas helpi traduki ĝin. Krome ni esperas ke vi finance subtenos nian laboron, por helpi nin daŭrigi la aldonadon de funckioj al la paĝaro. Ĉiujn informojn pri tio vi trovos ĉe la paĝo: http://lernu.net/subteno.

Nun ensaluti

Se vi havas demandojn aŭ teknikajn problemojn, turnu vin al nia teamo: teamo@lernu.net

Amike
La teamo de lernu.net
"Ni kore invitas vin viziti la novan paĝaron, se vi ankoraŭ ne faris tion", "Ni invitas vin viziti la paĝaron, se vi tion ankoraŭ ne faris en la lastaj monatoj", kaj "Krome ni esperas ke vi finance subtenos nian laboron, por helpi nin daŭrigi la aldonadon de funckioj al la paĝaro" uzas big PRO-n. Kiam akuzativaĵo rekte estas antaŭ infinitivo en la angla, la angla kaj la frazo uzas big PRO-n. Ĉu Esperanto laŭofice uzas big PRO-n?

Kirilo81 (Voir le profil) 18 janvier 2017 19:53:53

Sincere, mi ne komprenas, kion vi skribas. "big PRO"???

Roch (Voir le profil) 19 janvier 2017 05:38:45

PRO (linguistics) ("big PRO"), an empty category occupying the subject position in non-finite clauses

pro (linguistics) ("little pro"), an empty category taking the place of a subject pronoun in pro-drop languages

shoko.gif

Kirilo81 (Voir le profil) 19 janvier 2017 11:20:10

Ah, dankon, nun mi komprenas, kiu koncepto estas celata. Sed mi ne trovas la fenomenon en la frazo cititaj de Grown.
Esperanto ne allasas la elfalon de subjektaj pronomoj, krom tiu de la dua persono kun imperativo.

raffadalbo (Voir le profil) 19 janvier 2017 14:55:18

Mi legis pri "PRO" en la angla vikipedio [t.e. "PRO (linguistics)"]. Tre interesa artikolo sed ankaŭ tre malsimpla! Pli simpla estas la sama temo en https://en.wikipedia.org/wiki/Empty_category#PRO_(....
(La unua artikolo estas nur en la angla kaj en la rusa vikipedio, la dua nur en la angla, sed oni povas legi en esperanto la rilatan artikolon "Genera sintakso".)

Unue, mi komprenis ke "PRO" estas parto de lingva teorio nomata genera teorio. Do, ĝi ne estas parto de la normala lernado de lingvoj.
Nepre oni lernu lingvojn sen la ideo de "PRO" aŭ similaj ideoj; tio gravas nur por lingvaj akademianoj.

Due, "PRO" temas pri la forlaso de la pronomo en okazoj kiujn kutime oni ne rimarkas.
Grown:... ni esperas ke vi finance subtenos nian laboron, por helpi nin daŭrigi la aldonadon ...
egalas al:
... ni esperas ke vi finance subtenos nian laboron, tiel ke vi helpu nin por ke ni daŭrigu la aldonadon...

La pronomojn "vi" antaŭ "helpi" kaj "ni" antaŭ "daŭrigi" estas forlasataj en Esperanto kaj ankaŭ en la angla, en la franca, en la itala. Mi ne scias pri la rusa aŭ la araba aŭ la ĉina.

Esperanto tamen ne obeas la regulon de la angla pri la lasta aserto:
Grown:Kiam akuzativaĵo rekte estas antaŭ infinitivo en la angla, la angla kaj la frazo uzas big PRO-n
.
Esperanto povas diri ekzemple:
* por helpi nin daŭrigi
* por nin helpi daŭrigi
- la unua estas la plej ofta formo, sed ankaŭ la dua estas ĝusta.

Grown (Voir le profil) 23 janvier 2017 14:29:40

Pardonu min, mi ne scias multe da lingvoscienco.

Retour au début